סגור
Max. 500 messages.
每日一詞 Vorto de la tago
של manlajo, 1 בדצמבר 2006
הודעות: 1902
שפה: 简体中文
manlajo (הצגת פרופיל) 8 בפברואר 2009, 05:15:49
Alĝustigi, adapti ion, por ke ĝi povu taŭge funkcii:
修訂, 調整某物使它能適當運作
Mi bezonas multe da mono por akomodi la domon.
我需要很多錢來整修房子.
Li devos sin akomodi al ĉiuj situacioj.
他必須調適自己去配合所有情境.
La homaj okuloj rapide akomodiĝas al diversaj distancoj.
人眼可快速調適各種距離.
Min mirigas via povo de akomodo al situacioj.
你調適情境的能力令我驁奇.
manlajo (הצגת פרופיל) 9 בפברואר 2009, 06:37:30
1. En la bilarda ludo, tuŝi per sia globo la du aliajn:
撞球時, 以自己的球撞及另兩個球
Mi karambolis en la bilardo ĉi-foje.
此次撞球我連撞二球.
Via karambolo estis miriga!
你的連撞二球真是神奇!
2. Kolizii:
相撞
Hodiaŭ en la ŝoseo eĉ kvar aŭtoj karambolis.
今天在公路上有四輛車撞在一起.
Plej ofte karamboloj okazas pro ebriaj ŝoforoj.
相撞最常發生在酒醉駕車.
Karambole rompitajn aŭtomobilojn kutime oni disvendas laŭpece.
撞壞的汽車通常是解體後零賣.
manlajo (הצגת פרופיל) 10 בפברואר 2009, 06:33:36
Parte aŭ iom post iom malkombini:
部分或一點一點解離
Kristala prismo disocias lumon.
結晶的稜柱分解光線
Lumo disociiĝas al spektro.
光線分解為光譜.
Dum elektroliza disocio oni ricevas diversajn substancojn.
在電解時, 可得到各種物質.
La liberigitaj substancoj nomiĝas disociatoj.
釋放出的物質稱為分解質.
manlajo (הצגת פרופיל) 11 בפברואר 2009, 03:19:30
Esprimi opinion kontraŭan al la opinio de iu alia kaj peni, ke tiu ne povu efektivigi la sian:
表達與他人意見相反的意見, 並設法使他人無法實現其意見.
Mi ne ŝatas tiun hundon kaj oponas kontraŭ ĝia restado ĉe ni.
我不喜歡那隻狗並反對讓它留在我們家.
Via oponado al ŝia partopreno en la festo estas senbaza.
你反對她參加宴會是沒根據的.
Ĉio, kion diris la oponanto, estis vero.
反對者所說的一切都是事實.
Mia oponanto en la ludo estis sufiĉe forta.
我的比賽對手是有夠強的.
Mia propono estis senopone akceptita.
我的提案被異議接受了.
manlajo (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2009, 10:13:13
Ornami teksaĵon per fadenoj, variigante la desegnon per diversaj kudreroj:
以線用各種針法變換圖樣來裝飾織物
Antaŭe homoj brodis monogramojn sur naztukoj.
以前人們會在手帕上刺繡名字的縮寫字母.
Unu el miaj ŝatokupoj estas brodado.
我的愛好之一是刺繡.
En la muzeo ni vidis multajn belajn brodaĵojn.
在博物館裡我們看到許多美麗的刺繡品.
En la vilaĝo loĝas kelkaj bonaj brodistinoj.
村子裡住有幾位優秀的女性刺繡藝匠.
Ekzistas kelkaj specoj de brodado: tajlobrodado, tamburbrodado kaj teksobrodado.
有數個種類的刺繡: 裁縫繡, 鼓繡, 及織繡.
manlajo (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2009, 03:29:30
1. Transmeti la supran parton de objekto tien, kie estis la malsupra:
將物品上面反轉到下面
Foje sur la kesto aŭ pakaĵo eblas vidi surskribon "Ne renversi!".
有時在箱子或包裝上可以看到 "請勿倒放!"
Nia boato renversiĝis sur la rivero.
我們的船翻在河上.
2. Faligi iun aŭ ion starantan:
使站立之人或物倒下
Mi hazarde renversis la glason.
我意外打翻了玻璃杯.
