Al la enhavo

(Re)Aliĝo kiel gastiganto en Pasporta Servo

de Bernardo, 2009-januaro-13

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Bernardo (Montri la profilon) 2009-januaro-13 03:32:00

Saluton al ĉiuj !

Permesu ke mi indikas vin, ke la limdato por gastigantoj kiuj volas aperi en la adreslibro 2009 de "Pasporta Servo" estas la 1.2.2009. La limdato estas en ĉi tiu jaro pli malfrue ol normale, ĉar la administranto ŝanĝis. Do ne plu longa tempo, pro tio mi petas ĉiujn, kiuj en la nuna jaro jam estas gastiganto tuj respondu la demandon de la administranto (rete au papere), ĉu oni ankau en la jaro 2009 denove volas esti tia gastiganto en Pasporta Servo. Ankau se vi ne plu volas esti gastiganto vi respondu. Per tio vi ŝparos al la administranto tempon kaj monon.

Samideanojn (precipe novulojn) kiuj minimume jam pli malpli regas Esperanton kaj havus la eblecon akcepti internaciajn gastojn el Esperantujo, mi tre rekomendas: Iĝu gastiganto en "Pasporta Servo" ! Se vi aliĝos al "Pasporta Servo" kiel gastiganto, ĉiuj profitas! Vi profitas dufoje: vi ne nur povos lau viaj propraj kondiĉoj akcepti interesajn Esperanto-gastojn en via hejmo, sed vi ankau senpage povos ricevi la adreslibron.

Mi volas finfine ankorau aldoni mian personan sperton. Mi iĝis 1991 gastiganto en "PS", sed fakte ne vere regis Esperanton. Mi estis jam longe eterna komencanto. La interkompreniĝo kun miaj gastoj okazis per miaj vortlibroj !!! Sed dank al miaj gastoj mi lernis flue paroli !! Do vi vidas, ke la akcepto de internaciaj samideanoj estas la plej bona lernoprogramo !

Ĝeneralajn informojn pri "Pasporta Servo" (kondiĉoj, reguloj, ktp) vi trovos en la reto sub: http://www.tejo.org/eo/ps_lingv_eo

Se vi volas aliĝili kiel gastiganto en "PS" iru al: http://www.tejo.org/eo/ps_aliĝilo

La tempoplanon 2009, vi trovos sub: http://www.tejo.org/vikio/Pasporta_Servo_2

Mi tre esperas, ke la nombro de la gastigantoj en la jaro 2009 kreskos kaj tre petas al ĉiuj, bonvolu helpi ke ni atingos ĉi tiun celon.

Kore kaj amikece

Bernhard Maurer
http://www.fen-net.de/~ea1448

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-13 11:57:54

Mi volus gastigantiĝi, sed mia ĉambro estas tro malgranda. Sed mi ree vojaĝos per PS ĉi-jare!

Bernardo (Montri la profilon) 2009-januaro-13 23:17:09

Rogir:Mi volus gastigantiĝi, sed mia ĉambro estas tro malgranda. Sed mi ree vojaĝos per PS ĉi-jare!
Saluton Rogir,

Mi ne konas vian ĉambron, mi ne povas prijuĝi tion, sed mi scias, ke ekzistas ankau kelkaj gastigantoj, kiuj nur havas 1 ĉambron kaj la gastoj devas dormi surplanken kun dormsako !

Sed egale, eble vi iam havos pli grandan loĝejon, poste vi povas iĝi gastiganto en PS.

Kore

Bernardo

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-14 16:06:54

Kara, laŭ mi ne gravas la kondiĉoj sed la kvanto. Vi detaligu la kondiĉojn por la gastiĝontoj kaj ili decidos ĉu taŭgas ĉu ne al ili. Plejofte, junuloj ne plendas kunporti siajn dormsakojn. okulumo.gif

Mi realiĝas nun, ehe. Dankon pro la memorigo, Bernardo.

Sammondane,
Ĥod

Bernardo (Montri la profilon) 2009-januaro-14 23:02:46

Rodrigoo:Kara, laŭ mi ne gravas la kondiĉoj sed la kvanto. Vi detaligu la kondiĉojn por la gastiĝontoj kaj ili decidos ĉu taŭgas ĉu ne al ili. Plejofte, junuloj ne plendas kunporti siajn dormsakojn. okulumo.gif

Mi realiĝas nun, ehe. Dankon pro la memorigo, Bernardo.

Sammondane,
Ĥod
Kara Rodrigoo !
Ĉu vi skribis la plej unuan alineon al mi au al Rogir ?

Kore
Bernardo

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-15 18:10:03

Bernardo:
Rodrigoo:Kara, laŭ mi ne gravas la kondiĉoj sed la kvanto. Vi detaligu la kondiĉojn por la gastiĝontoj kaj ili decidos ĉu taŭgas ĉu ne al ili. Plejofte, junuloj ne plendas kunporti siajn dormsakojn. okulumo.gif

Mi realiĝas nun, ehe. Dankon pro la memorigo, Bernardo.

Sammondane,
Ĥod
Kara Rodrigoo !
Ĉu vi skribis la plej unuan alineon al mi au al Rogir ?

Kore
Bernardo
Al Rogir. rideto.gif

Sammondane,
Ĥod

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-15 21:36:29

Sed gravas por miaj kunloĝantoj, ili eble ne ŝatus ke fremduloj sonorigas ĉe la pordo.

Bernardo (Montri la profilon) 2009-januaro-15 23:42:39

Rogir:Sed gravas por miaj kunloĝantoj, ili eble ne ŝatus ke fremduloj sonorigas ĉe la pordo.
Kara Rogir,

Mi ne konas vian loĝsituacion (kiuj kunloĝantoj vi havas, kaj tiel plu), pro tio mi nur povas prijuĝi kaj konsili, se vi priskribas precize vian situacion. Sed vi ja povus ĉiukaze demandi viajn kunloĝantojn, ĉu ili ne konsentas, se iam venus gastoj el la tuta mondo. Eble ili trovas tion kiel interese !

Cetere, la gastoj ne venas sen antaua sinanonco. Ili unue demandas la gastiganton, ĉu li/ŝi/ili povas veni en la tempospaco de tiam ĝis tiam. Poste la gastiganto povas decidi, ĉu li/ŝi akceptos la gasto(j)n !! Ĉu vi komprenas ?

Kore

Bernardo
http://www.fen-net.de/~ea1448
-------------------------------------------

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-19 20:39:22

Komence, mia familio surpriziĝis kaj plendis, nun estas kurioza afero por ili, kaj kondiĉe ke la gastoj ne restu dum pli ol 5 tagoj ili ne plendas. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Desmut (Montri la profilon) 2010-majo-29 22:11:37

Saluton!
Mi havas tre agradablan domon, kaj mi volas esti gastiganto, tio estus tre bone por mi!
kio mi bezonas por tio? sal.gif

Reen al la supro