去目錄頁

La morto de la Pasporta Servo?

Rohan, 2009年1月10日

讯息: 5

语言: Esperanto

Rohan (显示个人资料) 2009年1月10日下午1:03:48

Saluton!

Mi pensis hodiaŭ pri iuj efikoj de la Fina Venko...

Se ĉiu persono en la mondo povus paroli esperanton, komunikado sendube plifaciliĝus, sed Pasporta Servo preskaŭ certe mortus. Nun, estas plezure bonvenigi esperanto-parolanton enhejmen, ĉar oni rekonas lin kiel samideanon, kaj ĉar oni ne ĉie kaj ĉiam renkontas esperantistojn. Sed se ĉiu persono sur la strato, inkluzivante friponojn kaj ŝtelistojn, parolus esperanton, mi dubas ĉu homoj restus tiel entuziasmaj pri gastigado ktp.

Kion vi pensas?

rubulo (显示个人资料) 2009年1月10日下午1:09:41

Nu, ja se esperanto iĝu mondskale uzata ni prauzantoj perdus multe da aferoj (Ekz. IJK, ...).

Sed estus anstataŭoj. Ekzemple nuntempe ne nur per esperanto vi povas uzi ian pasportan servon.

ekzemplo : http://www.couchsurfing.com/

Rogir (显示个人资料) 2009年1月11日上午11:37:28

Se ĉiuj en la mondo parolos esperanton, oni povas facile paroli kun ĉiuj en la mondo, do oni povas havi interesajn konversaciojn kun iu ajn en onia feria lando, ne nur kun la PS-istoj!

Rodrigoo (显示个人资料) 2009年1月13日下午6:38:03

Tial mi ne estas finvenkisto, ehe. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

kaha (显示个人资料) 2009年1月23日上午1:05:19

Neniam kriu al mortinto antaŭ la entombiĝo.

La PS bezonas iom da tempo por restari surpiede per nova formo. Venos io, mi certas, kiu taŭgos pli kun tiu reta mondo...

回到上端