Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago

by manlajo, December 1, 2006

Messages: 1902

Language: 简体中文

manlajo (User's profile) February 19, 2009, 4:38:54 AM

103 IRITI 使過敏 /shi3-guo4-min3/

1. Kaŭzi doloron, inflamon aŭ eksciton en organo:
引起組織的疼痛, 發炎, 或刺激

Spicaj manĝaĵoj kutime iritas la stomakon.
特別的食物通常會引起胃的過敏.
Printempe min turmentas alergia irito de la nazo.
春天時我因鼻子過敏而受苦.

2. Forte eksciti, kolerigi:
強力刺激, 激怒

Li iritis ŝin per sia malbona konduto.
他以不良的行為激怒她.
Ĉiuj laboristoj estis koleraj sed plej iritita estis mi.
所有工人都生氣, 但最受氣的是我.

manlajo (User's profile) February 20, 2009, 3:58:59 AM

104 KONDOLENCI 慰問 /wei4-wen4/

Esprimi al iu sian simpatian ĉagrenon pro ties malfeliĉo aŭ funebro:
向某人因其不幸或服喪表達同情或憂心

La tuta mondo kondolencis pro la morto de tiom multe da homoj.
全世界因那麼多人的死亡而致悼.
Pro la morto de via patrino akceptu mian sinceran kondolencon.
請接受我為令堂之喪的誠摯慰問.
Ŝia kondolenca vizito min iomete trankviligis.
她的慰問之訪讓我稍感寬心.

manlajo (User's profile) February 21, 2009, 3:37:27 AM

105 DISPUTI 爭論 /zheng1-lun4/

1. Malpaci akre diskutante:
有紛爭而尖銳地討論

Ne disputu kun mi - mi ja estas via patrino!
不要和我爭論 - 我是你媽!
Pli bone ne miksu vin en malpropran disputon.
最好不要把自己介入不適合的爭論中.
Malmultaj ŝin ŝatas, ĉar ŝi estas disputema virino.
少有人喜歡她, 因為她愛爭論.
Ni interdisputis pri la poentoj.
我們就那論觀點互相爭論.
Mia filo sendispute sekvas ĉiujn miajn ordonojn.
我兒子毫無爭論地服從我的一切命令.

2. Diskuti:
討論

Pri gustoj oni ne disputas.
關於口味不用討論.
Ilia disputo finiĝis kiam eniris la patro.
當爸爸進來時, 他們的爭論停止了.
Li estis nedisputebla posedanto de la domo.
他是毫無疑議的房子所有人.
Ili pridisputis la novan leĝon.
他們討論新的法律.

manlajo (User's profile) February 22, 2009, 8:13:01 AM

106 KONTUZI 內傷 /nei4-shang1/

Difekti pli aŭ malpli profunde organikan teksaĵon, ne ŝirvundante la haŭton:
傷及深處的組織體, 而未撕損皮膚

La bastono forte kontuzis al li la kapon.
棍子強力傷了他的頭.
Mia kontuzita kubuto tre doloras!
我受傷的手肘很痛!
Vi faris al mi dolorajn kontuzojn!
你造成了我疼痛的內傷!
Sub lia okulo videblas kontuzaĵo.
在他的眼下看得到有瘀傷.
Por mortigi la knabinon krimulo uzis kontuz(ant)an instrumenton.
為了殺害那女孩, 犯徒使用傷人的用具.

manlajo (User's profile) February 23, 2009, 5:39:58 AM

107 RASPI 銼 /cuo4/

Skrapi per speciala ilo ne tre malmolan substancon por ĝin dispecetigi, pulvorigi aŭ flokigi:
以特殊工具刮不是很軟的物質成碎片, 粉粒, 或細片

Necesas raspi ĉokoladon kaj meti raspaĵon sur la torton.
必須銼碎巧克力並將碎片放在餡餅上.
Via haŭto ŝajnas esti raspa - ŝmiru ĝin per ŝmiraĵo.
你的皮膚好像銼傷了 - 塗些塗膏吧!
Por raspi la legomojn uzu raspilon.
要銼蔬菜, 可以用銼絲器.
Bakaĵojn oni foje gustigas per raspita kokoso.
烤物人們有時添加椰絨調味.

manlajo (User's profile) February 24, 2009, 3:10:31 AM

108 STURMI 猛攻 /meng3-gong1/

Kurante aŭ alsaltante ataki:
跑著或躍起而攻擊

Malamikoj decidis sturmi nian ŝipon.
敵人決定猛攻我們的船.
Ili ne povis rezisti al la sturmo.
他們無法抵抗這個猛攻.
Mi volas aparteni al la sturma taĉmento!
我想參加特攻隊!
Sturmantoj ĉirkaŭis ilian sidejon kaj prenis ĝin sturme.
特攻人員包圍他們的基地並以猛攻取下了它.

