К содержанию

Plibonigu la mapon per Google Maps API

от loewenherz, 12 января 2009 г.

Сообщений: 6

Язык: Esperanto

loewenherz (Показать профиль) 12 января 2009 г., 19:49:23

Saluton!

Trovi aliajn Esperanto-parolantojn en sia proksimeco ne estas facila, se oni ĉefe lernas rete kaj ne ekzistas Esperanto-grupo en sia urbo. Per la mapo en lernu.net oni povus trovi proksimajn lernantojn, se la mapo ne estus tro malgranda. Ĝi estis farita antaŭ kelkajn jarojn, kiam Google-Maps ne uziĝeblis kiel nuntempe. Nun ekzistas Google-Maps-API, kiu estas libraro de javaskripto, kio uziĝeblas ege facile por krei mapojn kun markojn, vojojn, bildojn ktp. Ŝangi la ekzistan mapon ĉe lernu.net al mapo Google-Maps-API-a, ne bezonas multe da tempo. Se vi volas, mi provos helpi ĉe la programado. Ligilo al Google-Maps-API (kun ekzemploj): http://code.google.com/apis/maps/ Bonvolu pripensi la modernigadon de la mapo!

horsto (Показать профиль) 13 января 2009 г., 21:38:11

Bona ideo!
Sed ĉu ne estas Esperanto grupo en Aĥeno? Mi ankaŭ ne loĝas malproksime de Aĥeno, eble ni povus iam kune iri al renkontiĝo de tiu grupo.

novatago (Показать профиль) 13 января 2009 г., 22:05:01

Se tiu guglilo estas la sama, kiu ekzistis ĉe amikumu.com, mi ne ŝatas ĝin. Ĝi estas malrapidega kiam la mapo havas multajn uzantojn kaj vi volas proksimigi la mapon...

Ĝis, Novatago.

Jev (Показать профиль) 18 января 2009 г., 13:54:51

Saluton!

loewenherz:Nun ekzistas Google-Maps-API, kiu estas libraro de javaskripto, kio uziĝeblas ege facile por krei mapojn kun markojn, vojojn, bildojn ktp. Ŝangi la ekzistan mapon ĉe lernu.net al mapo Google-Maps-API-a, ne bezonas multe da tempo.
Vi tute pravas. La mapo ĉe lernu! ne estas tre bone uzebla kaj indas ŝanĝi ĝin. Antaŭ iom da tempo ni pensis pri eblo transiri al mapoj de Google, sed mankis tempo kaj mono en la buĝeto por tio.

Krome mi kredas, ke vi subtaksas tempon, bezonatan por la transiro. Imagu, ke ĉe amikumu estis ĉ. 1000 uzantoj kaj la mapoj jam estis tre malrapidegaj kelkfoje kaj de tempo al tempo mi eĉ ne kapablis uzi ilin. Kaj ĉe lernu! jam nun estas pli ol 65000 uzantoj kaj la nombro konstante kreskas, plejverŝajne fine de tiu ĉi jaro ĉe lernu! jam estos ĉ. 100000 uzantoj. Do por ke la mapoj estu uzeblaj ĉe lernu! bezonatos sufiĉe multe da aldona programado. Necesos elpensi iun solvon, por ke la mapoj funkciu tre rapide kaj nun kaj post 1-2 jaroj. Ni devas certiĝi, ke la mapoj bone funkcios, eĉ se la nombro de uzantoj draste kreskos. Ekzistas diversaj solvoj por tio, ekzemple, eblas uzi survojan memoron (cache) por diversaj fragmentoj de la generita mapo, eblas grupigi uzantojn, kiuj loĝas proksime kaj simile. Sed ĉio ĉi postulas multe da tempo kaj detala planado.

Iam ni verŝajne realigos tion, sed nun iom mankas tempo por tio. Se vi pretas helpi, mi volonte akceptos vian helpon.

fizikuleto (Показать профиль) 17 февраля 2013 г., 21:55:32

Eble estus pli facile krei mapon, kiu montrus la lokon de Esperanto-asocioj tra la mondo, eble ankaŭ kun informo pri kongresoj, kunvenoj, ktp?

erinja (Показать профиль) 18 февраля 2013 г., 1:08:46

La nova lernu enhavos Google-mapon kun indikoj pri lokoj de lernu-uzantoj. Tamen kredeble estus multe da laboro provi montri lokajn Esperanto-klubojn; tamen se kluboj volus montri sin mem, ili certe povus krei konton ĉe lernu nome de la klubo, kaj montri sian ekziston sur tiu uzanta mapo.

Наверх