Zárva
Max. 500 üzenet
每日一詞 Vorto de la tago
manlajo-tól, 2006. december 1.
Hozzászólások: 1902
Nyelv: 简体中文
manlajo (Profil megtekintése) 2009. január 28. 17:15:14
1. Maltrankvile aŭ ekscitiĝe zorgi:
不安或着急地照料與顧慮
La prezidento pensis kaj klopodis pri la loĝantaro.
總統考慮並費心於居民.
Ekhavante hundeton ili ekhavis klopodojn.
有了小狗之後, 他們也有得費心.
Vi ne sukcesos klopodigi min pri via infano!
你要我費心你的孩子, 那是做不到的!
2. Uzi sian kapablon kaj energion por efektivigi ion per ĉiuspecaj provoj:
用其能力及精力盡各種嘗試促成某事
Ni multe klopodis por trovi taŭgan kaj malmultekostan loĝejon.
我們費心尋找適合的廉價住處.
Ŝiaj klopodoj ĉe laborejo plaĉis al la estro.
主管很高興她對工場的盡心.
Post klopoda laboro mi estis promociita.
盡心工作後, 我被升遷了.
Estu pli klopodema ĉe viaj studoj!
多費點心在你的學習上!
manlajo (Profil megtekintése) 2009. január 29. 4:28:19
1. Malsuprenigi ion tra la gorĝo en la ezofagon kaj stomakon:
經由喉嚨沒入食道或胃
Ne glutu senmaĉe - poste via stomako doloros!
不要未咀嚼即吞下 - 後來會肚子痛的!
Li formanĝis ĉion per kelkaj glutoj - verŝajne malsatis.
他幾口就吞食了所有的東西 - 顯然很餓.
Glutado de tro varmaj aŭ malvarmaj nutraĵoj povas danĝeri.
吞太冷或太熱的食物會有危險.
Ne estu glutema - vi dikiĝos!
不要狼吞虎嚥 - 你會發胖的!
Ŝi misglutis (enlasis iom da teo en la traĥeon) kaj ektusis.
她嗆到了(茶水進入氣管) 而咳了起來.
2. Malaperigi en sin; avide alproprigi:
消失; 貪婪地占有
La maro englutis nian ŝipeton sed ni savis nin.
海吞噬了我們的小船, 我們逃過一命.
Lia negoco forglutis tutan lian monon.
他的生意耗光他所有的錢財.
manlajo (Profil megtekintése) 2009. január 30. 4:54:59
1. Ne kontraŭstari, ne plu kontraŭbatali, ne plu rezisti:
不對立, 不再反對或抵抗
Finfine la malamika armeo cedis.
最後, 敵人撒退了.
Ŝia koramiko cedis al ŝia deziro havi kolieron kun diamantoj.
她的情人讓步於她的要求, 給她鑲鑽石的項鍊.
Viaj cedoj al la deziroj de via infano nur dorlotas lin.
你對孩子的要求讓步只會慣壞他.
Kiam finiĝos via cedado al kapricoj de via edzino?
何時你才不再讓步於你太太的善變?
La diskuto estis trankvila, ĉar la diskutantoj estis cedemaj.
討論很平順, 因為討論者都易於讓步.
Finfine vi kapablis malcedi al liaj kapricoj.
最後你總算頂抗了他的善變.
2. Lasi al iu ion, kion oni okupis, posedis aŭ pretendis:
把佔有, 擁有, 或自許的某物讓給某人
La reĝo cedos la tronon al sia plej maljuna filo.
國王讓位給他最年長的兒子.
Tiu domo estu mia cedaĵo al vi.
那棟房子是我讓渡給你的.
Nur vi rajtas uzi la vojaĝbileton; ĝi estas necedebla.
唯你有權用此車票; 它是不可讓渡的.
Li forcedis la tutan sian heredaĵon al malhonestuloj.
他拋棄了他的全部繼承權給奸詐者.
manlajo (Profil megtekintése) 2009. január 31. 3:59:31
Sendi al difinita adreso, loko (pakaĵon, leteron ktp.):
寄到特定地址, 地點 (包裹, 信件等)
Nepre ekspedu telegramon al viaj gepatroj.
務必寄電報給令親.
Ni povas spekti la hororfilmon; mi jam ekspedis la infanojn en la liton.
我們可以來看恐怖電影; 我已把小孩遣送上床了.
Oni ricevas rabaton por dek ekspedoj.
每寄送十件可以有折扣.
Kie troviĝas la ekspedejo de ĉi tiu revuo?
此雜誌的寄送處在哪裡?
Mi kontentas pri la ekspedisto - mi ricevas ekspeditaĵojn ĝustatempe.
我很滿意傳遞者 - 我準時收到了寄送物.
La ekspresa ekspedado kostas pli multe.
寄快遞比較貴.
manlajo (Profil megtekintése) 2009. február 2. 7:03:16
1. Esti blanke varma, varmega, brulegi:
白熱, 極熱, 烈燒
En fajrujo ardas karboj kaj ŝtipoj.
爐裡燃著炭塊及木柴.
Atentu - la forno estas arda! Ĝi estis ege ardigita.
注意 - 火爐熾熱! 它剛燃了烈火.
Metu ankoraŭ unu ŝtipon en la ardejon.
再放一塊木柴到燃爐裡.
Malseka herbo ekbrulis pro disblovita ardaĵo.
乾草因飛散的火熖而開始燒起來.
2. Esti tre pasia, tre fervora, ekstreme viveca:
很熱情, 很熱烈, 極生動
Mi ne estas juna, sed mia koro ardas.
我不年輕, 但我的心火熱.
Mi ĝojis vidi ŝiajn ardantajn okulojn.
