Raporto de DV
ya tomasoavro, 8 Januari 2009
Ujumbe: 11
Lugha: Esperanto
tomasoavro (Wasifu wa mtumiaji) 8 Januari 2009 6:05:47 asubuhi
Ne, ne temas pri 'kiu je kio kredas' aŭ 'kiu religio dominas en la movado'. Jes, 30% da mondanoj estas kristanoj, kaj ĉe ni la nombro estas multe pli granda.
Temas pri tio ĉu instruistino (ĉi tie: el katolika Francio) rajtas morale trudi bibliaj temoj dum siaj lecionoj kiam gelernantoj estas plenkreskuloj en la tuta mondo. Ĉu oni ne devus tiel ke instruisto evitas tiaj malneutralajn temojn de lecionoj? Estas landoj religiaj oficiale kaj ne oficiale... Kiam mi vidas ligilo al 'Religio' ĉe 'esperanto.pl' kaj tie ne havas nenion ekster la religio de katolikoj - ne facile, sed mi povas kompreni ĝin. Sed ja lasta leciono por komencantoj en DV ne estis por 70%-plejparto de la mondo. Domaĝe. Eĉ se en lecionoj partoprenas nur brazilanoj/hispanoj/poloj kaj japanoj ne kapablas vekiĝi (ĉe ili estas 5:30)...
orthohawk (Wasifu wa mtumiaji) 8 Januari 2009 7:10:53 asubuhi
Se la unua, mi ne akordas; se la dua, se neniu el la gelernantoj neos, lasu al ŝi instrui tiel, kiel plaĉas al ŝi.
Rodrigoo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Januari 2009 11:08:05 alasiri
Miopinie:
estas problemo kiam kredanto diras ke Esperanto estas lingvo de sia kredo.
Sed se ŝli faras klason esperantan por la anoj de sia religio taŭgas, ĉar ili povas pripensadi siajn kredojn kaj siajn umadojn esperante.
Nur miopinie.
Sammondane,
Ĥod
danielcg (Wasifu wa mtumiaji) 9 Januari 2009 5:34:13 asubuhi
Se ili sciis ke la lecionoj temos pri religiaj temoj, kaj ili libere akceptis tion, mi vidas nenion riproĉindaj. La samo okazus, se la lecionoj estis donitaj en religia etoso, ektzemple en monaĥejo, kie estus espereble ke oni trovus religiajn temojn.
Male, se laŭ la cirkonstancoj estus espereble ke la lecionoj ne estu pri religiaj temoj, tiam okazus trompo al la lernantoj, kaj miaopinie la instruisto ne devus fari tion.
La samon oni povus diri pri partiisma politiko en la lecionoj.
Mi memoras ke, antaŭ multaj jaroj, mi vidis brazilan libron kun la titolo "Kurso de Esperanto pere de la Biblio" (aŭ io tre simila). Kompreneble, aĉetintoj de tiu libro havus nenian rajton plendi pri ĝia religia enhavo, avertita sur la koverto mem.
Oni devus do demandi: ĉu la lernantoj ricevis ion fundamente malsimila al tio, kion ili povus prudente atendi? De la respektive nea aŭ jesa respondo dependos, ĉu la instruisto agis korekte aŭ ne.
Amike,
Daniel
tomasoavro:Kiel daŭra komencanto post multaj monatoj ekster Dua Vivo lastatempe mi vizitis merkredan lecionon de Beatrice ALLÉE (Triksi Arbizu). Sed anstataŭ lecionon de Esperanto mi povus aŭdi 'horon pri La Sankta Biblio'.
Ne, ne temas pri 'kiu je kio kredas' aŭ 'kiu religio dominas en la movado'. Jes, 30% da mondanoj estas kristanoj, kaj ĉe ni la nombro estas multe pli granda.
Temas pri tio ĉu instruistino (ĉi tie: el katolika Francio) rajtas morale trudi bibliaj temoj dum siaj lecionoj kiam gelernantoj estas plenkreskuloj en la tuta mondo. Ĉu oni ne devus tiel ke instruisto evitas tiaj malneutralajn temojn de lecionoj? Estas landoj religiaj oficiale kaj ne oficiale... Kiam mi vidas ligilo al 'Religio' ĉe 'esperanto.pl' kaj tie ne havas nenion ekster la religio de katolikoj - ne facile, sed mi povas kompreni ĝin. Sed ja lasta leciono por komencantoj en DV ne estis por 70%-plejparto de la mondo. Domaĝe. Eĉ se en lecionoj partoprenas nur brazilanoj/hispanoj/poloj kaj japanoj ne kapablas vekiĝi (ĉe ili estas 5:30)...
tomasoavro (Wasifu wa mtumiaji) 9 Januari 2009 6:54:31 alasiri
orthohawk:...se neniu el la gelernantoj neos...
danielcg:Miaopinie plej gravas tio, ĉu la lernantoj estis trompitaj aŭ ne.