En la kafejo mi devis pagi por la renverso de taso.
在咖啡廳裡我必須為打翻的杯子付錢.
3. Ruinigi, detrui, ekstermi:
毀, 壞, 除
Mi volus renversi la nunan ministraron.
我將要推翻現有的政府.
Oni longe parolis pri renverso de la prezidento.
大家長時談到要推翻總統.
Politikaj manovroj kutime estas renversemaj.
政治運作常常是顛覆性的.
manlajo (הצגת פרופיל) 14 בפברואר 2009, 05:51:55
Periode interrompiĝi kaj rekomenciĝi ordinare post egalaj intertempoj:
定期性斷掉, 通常在相的時間間隔後又再開始,
La lumo de la lampo komencis intermiti.
燈光開始斷斷續續.
La laboro estis farita rapide, ĉar ne estis intermitoj.
工作做得很快, 因為沒有間斷.
"Via pulso estas intermita", diris la kuracisto.
"你的脈搏斷斷續續," 醫生說.
La suno intermite brilis inter la nuboj.
太陽間斷地從雲縫間照射出來.
manlajo (הצגת פרופיל) 16 בפברואר 2009, 05:53:42
1. Laŭleĝe ricevi ion de mortinto:
依法接受死者的某物
Post morto de avino mi heredis ŝian domon.
祖母死後, 我繼承了她的房子.
Ne fidu heredon, fidu posedon.
別信繼承, 信你擁有的.
La bildoj herede apartenas al via frato.
那些圖畫依繼承歸屬你的哥哥.
Vi certe ne estos heredanto de mia domo!
你當然將不會是我的房子的繼承人!
Mi heredigos vin, ĉar mi ne havas proprajn infanojn.
我將遺贈給你, 因為我沒有自己的孩子.
Ŝi decidis senheredigi malamatan duonfilinon.
她決定不留遺產給她怨恨的繼女.
2. Havi post siaj parencoj aŭ antaŭuloj, ĝui post ili aŭ same kiel ili:
在親戚或先人之後擁用, 享用, 或和他們一樣
Nacioj heredas morojn de siaj antaŭuloj.
民族傳承先人的習俗.
Kristanismo estas lia hereda religio.
基督教是他繼承而來的宗教.
3. Ricevi de la gepatroj difinitajn ecojn pro heredeco:
從父母繼承而得特定的特質
Inklinon al lingvoj mi heredis de mia patrino.
我從母親遺傳了對語言的特別喜愛.
Eblas diri, ke mia malsano estas heredaĵo de miaj gepatroj.
可以說, 我的病是遺傳自我的父母.
Genoj estas la portiloj de heredeco.
基因是遺傳的承載體.
manlajo (הצגת פרופיל) 17 בפברואר 2009, 03:44:39
1. Transdoni en ies posedon:
轉給某人擁有
Ĉi tiu eldonejo liveras diversajn gazetojn por junuloj.
這個出版社出版多種年輕人的雜誌
Liveranto estas homo, kiu havigas varojn laŭ interkonsentitaj kondiĉoj.
交送者是依互相同意的條件送出物品的人.
Por liveri tiom da varoj ni bezonos multe da livertempo.
為了交送那麼多物品, 我們需要許多交貨時間.
2. Havigi, disponigi al iu:
供給, 送給某人使用
Estis malvarme kaj brando liveris varmon al mia organismo.
很冷, 白蘭地提供溫暖給我的身體.
Ili okupiĝas pri liverado de armiloj.
他們忙著送交武器.
La liveraĵo venis tro malfrue - ŝi jam forestis.
交貨太遲 - 她已離開了.
manlajo (הצגת פרופיל) 18 בפברואר 2009, 03:33:18
Malzorgi, flankelasi, neatenti:
欠照顧, 推到一邊, 不注意
Pro granda okupiteco mi devis neglekti miajn amikojn.
由於太過忙碌, 我需得忽視我的朋友們.
Homoj koleras pro neglekto altigi la salajrojn.
人們生氣因為未被加薪.
Lian morton kaŭzis multjara neglektado de zorgo pri la sano.
多年忽視照顧健康造成了他的死亡.
Ŝi estas neglektema pri siaj edzinaj devoj.
她輕忽作為妻子的責任.
Neniu malsano estas neglektinda.
沒有任何疾病是可以忽視的.