Więcej

Tradujaĵo

od Grenn, 28 stycznia 2026

Wpisy: 1

Język: Esperanto

Grenn (Pokaż profil) 28 stycznia 2026, 18:54:54

Mi lernis Esperanton antaŭ kelkaj jaroj. Por relerni ĝin, mi provus traduki paranormalan atestaĵon, kion mi trovis ĉe Interreto. Ĉu vi bonvolas korekti min?

Mi deziras kunhavigi la sperton de mia onklo, kiu traŭmigis min kaj miajn familianojn. Mi scias, ke vi ne kredos min, sed la sekvanta historio estas vera.

Mia familio estas islamana kaj tre religia, sed mi estas ateisto. Ni loĝas en tre malgranda vilaĝo, kun ekzakte ok domoj kaj unu moskeo. La vilaĝanoj formas etan, tre unuiĝintan komunumon. La viroj preĝas kvin fojojn ĉiutage. La preĝoj estas gvidataj de imamo, kiu loĝas sola en kabaneto ĉe la moskeo.

Mia onklo estis [rimarko : la onklo mortis] tiom religia, ke foje li alvenis al la moskeo pli frue ol la imamo, kiam la pordoj estas ankoraŭ fermitaj. Nur la imamo havis la ŝlosilojn de la moskeo.

Unu matenon, mia onklo aŭdis la preĝalvokon. Li vekiĝis, pretiĝis, kaj eliris el la domo. Li rimarkis la mallumon ĉirkaŭ si. Ni komprenu unu la alian : estis ja la kvina kaj duono matene, sed normale ne estis tiom mallume: kutime la suno komencis leviĝi.

Mia onklo iris al la moskeo, sed estis problemo: li komprenis neniun vorton de la preĝalvoko. Li eĉ ne sciis, kian lingvon li aŭdis. Li neniam aŭdis tiun lingvon, kaj la voĉo estis raŭka kaj basa.

Tiam, li rigardis sian telefonon: estis nur 2h16.

Furioza, li eniris en la moskeon, por ekkoni, kiu estas la malbona serĉulo. Enne, ĉiuj lumoj estis malŝaltitaj. La sola klaro venis el la luno. Tie, kie staras normale la imamo
dum la preĝo, estis iu, vestita per la tradicaj vestoj de la imamo.

Mia onklo ekflaris rozan odoron. La odoro estis tiom forta, ke li preskaux svenis.

La monstro – ĉar tiu ne estis la imamo – ne ankoraŭ rimarkis lin: ĝi preĝadis genue. Mia onklo estimis, ke ĝi mezuras alton de du metroj.

Mia onklo ne plu havis ioman dubon: li ekkriis preĝon supozata forpuŝi la ĝinojn. La monstro ekturnis sin al li: ĝi havis nek okulojn, nek nazon, nek orelojn, nek buŝon, nek brovojn – nenion, nur klara haŭto.

La monstro rampis al mia onklo, kvargambe, per la codoj kaj la genuoj, pli kaj pli rapide...

Al la kvina kaj duono, mia onklo estis trovata, svenita, de kvar amikoj kaj la imamo.

Jen la plej granda sorprezaĵo: tiun matenon, la moskeo estis korekte ŝlosita, ĝis la imamo malfermis ĝin per sia ŝlosilo. Do, kiel mia onklo povis eniri ?

Wróć do góry