Rodrigoo:Sed se ŝi faras klason esperantan por la anoj de sia religio taŭgas...Estas nur unu kurso por komencantoj en Dua Vivo kaj gvidas ĝin menciita Triksi Arbizu. Ĉi-kurso kaj kurso por progresantoj de Anna Lowenstein estas elemento de disvastigo de Esperanto en Dua Vivo, kaj ne formo de reklamo pri iu instruistino. Se vi ne partoprenis lastan lecionon neniam scias vi kiu temo estos dum la sekvonta. Kontraŭe al leciono por progresantoj - membroj de grupo ĉiam ricevas informon pri sekva temo. Sed kial mi devus rezigni la lecionon pro stranga "misio" de instruistino? Miaopinie ne estas similaj problemoj pri kurso por progresantoj. Komencantoj ne havas alternativan vojon en DV. Bedaŭrinde.
ubuntuo (Wasifu wa mtumiaji) 11 Januari 2009 12:11:49 alasiri
1/3 da kristanoj + 1/3 da islamistoj k hinduistoj + 1/3 da aliaj (ankaŭ ateistoj)
SUPRAKAZE, s-rino Allee - laŭ mi - devus trakti dum siaj lecionoj ĉiujn religiojn tiel same aŭ rezigni religiajn temojn tute.
zvedavec (Wasifu wa mtumiaji) 11 Januari 2009 4:25:59 alasiri
"Nun mi montras al vi, kia estas Esperanto en kristanismo, alifoje mi montras al vi Esperanto en aliaj religion"... tio estas konsentite
orthohawk (Wasifu wa mtumiaji) 11 Januari 2009 6:32:56 alasiri
tomasoavro:Se vi ne ŝatas tiel forte, ke la kurso estas gvidata en ĉi tiu maniero, do, estu, vi mem, gvidanto, kaj gvidu alian kurson.
Estas nur unu kurso por komencantoj en Dua Vivo kaj gvidas ĝin menciita Triksi Arbizu. Ĉi-kurso kaj kurso por progresantoj de Anna Lowenstein estas elemento de disvastigo de Esperanto en Dua Vivo, kaj ne formo de reklamo pri iu instruistino. Se vi ne partoprenis lastan lecionon neniam scias vi kiu temo estos dum la sekvonta. Kontraŭe al leciono por progresantoj - membroj de grupo ĉiam ricevas informon pri sekva temo. Sed kial mi devus rezigni la lecionon pro stranga "misio" de instruistino? Miaopinie ne estas similaj problemoj pri kurso por progresantoj. Komencantoj ne havas alternativan vojon en DV. Bedaŭrinde.
tomasoavro (Wasifu wa mtumiaji) 11 Januari 2009 8:59:47 alasiri
orthohawk:...estu, vi mem, gvidanto...Komencanto fariĝus instruisto? Bona ŝerco
S-rinoj Lowenstein kaj Allee ne estas hazardaj instruistinoj - en reala vivo kursoj estas laboro de ili. En DV ili reprezentas tiea esperanta movado.
zvedavec:Nun mi montras al vi, kia...Beatrice Allee en sia bieno gvidas (eble) "kristanaj" kursoj i.a. por infanoj. Kaj bone. Iu pagas sciante por kio. En DV oni devus alie - ŝi forgesas ke ne ĉiuj homoj en la mondo interesiĝas pri ekz. "kio estas biblia reĝkuko?" (el lasta leciono).
victornino (Wasifu wa mtumiaji) 12 Januari 2009 1:10:38 alasiri
Mia opinio pri la D-V klaso estas ke ĝi ne funkcias por veraj komencantoj. Ekzemple, mi havas kelkajn retamikojn uzantoj de la D-V, do, mi ŝatus inviti ilin al la Klaso por komencantoj, sed ĝi estas tro malfacila.
Alimaniere, Ili, la instruistinoj faras tiun laboron senpage kaj altruiste. Mi dankas al ili. Iu ajn povus esti nia gvidanto.
Se vi volas, ni povas paroli kune kun ŝi.