Tartalom

Ĉu la Esperanto vere facile lerneblas?

Budhomo-tól, 2025. november 9.

Hozzászólások: 3

Nyelv: Esperanto

Budhomo (Profil megtekintése) 2025. november 9. 17:03:08

Ĉu Esperanto estas vere facile lernas por novuloj? Kiel eblas esti facile lernas Esperanto, sen regula praktiko? Ĉu la gramatiko de Esperanto faciligas ĝin facile lernas, aŭ la vortaro ankoraŭ postulas multe da memoro? Eble la "facileco" dependas de la motivacio — ĉu sen intereso, eĉ Esperanto ne estas facile lernas?

SEN7759 (Profil megtekintése) 2025. november 10. 6:00:35

La plej simpla kaj la plej efika solvo (la minimuma tasko estas altiri kaj instrui 8 milionojn da homoj) estas:

Konciza baza lernolibro kun konvinka enkonduko, en kiu oni uzas 900 morfemojn (gravajn por produkti vortojn por ĉiutaga komunikado, bazinstruado, turismo), kun libera licenco, bele dezajnita kaj havebla sur centoj da retejoj (simple oni faru ligilojn al kelkaj retejoj).

Kial?
1. La lernolibro, ĉar multaj homoj ne havas konstantan aliron al la interreto kaj lernado de la libro ofte pli taŭgas.

2. 900 morfemoj, ĉar ĉi tio estas relative provita nombro (vidu, ekzemple, la Unuan Esperanto-Libron, la detektivon "Gerda malaperis" aŭ Basic English).

3. Konvinka enkonduko, ĉar Esperanto ankoraŭ havas nur malmulte da aplikojn.

4. Bele dezajnita, ĉar "Beleco Savos la Mondon" kaj homoj amas belecon.

A. En multaj diversaj lernolibroj de Esperanto estas diversaj partoj da gramatiko, aroj da morfemoj, metodikoj. Sed Esperanto estas planlingvo kun la Fundamento kaj la BRO.
Do la bazan lernolibron oni povos krei (analogo de la Unua Libro, sed chi tio devos esti pli moderna kaj detala, ol la Unua Libro) . Tio havigos bazan normon kaj preventos dialektojn (ja bonas havi unu sciencan bazan normon (la lernolibro devos havi la optimuman/minimuman parton de la akademia vortaro k ĉiu bone scios la parton)).
B. Oni povos pli facile dissendi kaj pli vaste reklami ĝin.
C. La lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE).
Ĉ. La lernolibro devos havi la liberan licencon (kaj devos havi dosierojn (pdf, txt)).

Ekzemple:
https://cloud.mail.ru/public/AVBd/GGBEgLAMz (la lernolibro en angla)

https://cloud.mail.ru/public/NdQi/P2N9N8gp1 (en rusa)

1. Elŝutu.
2. Dissendu (ekzemple en interreto, en siaj retejoj,...).
3. Traduku en aliajn lingvojn.

SEN7759 (Profil megtekintése) 2025. november 10. 7:15:00

Kiuj kvalitoj gravas por la vasta disvastigo de gravaj informoj?

1. Noveco.
2. Facileco de percepto kaj asimilado.
3. Beleco de formo kaj enhavo.
4. Ludoj, sekretoj, enigmoj.
5. Ebleco por plifortiĝo, kresko kaj progreso.
6. Ebleco por komunikado, amikeco, amo kaj reciproka helpo.
7. Ebleco por kreado.
8. Racio, optimumeco, kompakteco kaj mezuro/dozo.
9. Noosfereco, kvintesenco.
10. Utileco.

En la unua etapo, plej bone estas prezenti la esencon koncize, veki
intereson per bela/fabela/mistera prezento, plibonigante oniajn kapablojn kaj ofertante diversajn uzojn.
Estu Verserĉantoj kaj Belkreantoj!

Vissza a tetejére