Kwa maudhui

Jen hipotezo rilate al mia antaŭa argumento.

ya EduardusPona, 15 Agosti 2025

Ujumbe: 12

Lugha: Esperanto

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 18 Agosti 2025 9:26:07 asubuhi

Por analizi sociajn fenomenojn oni evitu juĝi ilin laŭ siaj personaj subjektivaj valoroj.

Kio signifas "nesocia"? Adoleskantoj havas socian vivon inter si, kun ĝiaj modoj, kodoj ktp. Parto el ili iĝos la socia vivo de la venontaj plenkreskuloj, kvankam plejparto estos forlasitaj.

Same, kion signifas "maldeca"? Io deca en Eŭropo ne estas tia en Irano ekzemple. Male, iuj triboj vivis kvazaŭ nudaj, antaŭ ol oni alportu al ili tn. civilizacion, kiu finfine donis malpli da bonfarojn ol atendite.

Klasika muziko koncernas eliton. Ordinaraj plenkreskuloj nur aŭskultas popolan muzikon de sia generacio.

Sed tio estas nur listo. Ĝi ne vere klarigas la kialon de kontraŭkulturo.

Leopold65 (Wasifu wa mtumiaji) 18 Agosti 2025 9:37:16 asubuhi

Altebrilas:
Sed tio estas nur listo. Ĝi ne vere klarigas la kialon de kontraŭkulturo.
Fakte, vi mem respondis vian demandon: adoleskantoj konstruas sian propran socion. Ĉiuj adoleskantoj, kiuj estas en certa vivstadio en sia socio, akiras la signon "unu el ni". Kaj tio helpas ilin en plenaĝeco.

Kurudi juu