Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
EduardusPona (Xem thông tin cá nhân) 11:19:04 Ngày 17 tháng 8 năm 2025
Kutima socia interago estas fonto de animmizero, inkluzivante honton pri nia korpaspekto, malaprobon, kaj miskomprenojn.
Tamen, feoj kaj fabelaj estaĵoj ekzistas en iu mondo, kiu socian malicon ne inkluzivas. En Fabeloj, iu persono povus amikiĝi kun feoj per reciproka montro de bonkorsento, nehavante la neceson serpentumi tra mokaj grimacoj.
Interago kun aliaj estas ĥaosa ago! Personaj kondutoj estas neantaŭvideblaj, kaj interhomaj rilatoj konstantajn intertraktojn postulas . Tamen, dum fantaziado, la regularo estas klara!
Homoj, ĝenerale, venĝemajn inklinojn havas. Feoj, male, enhavas simpatioplenan koron ene de si. Fantaziado liberigas al iu vojeton al iu harmonie ĝoja restadejo!
Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 09:27:26 Ngày 18 tháng 8 năm 2025
Vi priskribis la sentojn kaj revojn de malforta homo. Ne fizike malforta (kvankam tio povas okazi), sed spirite. Fariĝu forta spirite kaj homoj estos altiritaj al vi.
Ekde la apero de la Interreto, ĉiu povas aliri diversajn metodojn de mem-disvolviĝo de la spirito. Ekzistas ĉiuj eblecoj por tio. Jogo, uŝuo, karateo ne nur fortigos kaj plibonigos la korpon, sed ankaŭ fortigos spirite.
EduardusPona (Xem thông tin cá nhân) 19:08:14 Ngày 19 tháng 8 năm 2025
Leopold65:Saluton EduardusPona!bonvole, ĉesu respondi al miaj afiŝoj!!!!!!!!! uŝuo kaj karateo estas signo de nematura karaktero! Citante la diraĵon de Marcus Aurelius: la plej bona venĝo estas esti malsimila al via malamiko!