我喜歡看她熱情的雙眼.
Ni komencis ludi - nin infektis ŝia ardo.
我們開始玩 - 我們為她的熱情所感染.
manlajo (Profil megtekintése) 2009. február 3. 4:46:29
Difekti ion per kunpremo kaj fari multajn senordajn faldojn:
壓擠成許多不規則折痕而弄壞某物
Ŝi ĉifis lian leteron kaj forĵetis ĝin.
她揉了他的信扔掉.
La verkisto nur ĉifadis la paperon - li ne sukcesis elpensi ion interesan.
作家只是揉了紙 - 他想不出什麼趣事.
Ordigu vian ĉifitan liton!
把你的零亂的床整理好!
Silko estas neĉifebla.
絲是揉不皺的.
manlajo (Profil megtekintése) 2009. február 4. 4:12:41
1. Eligi tremantan rapide moviĝantan flamon:
冒出快速顫動的火焰
La flamo de la kandelo flagradis en la aerblovo.
蠟燭火熖在氣流中閃爍.
Dum krozo laŭ la rivero ofte flagris la pasioj.
沿河巡行時, 熱情經常閃爍出現.
Preskaŭ nenio videblis en flagreto de eta kandelo.
在小蠟燭的閃爍之中幾乎什麼都看不到.
2. Intermite treme kaj skue brili:
斷續顫動搖曳地照亮
La okuletoj de la bebo larme ekflagris - li tuj komencos plori.
嬰兒的小眼睛淚珠閃爍 - 他就要哭出來了
Luna lumo flagretis sur la akvo.
月光在水面閃爍.
3. Rapide tremi, skuiĝi en aero, flirti (se paroli pri malpezaj objektoj):
在空氣中快速顫動, 搖曳, 飄揚 (指輕浮之物)
Dum la urba festo bele flagris diverskoloraj flagetoj.
城裡的慶會時, 各色小旗子飄揚.
La fenestro estis malfermita; vento flagrigis la kurtenojn.
窗子開了; 風飄動著窗簾.
Ŝi plaĉis al ĉiuj - sur ŝia vizaĝo ĉiam flagretis rideto.
大家都喜歡她 - 她的臉上總是泛著微笑.
manlajo (Profil megtekintése) 2009. február 5. 4:13:23
1. Havanta firman, rezistan, malfacile difekteblan konsiston; malfacile rompebla, difektebla, venkebla:
堅強, 耐抗, 及難破壞之組成; 難破壞或攻克的
La fiŝfadeno estas tre fortika.
魚絲很堅靭.
La argumentoj de lia advokato estis fortikaj.
他律師的論點很強勁.
Nia amo nin fortike ligas.
我們的愛堅定地連結著我們.
Ĉiuj ĝuis la fortikecon de liaj muskoloj.
大家都喜歡他的結實肌肉.
Ilia amo ne fortikiĝos.
他們的愛將不會堅定.
La organismo de la bebo estas malfortika.
嬰兒的體質很脆弱.
Ĉu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj?
窗蓋已好好強固了嗎?
2. Provizita je remparoj:
提供屏障
Ni loĝas en fortika urbo.
我們住在有屏障的城市.
Dum milito estis konstruitaj multaj fortikaĵoj.
戰時建了許多堡壘.
La muron necesas fortikigi, ĉar ĝi baldaŭ rompiĝos.
牆需保固, 因為它快損壞了.
Malbonuloj malfortikigis la fortikaĵojn.
歹徒破壞了防禦工事.
manlajo (Profil megtekintése) 2009. február 6. 3:39:41
Froti malforte kaj supraĵe per akra aŭ raspa objekto:
以尖銳或粗造之物在表面輕擦
Li tre ŝatas, kiam iu gratas lian dorson.
他很喜歡有人搔他的背.
Post fortaj gratoj de la kato sur miaj manoj restis grataĵoj.
猫在我雙手上用力抓後, 留下了抓痕.
Degratu la koton de viaj ŝuoj!
把你鞋上的泥巴刮除!
Junuloj tre ŝatas prigratadi ion sur la benkoj.
年輕人很喜歡在長櫈上刻劃.
Tiu virinaĉo pretis elgrati miajn okulojn!
那個妖女幾乎抓出了我的眼睛!
Eĉ ne pensu forgrati malbonajn poentojn el via notlibro!
根本別想把作業簿上的差勁分數擦掉!
Via kato gratvundis mian vizaĝon.
你的猫抓傷了我的臉.
manlajo (Profil megtekintése) 2009. február 7. 3:18:33
1. Eligi specialan bruon batiĝante kontraŭ plataj supraĵoj aŭ batate per io plata:
打在平面或以平物拍打而出獨特的聲音
Kontraŭ la ŝipo plaŭdas maro.
海水拍船出聲.
Min malgajigas plaŭdo de la pluvo.
雨聲令我發愁.
La akvo plaudiĝis (ekplaŭdis) pro la saltantaj fiŝoj.
跳躍的魚使水激濺出聲.
2. Eligi specialan bruon, batante akvon per io plata:
以平物打水而出獨特的聲音
Anasoj plaŭdis en akvo per la flugiloj.
鴨子以翅膀拍水出聲.
Lavante vestojn ŝi plaŭdigis la ŝaŭmon.
洗衣服時她拍打泡沫出聲.
3. Eligi bruon similan al tiu de plaŭdanta akvo:
產生如拍水之聲
Post la spektaĵo ĉiuj spektantoj plaŭdis al la aktoroj.
觀賞後所有觀眾向演員們鼓掌.
La silenton subite interrompis plaŭdado de ĉevalaj piedoj.
馬蹄聲突然打破沉寂.