目次へ

Pri alirebleco por blinduloj

calsioro,2025年9月14日の

メッセージ: 1

言語: Esperanto

calsioro (プロフィールを表示) 2025年9月14日 2:36:55

Saluton, mi ĉiam rekomendas Lernu al ĉiu komencanto aŭ homo kiu interesiĝas pri la lingvo.
Sed mi ĵus parolis kun blinda homo kiu provis aliĝi. Bedaŭrinde li ne kapablis, pro tio ke la "captcha" ne estas alirebla sen vidkapablo.
Mi ne scias kiom multe blindulo povos profiti la kurson, ĉar ĝi estas "tro vidcentra", kiel ili diras. Sed oni almenaŭ povas profiti aliajn bonegajn rimedojn ĉi tie, ekzemple la gramatikan sekcion.
Same okazas kiam oni volas lasi mesaĝon en la sekcio por kontakti la retejon, kaj por lasi mesaĝon ĉi tie en la forumo.
Ĉu estas maniero ebligi blindulon uzi la retejon? Ĉu estas pli bona rimedo por blinduloj, kiun mi rekomendu anstataŭ lernu?

先頭にもどる