Ujumbe: 8
Lugha: Esperanto
carlos_riveraE (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2025 9:35:38 alasiri
Monat- kaj semajnnomoj estas tro malfacilaj en Esperanto, do, surbaze de jam ekzistantaj sufiksoj kaj vortoj, mi kreis jenajn sufiksojn: -obr- "monato" kaj -od- "tago".
unuobro "januaro"
duobro "februaro"
dekduobro "decembro"
unuodo "dimanĉo"
duodo "lundo"
sepodo "sabato"
obro "monato"
odo "tago"
Per tiuj sufiksoj mi ne volas forigi el la lingvo jam ekzistantaj vortoj, sed iom-post-iom enkonduki pli facilan vortprovizon en nian lingvon.
KIAL -OD- KAJ -OBR-?
En Esperanto, ĉiuj sufiksoj, kiuj rilatas al numeraloj komenciĝas per -o- (-obl-, -op- kaj -on-), do el tio venas la unua vokalo de ambaŭ sufiksoj.
Plejparto el la semajntagoj finiĝas per -do (lundo, mardo, merkredo...), tial estas logike preni tiun preskaŭ-memstaran finaĵon por fari novan sufikson. Rilate al -obr-, ĝi precipe venas el oktobro, sed la finaĵo -embr- iom influis tiun elekton.
Do, mi volas scii, kion vi pensas pri tiuj proponoj?
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2025 10:33:45 alasiri
carlos_riveraE (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2025 1:06:40 asubuhi
Altebrilas:*okobro estus aŭgusto, kaj *dekobro oktobro. Ŝajnas ideale por konfuzigi parolantojn...Fakte, la nuna sistemo estas konfuzipova por neeŭroplingvanoj kaj kelkfoje eĉ por eŭroplingvanoj. septembro, oktobro, novembro kaj decembro ja ne estas la sepa, oka, naŭa kaj deka monatoj de la jaro.
Frano (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2025 6:35:45 asubuhi
https://eo.wikipedia.org/wiki/Islama_kalendaro
https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88ina_kalendaro
https://eo.wikipedia.org/wiki/Bahaa_kalendaro
k.t.p.
carlos_riveraE (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2025 2:30:48 alasiri
Frano:Ĉu por enkonduki en internacian lingvon aldonan elementon de "eŭrocentrismo"?Kiel sistemo logika povas esti eŭropcentrisma? Ĝi funkcias male al la kaosaj naturaj sistemoj de eŭropaj lingvoj kaj tre similas al ekstereŭropaj sistemoj.
Ĝi povus tute bone esti uzata por paroli pri aliaj kalendaroj. Ekz.:
bahaa unuobro aŭ splendorobro (aŭ nur unuobro laŭkuntekste)
bahaa duobro aŭ glorobro
...
La ĉinoj ja uzas sistemon tute similan al tiu de mi proponita.Ili uzas numeralon plus la vorto "luno" por la monatnomoj kaj la semajntagoj estas preskaŭ tute logikaj.
La sufiksoj povas eĉ esti uzataj por nomi specialajn datojn. Ekz.:
mortintodo "tago de la mortintoj"
rozkolorobro "oktobro, specife parolante pri batalo kontraŭ malsano"
Frano (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2025 4:16:24 alasiri
La islama "Unuobro" ĉi-jare komenciĝis la 26-an de junio
La hebrea "Unuobro" ĉi-jare komenciĝis la 26-an de septembro
ktp.
Do kial mi devas agnoski ke "Unuobro" estas januaro?
carlos_riveraE (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2025 6:02:57 alasiri
Frano:Kunteksto kaj kutimo.
Do kial mi devas agnoski ke "Unuobro" estas januaro?
En Esperanto kaj en la tuta mondo, oni plej ofte uzas la Gregorian kalendaron. Do, estas logike uzi la vorton unuobro por paroli pri januaro sen specifi ĝin (ekz.: Gregoria unuobro).
Se oni taksas necesa specifi la signifon. Do, oni nepre faru tion.
Frano (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2025 7:10:15 alasiri
Kies kutimo? Ekzemple, en mia lando la unua tago de la semajno estas lundo. Dimanĉo estas la lasta.