Přejít k obsahu

Diskuto: disvastigo de Esperanto. Nova nivelo.

od uživatele SEN7759 ze dne 14. února 2026

Příspěvky: 5

Jazyk: Esperanto

SEN7759 (Ukázat profil) 14. února 2026 12:00:28

Kiuj kvalitoj gravas por la vasta disvastigo de gravaj informoj?

1. Noveco, facileco de percepto kaj asimilado, utileco, vereco kaj alirebleco.
2. Beleco de formo kaj enhavo.
3. Ebleco por komunikado, kreado, amo, amikeco, reciproka helpo, plifortiĝo, progreso.
4. Racio, optimumeco, kompakteco kaj mezuro. Ludoj, sekretoj, enigmoj. Noosfereco, kvintesenco.

En la unua etapo, plej bone estas prezenti la esencon koncize, veki
intereson per bela/fabela/mistera prezento, plibonigante oniajn kapablojn kaj ofertante diversajn uzojn.

Iomete pri historio: "Granda Internacia Konferenco pri Instruado de Esperanto en Lernejoj estis okazigita en 1922 en la domo de la Ligo de Nacioj en Ĝenevo. Partoprenis oficialaj reprezentantoj el 16 ŝtatoj, kaj lernejestroj kaj edukistoj el 28 landoj.
La konferenco prezentis rezolucion favore al Esperanto kaj la Sekretariato prezentis al la Tria Asembleo en la 28a de junio 1922 dikan raporton, titolita “Esperanto kiel Internacia Helplingvo”.

La raporto traktis: Esperanto estis praktike utiligita en multaj internaciaj konferencoj; Esperanto estas okoble aŭ dekoble facila ol ĉiuj fremdaj lingvoj, kaj oni povas lerni kaj paroli la lingvon perfekte ne lasante sian landon. Estas vivanta komunumo, kiu sukcese utiligas la neŭtralan internacian lingvon en profesia laboro en korespondado kaj en vojaĝo …"

1. Estas necese refoje fari Grandan Internacian Konferencon pri Instruado de Esperanto en Lernejoj.
(UEA, ILEI kaj UNESKO-Kuriero povas esti utilaj por tio).


2. Esperanto lingvo por BRICS-landoj. Granda BRICS + Esperanto = Justa landaro.
Kuriero/Novaĵoj de Granda BRICS...?

3. Esperanto-parkoj. https://esperanto.cri.cn/2023/07/12/ARTIVueEGYDFqq...

4. Agenta Artefarita Intelekto (AAI).

DeepSeek: "Disvastigi Esperanton estas grava afero por tiuj, kiuj volas subteni la internacian lingvon kaj ĝiajn valorojn, kiel interkomprenu kaj pacon inter landoj."

Leopold65 (Ukázat profil) 15. února 2026 9:00:36

1. ...vereco kaj alirebleco.

Ambaŭ ĉi tiuj principoj forestas en la moderna mondo.

La modernan mondon regas la ideologio de "postvero". Tio estas kiam iuj informoj estas deklaritaj veraj, kaj ĉiuj aliaj opcioj estas apriore malveraj.

Tio estas, la fokuso pri kontrolado de la akiro de informoj estas klare videbla. Esperanto, tamen, antaŭsupozas ĝuste la malon - rektan, ne nerektan, akiron de informoj.

SEN7759 (Ukázat profil) 15. února 2026 14:53:50

Leopold65:1. ...vereco kaj alirebleco.
Bone! Dankon! Adiciis!

SEN7759 (Ukázat profil) 12. dubna 2026 12:10:54

La plej simpla kaj la plej efika solvo (la minimuma tasko estas altiri kaj instrui 8 milionojn da homoj) estas:

Konciza baza lernolibro (10+) kun konvinka enkonduko, en kiu oni uzas 900 morfemojn (gravajn por produkti vortojn por ĉiutaga komunikado, bazinstruado, turismo), kun libera licenco, bele dezajnita kaj havebla sur centoj da retejoj (simple oni faru ligilojn al kelkaj retejoj).

Kial? 1. La lernolibro, ĉar multaj homoj ne havas konstantan aliron al la interreto kaj lernado de la libro ofte pli taŭgas.
2. 900 morfemoj, ĉar ĉi tio estas relative provita nombro (vidu, ekzemple, la Unuan Esperanto-Libron, la detektivon "Gerda malaperis" aŭ Basic English). 3. Konvinka enkonduko, ĉar Esperanto ankoraŭ havas nur malmulte da aplikojn. 4. Bele dezajnita, ĉar "Beleco Savos la Mondon" kaj homoj amas belecon ...

Ekzemple: Baza lernolibro de Esperanto.

https://cloud.mail.ru/public/AVBd/GGBEgLAMz (lernolibro en angla; tradukis Daryal Gani; https://vk.com/doc138714614_626887147 ).

https://cloud.mail.ru/public/NdQi/P2N9N8gp1
или https://vk.com/doc138714614_596282383 (ruse)

https://cloud.mail.ru/public/s8Z6/EcptoR9gF (lernolibro en ukraina; tradukis Юлия Шкарбань;. https://vk.com/doc138714614_626887336 ).

https://cloud.mail.ru/public/oxz2/mxeSCirNE (tatare; tradukis Daryal Gani и Эльрея Ясенева).

En “Lingvo — Stilo — Formo” (1931, p. 51-52) K. KALOCSAY skribis:

“Devas ekzisti limita vortprovizo, la trunko de la lingvo. Ĉiu, kiu volas uzi la lingvon nur por ĉiutagaj bezonoj, devas koni ĉi tiun lingvo-trunkon, sed ne bezonas nepre koni pli multe. Ĉiu, kiu volas esti certa pri tio, ke oni lin komprenos, devas uzi nur ĉi tiun trunkan vortprovizon, alie li riskas miskomprenon. Sekve, ĉiuj lernolibroj devas enhavi ĉi tiun vortprovizon, sed nenion pli. Kaj ĉi tiu principo tute ne estas speciale kaj ekskluzive Esperanta; tute la saman ni trovas ankaŭ en la lerno de la naciaj lingvoj. Ja en ĉiu natura lingvo oni povas distingi ĉi tiun vulgaran vortprovizon, konsistantan el la ĉiutage uzataj vortoj. Ĝin enhavas la bonaj lernolibroj; post ĝia funda ellerno, oni jam povas kompreni kaj sin komprenigi, eĉ flue interparoli kaj korespondi pri ordinaraj temoj. Kaj se iu per sia gepatra lingvo parolas al fremdulo, li ja instinkte parolas “pli simple”, t.e. li uzas nur ĉi tiun vortprovizon. Sed certe neniu pretendas, sciante sole ĝin, kompreni senmanke la literaturajn ĉefverkojn de la respektiva lingvo; ĉiu, tute kompreneble, konsultas por tio bonan vortaron, kaj tiel, dum lego, iom post iom li kompletigas sian lingvokonon.”

SEN7759 (Ukázat profil) 8. října 2026 10:28:38

Fidinda metodo por disvastigi Esperanton.
La metodo menciinda ĉe ĉiu kunveno de esperantistoj.

Ĉiu esperantisto afiŝu ligilojn al du lernolibroj de Esperanto kaj unu vortaro en siaj retpaĝoj.

Zpět na začátek