K vsebini

Geamatoj kaj denaskaj lingvoj

od werechick, 07. januar 2009

Sporočila: 8

Jezik: Esperanto

werechick (Prikaži profil) 07. januar 2009 04:10:43

Mia amatino denaske parolas la rusan lingvon, sed mi denaske parolas angle.

Bedaŭrinde, ŝi ne tute estas samideano, sed kun mi, lernas kelkajn vortojn.

Mi volus lerni kelkajn rusajn vortojn por ŝi, ĉar por mi, ŝi esperantajn vortojn lernas. Kune, ni parolas angle (ŝi venis al Usonon kiam ŝi estas eta knabino), kaj ofte kun esperantaj vortoj en nia parolo. Sed mi volas surprizi ŝin kun karaj vortoj ruse.

Do mi pensas pri aliaj esperantistaj geamatoj, kaj mi volas scii, ĉu vi denaske parolas la saman lingvon? Ĉu vi kun unu la alia, parolas esperante? Ĉu vi lernas la lingvon de via amat(in)o?

nikko (Prikaži profil) 07. januar 2009 08:02:17

Mi kaj amatino denaske parolas ruse, sed ofte ni parolas esperante dum tagoj rideto.gif . Iam aperas vortoj el Slovio aŭ aliaj lingvoj, por diverseco.

Rodrigoo (Prikaži profil) 07. januar 2009 15:13:13

Denaske mi parolas la portugalan, kaj ŝi parolas la danan. Pro ŝi, mi ekklopodis lerni la danan... sed fek! Estas tro malfacila lingvo; ne estas klasoj ĉi tie, kaj apenaŭ estas lernlibroj ĉi tie, kaj surrete apenaŭ estas lerniloj.
Ŝi kaj sia patrino parolas la francan, kaj ŝi studas la francan universitate. Tial mi decidis unue studi la francan; ĉar mi havas ŝian helpon kaj estas pli utila (profesie), kaj estas plifacile lernebla.
Ŝi emas lerni la portugalan, evidente, sed mi postulis ke ŝi unue lernu la esperantan kaj ŝi konsentis.
Nuntempe, ŝi bone komprenas kaj skribas la esperantan, sed pro manko da tempo, ni ne bone povas voĉparoli. Sed mirigas min, ŝian kapablon kaj ŝian volon... ŝi tre rapide multon lernis, kaj rapide ekkomprenis altnivelajn esprimojn.
Nun, ni pli bone komprenas unu la alian, ehe... almenaŭ pli bone ol tiam kiam ni nur anglaĉadis. lango.gif
Sed ne ŝerce; gravas al mi ke ŝi lernu kaj ekparolu flue la esperantan. Ĉefe pro nia amrilata komprenkapablo.

Sammondane,
Ĥod

X-Berger (Prikaži profil) 08. januar 2009 10:01:23

Mi kaj mian amikino paroli germane. Kiam mi ekigis lerni esperanto, ŝi volis ankaŭ ekigis, sed ŝi ne havis sufiĉe tempon.
Nun mi lernas esperanto sole, sed ŝi interesas ankoraŭ. Eventuale ŝi ekigos ree.

Ekskuzas mian eraron, tio estas mia unua afiŝo en esperanto. (Eventuale iu skribos mesaĝo kun mian eraron.)

Rogir (Prikaži profil) 08. januar 2009 11:10:10

Mi kaj mian amikino parolias germane. Kiam mi ekigis lerni esperanton, ŝi volis ankaŭ ekigis, sed ŝi ne havis sufiĉean tempon. Nun mi lernas esperanton sole, sed ŝi interesas ankoraŭ. Eventuale ŝi ekigos ree. Ekskuzasu miajn erarojn, ĉi tio estas mia unua afiŝomesaĝo en esperanto. (Eventuale iu skribos mesaĝon kun mianj eraronj.)
Nedankinde.

Matthieu (Prikaži profil) 08. januar 2009 18:24:42

Por mi estas pli-malpli sama ol por X-Berger: mi kaj mia koramikino ambaŭ parolas la francan. Kiam mi komencis lerni Esperanton ŝi ankaŭ lernetis ĝin, sed ĉesis pro manko da tempo kaj da intereso.

zvedavec (Prikaži profil) 08. januar 2009 21:11:54

Denaske mi parolas hungare, trijara mi komencis lerni slovake (mi vivas en Slovakio). Mia edzo denaske parolas slovake.

Mia edzo aŭdis multe bone pri esperanto. Mi kaj li komencis interiĝis pri tiu lingvo antaŭ kvar jaroj. Ni komenciĝis lerni esperanton, sed ni vivis poste malfacilitaj jaroj, kaj mi tiam ne lernis esperanton.

Ĉirkaŭ antaŭ 1/2 jaron denove aŭdis miaj edzo pri idealoj de esperanton, kaj li aĉetis multajn librojn, ankaŭ lernolibro kaj vortarojn.

ridulo.gif Mia edzo ne havas tempon, sed mi ekkomencis legi la lernolibron, kaj mi finiis, kiam la lernolibro havis fino.

piotrek92 (Prikaži profil) 14. januar 2009 20:05:46

Mi vere ne havas amatinon, sed en la pasinteco mi havis, six ŝatis esperanton, sed ŝi ne ellernis ĝin. Kaj ŝi estis ankaŭ pola kiel mi, do ni parolas saman lingvon denaske

Ĝis! sal.gif

Nazaj na začetek