manlajo (User's profile) February 25, 2009, 11:18:00 AM

109 TERNI 打噴嚏 /da3-pen1-ti4/

Spasme kaj brue elspiri aeron per nazo kaj buŝo pro subita ekscito de la nazaj nervoj:
因鼻神經突然受激而攣縮並出聲地由口鼻逼出空氣

Kiam oni ternas necesas fermi la nazon kaj la buŝon per la mano.
打噴嚏時要用手摀住口鼻.
La bebeto ekternis kaj malpurigis siajn vestetojn.
小嬰兒打噴嚏並弄髒了自己的衣服.
Ne ekzistas terno sen nazo.
沒有鼻子是不會打噴嚏的.
Ĉi tiu floro estas terniga.
這種花會惹人打噴嚏.

manlajo (User's profile) February 26, 2009, 6:29:39 AM

110 CIRKULI 循環 /xun2-huan/

1. Rondire senhalte moviĝi:
繞著不停地移動

La sango cirkulas en angioj.
血液循環於血管中.
Nun estas tre granda cirkulado sur vojoj.
現在道路上有很大的流量.
La amikinoj tre rapide cirkuligis kalumnion.
女性朋友們快速流傳醜聞.

2. Ire kaj reire moviĝi:
來來去去移動

De la frua mateno aŭtobusoj kaj trajnoj cirkulas en la urbo.
公車及火車從清晨就開始在城裡流動.
Pro tia cirkulantaro malfacilas stiri aŭton.
有那麼大的流量不容易開車.

3. Pasi de iu al alia:
從某個移到另一個

Ĉiutage multege da mono cirkulas en la bankoj.
每天有大量的金錢在銀行裡流通.
Por cirkulado de varoj necesas pagi imposton.
貨物的流通需要付稅.

manlajo (User's profile) February 27, 2009, 7:01:29 AM

111 PIKI 刺 /chi4/

1. Pli malpli profunde enigi pinton en ion:
把尖端伸入某物至某深度

La pikilo de la erinaco pikis al mi la fingron.
刺猬的針刺入我的手指.
Sur la planko estis najlo kaj mi pikiĝis je ĝi.
地板上有釘子, 我被它刺到.
Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton.
你燒蛇, 它將用牙咬你.
Mi devos trapiki la orelojn por ke mi povu porti orelringojn.
我必須穿耳洞以便能戴耳環.

2. Malagrable kaj akre eksciti la sensojn:
激起不適, 尖銳的感覺

Estis ege malvarme kaj la frosto pikis mian vizaĝon.
天氣極冷, 霜刺痛我的臉.
Mi ne ŝatas la pikojn de arda suno.
我不喜炙熱太陽的灼刺.
Kion mi faru pri ĉi tiu piketado en la piedoj?!
腳部的刺痛感我要如何處置?!

3. Koleretigi, inciti, vundeti:
惱怒, 激怒, 刺傷

Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.
人們向你們說教, 卻對我們刺傷.
Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.
往往因語詞刺傷而失去朋友.
Li estas pikema kaj ofte pike kun mi parolas.
他易刺傷人, 常尖銳地對我說話.

4. Agrable kaj vigle eksciti la sentojn:
激起舒服而有活力的感受

La pipro iom pikis la langon.
辣椒略微刺激舌頭.
Mi ŝatas liajn pikantajn ŝercojn.
我喜歡他辛辣的笑話.

manlajo (User's profile) February 28, 2009, 3:41:23 AM

112 PASIO 熱情 /re4-qing2/

1. Fervorega inklino al io; arda deziro:
熱心傾向某物; 熱烈期望

Mia sola pasio estas kantado.
我的唯一熱情就是唱歌.
Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
若是熱情以對, 無事不討好.
Li estas pasia ŝatanto de la kazino.
他是賭場的熱衷者.
Ĉu tiu ludo ne pasiigos vin?
那個遊戲提不起你的熱情嗎?

2. Arda kaj senbrida amo:
熱烈無拘的愛

Ŝi ne kaŝis sian pasion al li.
她未掩藏她對他的熱愛.
Mia pasia amo al li neniam finiĝos.
我對他的熱愛將永不停止.
Li tre pasie amis tiun knabinon.
他熱愛那個女孩.
Ŝi estis malvarma kaj senpasia.
她冷淡且無熱誠.

Back to the top