Uzamknuté
Max. 500 správ.
每日一詞 Vorto de la tago
od manlajo, 1. decembra 2006
Príspevky: 1902
Jazyk: 简体中文
manlajo (Zobraziť profil) 11. marca 2009 13:01:02
1. Kaŭzi vomemon:
引起嘔吐
Post tiu manĝo min naŭzis.
吃了之後使我感到惡心.
Gravedaj virinoj ofte sentas naŭzojn.
懷孕的婦女往往感到惡心.
2. Kaŭzi senton de mallogo, abomeneto, tedego:
引起反感, 熑惡, 厭煩
Via grumblado jam naŭzas min.
你的咕噥已令我厭煩.
Legante tion li sentas naŭzon.
讀那個令他厭煩
Tiu filmo estis tre naŭza.
那個影片很無聊.
Estas naŭze fari tion.
做那個很無聊.
manlajo (Zobraziť profil) 12. marca 2009 12:24:08
Scio, kiun ni akiras pri la ekstera mondo pere de niaj sensorganoj, aŭ pri ni mem pere de la konscio:
借由感官以取得外界知識, 或借由意識以得知自我
Via percepto de amo estas stranga.
你對愛情的知覺很奇怪.
La libro montras, kiel la aŭtoro perceptas la mondon.
本書顯示了作者如何知覺這個世界.
Tiu ŝanĝo estas apenaŭ perceptebla.
那個變化幾乎是知覺不到的.
Ŝia perceptado de koloroj estas malbona.
她對色彩的知覺不佳.
manlajo (Zobraziť profil) 13. marca 2009 5:46:31
Trakti iun kun granda respekto; montri sian respekton aŭ estimon al iu per eksteraj signoj:
以極大尊敬對待某人; 以外在訊號表示對某人的尊敬或推崇.
Honoru viajn gepatrojn.
尊敬你的父母.
Li estis honorita per titolo.
他被尊以榮銜.
Ne ekzistas honoro sen laboro.
沒有無勞而獲的尊崇.
Li estas honora membro de UEA.
他是 UEA 的榮譽會員.
Honore al kiu estas verkita la libro?
這本書要把榮譽獻給何人?
Via konduto honorigis vin.
你的行為使你有名譽.
Lia familio estas honorinda.
他的家庭值得榮耀.
Senhonora virino ricevis malhonoran nomon.
沒榮譽的女人會有不名譽的稱呼.
Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.
在生者我們毁其譽, 往生者我們給崇拜.
Manko de oro ne estas malhonoro.
缺乏黃金並非不名譽之事.
manlajo (Zobraziť profil) 14. marca 2009 3:47:06
Unutaga, nedaŭra, rapide pasanta:
一日的, 不持久的, 快速過去的
Beleco de floroj estas efemera.
花的美麗是短暫的.
Mi ne ŝatas festojn pro ilia efemero.
我不喜歡慶會, 由於它們的短暫.
Efemeroj (insektoj) vivas nur kelkajn horojn.
短暫生物 (昆蟲等) 只能活幾個小時.
Via boneco estas nur efemeraĵo.
你的好只是短暫之事.
manlajo (Zobraziť profil) 15. marca 2009 3:07:35
Ricevi ion por ĝin uzi dum difinita tempo, pagante interkonsentitan prezon:
支付約定的價錢, 取得在特定時間內使用某物
Ni luos vestojn por la geedziĝo.
我們將為婚禮租用服裝.
Ĉu vi luigos al mi vian apartamenton?
你將出租你的公寓給我嗎?
Kiom vi pagas por luado de la ĉambro?
你付多少錢租房間?
La luanto de mia domo estas tre fidinda.
我的房客很有信用.
La luiganto estas tre helpema.
房東很樂意幫忙.
Ĉi tie estas multe da lueblaj domoj.
這裡有許多可租用的房子.
manlajo (Zobraziť profil) 16. marca 2009 4:49:45
1. Manĝi ion delikatan ne pro malsato, sed nur pro plezuro:
吃美味之物, 不為充飢, 而是為了享受
Mi ĉiam frandas bombonojn.
