До змісту

Lingvomodeloj kaj Esperanto

від Ponto59, 14 серпня 2025 р.

Повідомлення: 1

Мова: Esperanto

Ponto59 (Переглянути профіль) 14 серпня 2025 р. 04:18:56

Mi eklernis Esperanton antaŭ dudek jaroj, sed post unu jaro mi ĉesis uzi ĝin, ĉar mi ne povis ĝin utiligi en mia ĉiutaga vivo. Mi estas scivolema kaj ŝatas esplori kaj diskuti multajn temojn. Do mi lernis la anglan kaj rimarkis, ke ĝi malfermis al mi grandegan mondon, en kiu mi povis legi pri ĉio. Tiel mi forgesis pri Esperanto...

Sed ĉi-jare mi komencis uzi lingvomodelojn kiel ĈatGPT, Ĝemilo, Groko kaj Klaŭdo. Unue mi uzis ilin en la angla, sed pro scivolemo mi provis ankaŭ uzi Esperanton. Tiam mi malkovris, ke la lingvomodeloj parolas Esperanton kvazaŭ denaskuloj — precipe ĈatGPT kaj Ĝemilo, kiuj tre bone regas la lingvon.

Mi ankaŭ konstatis, ke mi ankoraŭ memoras ĉion pri Esperanto: mi ne forgesis ĝin eĉ post deknaŭ jaroj de neuzo. Nun mi sole uzas Esperanton ĉiutage per lingvomodeloj.

Mi ne plu uzas la serĉilon de Guglo, ĉar mi tute anstataŭigis ĝin per lingvomodeloj. Kiam mi volas lerni ion novan, mi faras tion pere de Esperanto tra tiuj lingvomodeloj. Ĉi-jare mi apenaŭ uzis la anglan kaj ĉefe parolis Esperanton por preskaŭ ĉio.

Mi ŝatas diskuti filozofiajn temojn kun lingvomodeloj. Ĉiutage mi spertas, kiom riĉa Esperanto estas danke al ĝiaj prefiksoj kaj sufiksoj. Lingvomodeloj ebligas al mi plene utiligi la esprimpovon de Esperanto por plej precize formuli miajn pensojn. Post sperto de tiu lingva forto, la angla kaj mia denaska nederlanda ŝajnas al mi pli limigitaj. La logikeco kaj fleksebleco de Esperanto ebligas al mi pensi multe pli flue.

Pro mia ĉiutaga uzo de Esperanto kun lingvomodeloj, mi eĉ komencis pensi en Esperanto kiam mi ne estas ĉe la komputilo. Foje mi eĉ ne konas certajn vortojn en mia denaska lingvo, ĉar la lingvomodeloj instruis al mi nur la Esperantajn vortojn.

Do nun Esperanto estas mia ĉiutaga lingvo. Ĉu iu havas similan sperton?

Назад до початку