前往目錄

Aŭtomata publika buso

貼文者: Tram_Amiko, 2025年10月28日

訊息: 3

語言: Esperanto

Tram_Amiko (顯示個人資料) 2025年10月28日上午5:13:57

Aŭtomata publika buso veturas en Burgdorf apud Hanovro.
Mi veturis per ĝi.
Ĉu tio estas la estonteco de personoj transportadoj?
https://www.facebook.com/uestra/videos/uestra_albu...

Metsis (顯示個人資料) 2025年10月29日下午5:15:42

La kondiĉoj, sub kiuj amastransporto devas agi, multe varias. Ĉu temas pri la tn. problemo pri la unua kaj la lasta kilometro, ĉu temas pri ege densa urbo aŭ malpli densa kamparo ktp. Certe teknike aŭtomataj busoj estas unu uzebla alternativo, sed en multaj landoj mankas necesaj leĝoj. Mi kuraĝas veti, ke daŭras longan tempon antaŭ ol tiaj busoj estas kutimaj – se iam.

Altebrilas (顯示個人資料) 2025年10月29日下午5:47:14

Kiel funkcias sekureco en tiuj busoj? Kio okazas se iu ulo miskondutas?

回到上端