我總是享受吃糖果.
Ĉi tiu kuko estas franda.
這個蛋糕很美味可口.
Infanoj estas frandemaj.
孩子們很愛吃.
Ostroj por mi estas frandaĵo.
牡犡是我喜愛的美食.
Li longe okupis sin pri frandado de fruktoj.
他長時忙著享用水果.
2. Ĝui ion tre allogan, interesan:
享受很引人有趣之事物
Mi ĉiam kun plezuro frandas tiun melodion.
我總是高興地享受那個曲調.
La titolo de tiu filmo estas tre franda.
那部影片的標題很吸引人.
Frandado de tiu verko estas mia ŝatokupo.
享受那件作品是我的愛好.
manlajo (Zobraziť profil) 17. marca 2009 3:16:54
Kaŭzi tian respektan admiron, ke oni emas cedi, obei aŭ kredi:
引起尊敬的讚賞, 而願退讓, 服從, 或相信
La prezidento ĉiam volas imponi la popolon.
總統總是想打動人民.
Ĉiujn mirigis impona vidaĵo.
動人的景象令所有人驚奇.
La festo estis granda kaj imponanta.
慶會很大很動人.
Lia imponeco helpas lin estri la firmaon.
他的威望有助他掌管該公司.
manlajo (Zobraziť profil) 18. marca 2009 11:53:15
1. Intence fari al iu malpravajn ĝenojn, malagrablaĵojn, malhelpojn:
故意給某人錯的困擾, 為難, 阻礙
Mia najbaro ĉiam ĉikanas min.
我的隣居總是為難我.
Min lacigis la senfinaj ĉikanoj de tiu fiulo.
那個混蛋的挑剔累壞了我.
Neniu ŝatas ĉikanantojn.
沒人喜歡愛挑剔者.
Bone eduku viajn infanojn por ke ili ne estu ĉikanemaj.
好好教你的孩子們, 叫他們別那麼挑剔.
2. Tro subtile kritikaĉi, pedante disputadi:
太細微地批評, 古板地爭論
La advokato ĉikanis la evidentan akuzon.
律師為那明顯的控告詭辯.
Viaj ĉikanoj ne helpis, ĉar vi estis malprava.
你的詭辯沒有幫助, 因為你是錯的.
manlajo (Zobraziť profil) 19. marca 2009 12:35:50
Diskuti pri la prezo de io por aĉeti ĝin pli malmultekoste:
討論某物的價格, 期能以更低價買
Marĉandu kaj vi aĉetos tion pli malmultekoste.
要講價, 你就能以較低價買到它.
Marĉando aĉeti ne devigas.
講價不一定要買.
Marĉandado helpas min ŝpari monon.
講價幫我省錢.
Mi ĉion aĉetas ne marĉandante.
我買任何東西都不講價.
Ĉi tiu bluzo estas marĉandaĵo.
這件罩衫是可講價的貨品.
manlajo (Zobraziť profil) 20. marca 2009 3:58:53
1. Ricevi utilon, gajnon, avantaĝon el io:
從某物獲得用處, 收益, 好處
Mi profitis pro la vendo de tiuj varoj.
賣那些貨品我有利潤.
Du militas, tria profitas.
兩者相爭, 第三者獲利.
Peke akirita ne estas profita.
犯罪所得不算獲利.
Lia malprofita negoco profitigas alian firmaon.
他賠錢的生意使另家公司獲利.
Profitemaj (profitamaj) homoj serĉas nur profiton.
逐利者找的只是利潤.
Scioj povas esti bona profitilo.
知識可以是很好的獲利工具.
Vi ja ne vendas varojn senprofite!
你當然不會在沒利益下販賣貨品!
Ĉu via negoco estas profitodona?
你的生意有利潤嗎?
2. Fari uzon de oportuna cirkonstanco:
善用有利情境
Mi profitis la okazon por bani min.
我趁機會洗了個澡.
Profite de ŝanco por montri siajn kapablojn, li partoprenis la konferencon.
把握住展現自己才能的機會, 他參加了研討會.