Hozzászólások: 24
Nyelv: Esperanto
Altebrilas (Profil megtekintése) 2026. április 16. 7:24:43
Neflenami obs hetobs"
amigueo (Profil megtekintése) 2026. április 19. 17:53:19
Altebrilas:Kompreneble, "Sumobsöd svistama stäni!Por resumi:
Neflenami obs hetobs"
"Mi kunlaboras" kaj "mi kunportas" uzas kun- diverse.
Kial ne "komporti" kaj "kolabori"?
Mi konsideras "kunport" kiel prepozicion: "sxi vojagxas kunport libro kaj jupo."
Altebrilas (Profil megtekintése) 2026. április 19. 21:09:49
"Kunportante" (kun akuzativo) havas la celitan signifon. Oni ne bezonas inventi ion alian.
amigueo (Profil megtekintése) 2026. április 20. 4:59:22
Altebrilas:En la franca, dum la dua mondmilito kaj poste, "collaborer" havas la signifon kunlabori kun malamiko, fikunlabori. Mi dubas, ke francoj volonte uzus vian neologismon, krom en fia senco.1
"Kunportante" (kun akuzativo) havas la celitan signifon. Oni ne bezonas inventi ion alian.
Kolabori. Certe francoj kaj belgoj diras collaborer (verbo kun kaj neuxtra kaj fia senco laux konteksto) kaj collabo (kunlaboranto, preskaux cxiam kun fia senco). Tamen ili ne uzas collaber. Franca lingvo blokis derivadon de collabo.
En Esperanto, kolabori kaj fikolabori estus tauxga paro.
Tamen iu lamavlingva verkisto povus ekuzi kolabori ( = fikunlabori ).
2
Konsenti, konscio, kondico, kolego...
Kial ne "kunscio, kundico, kunlego"...
3
Aj
Sxi dancas sur planko kun formikoj. (La formikojn havas la planko)
Sxi dancas sur planko (k)aj kun formikoj. (La kunuloj de danco estas la formikoj)
Mi en risto kun forkoj aj sen forko mangxas; mi preferas uzi kulieron por trancxi kaj forki. Sed por kulieri mi uzas siringon. Kiam kunmangxantoj filmas min mi vokas la policon kaj denuncas ilin. La violoj (perscivoloj) de mia intimeco kaj la aerkurentoj inhibas digeston. Poste mi publikigas la tuton aj sur jutubo. La tuton sur jutubo mi celas publikigi sur neusraela platformo aj por bojkoti sen membojkoti.
4
La enorme bonaj novvortoj estas tiaj ke, tuj post ekkoni ilin, oni nekapablas imagi mondon "senan tiuj".
5
Gramatikajxo "celsama vorton" aj estas rimedo intercitila. Gxi koncernas prepoziciojn "postajn verboj" aux nomoj. Atentu tekstojn "interajn citiloj" aj por kompreni punkton 5.
Altebrilas (Profil megtekintése) 2026. április 20. 12:21:32
Sxi dancas sur planko kun formikoj. (La formikojn havas la planko)1. Ŝi dancas sur planko kie svarmas formikoj
Sxi dancas sur planko (k)aj kun formikoj. (La kunuloj de danco estas la formikoj)
2. Ŝi dancas, kune kun formikoj, sur planko
Ne bezonatas subtitoloj, krom por klarigi al la leganto kial tiuj formikoj dancas.
La celo de lingvo estas kombini vortojn por esprimi ideojn. Ne ŝanĝi vortaron aŭ gramatikon por tio.
Se peza esprimo estas ofte uzata, ĝi estas iom post iom anstataŭigita per mallongigo aŭ fremda vorto. Se malofte uzata, tia ŝanĝo nur kreas konfuzon.
amigueo (Profil megtekintése) 2026. április 21. 4:51:29
Altebrilas:"La celo de la lingvo..."Sxi dancas sur planko kun formikoj. (La formikojn havas la planko)1. Ŝi dancas sur planko kie svarmas formikoj
Sxi dancas sur planko (k)aj kun formikoj. (La kunuloj de danco estas la formikoj)
2. Ŝi dancas, kune kun formikoj, sur planko
Ne bezonatas subtitoloj, krom por klarigi al la leganto kial tiuj formikoj dancas.
La celo de lingvo estas kombini vortojn por esprimi ideojn. Ne ŝanĝi vortaron aŭ gramatikon por tio.
Se peza esprimo estas ofte uzata, ĝi estas iom post iom anstataŭigita per mallongigo aŭ fremda vorto. Se malofte uzata, tia ŝanĝo nur kreas konfuzon.
Mi dum jardekoj observis kaj malsxatis ambiguon pri prepozicioj: cxu priverbaj cxu prinomaj. La konteksto kaj ruzoj kiel via ekzemplo helpas eviti la sxercon absurdeman: iu brakumas formikon dum kundanco.
Proponans, kaprice kaj sen prestigxa origino, du metodoj:
1. Danci sur planko kuna formikojn (banala sceno)
2. Danci sur planko aj kun formikoj (surrealisma aux kafkeska sceno).
Altebrilas (Profil megtekintése) 2026. április 21. 9:09:18
Tio funkcias eĉ pri prepozicioj.
Se "la libro de Ludoviko" aspektas al vi ne sufiĉe precize, vi povas diri:
La libro have de Ludoviko
aŭ
la libro verke de Ludoviko,
laŭ la modelo "fare de".
Sed se vi preferas pli fluan stilon, vi povas anstataŭigi have kaj verke per havata kaj verkita.
Estas iom pli longe por la skribanto, sed pli rapide por la legonto, kiu malpli cerbumos por kompreni.
amigueo (Profil megtekintése) 2026. április 21. 9:39:59
Altebrilas:Ĉiuj vortoj estas ambiguaj. Kiam ilia signifo ne estas kontentige preciza, oni aldonas komplementojn: adjektivoj por nomoj, adverboj por aliaj vortklasoj.Tiuj resursoj konans (fa) mi.
Tio funkcias eĉ pri prepozicioj.
Se "la libro de Ludoviko" aspektas al vi ne sufiĉe precize, vi povas diri:
La libro have de Ludoviko
aŭ
la libro verke de Ludoviko,
laŭ la modelo "fare de".
Sed se vi preferas pli fluan stilon, vi povas anstataŭigi have kaj verke per havata kaj verkita.
Estas iom pli longe por la skribanto, sed pli rapide por la legonto, kiu malpli cerbumos por kompreni.
Tamen,
Libro es Ludoviko, Ludoviko euxs libro
Libro fa Ludoviko, Ludoviko faux libro
Libro pri Ludoviko, Ludoviko priux libro
Libro de Ludoviko
Libro euxn Ludoviko (hi estas en la libro)
Libro is-es Ludoviko (gxi apartenis al L)
amigueo (Profil megtekintése) 2026. április 21. 10:49:26
"Si homo" estas redunda escepte kiam la rolo subjekto estus ambigua.
"Vivajxo estas si homo."
"Planto estas si abio."
Altebrilas (Profil megtekintése) 2026. április 21. 12:21:58
Anstataŭ tordadi esperantan gramatikon por igi ĝin senutile pli simetrian, imagu kuntekston kie tia frazo utilus. Normale, la taŭgaj vortoj alvenos en vian menso
- manĝu proteinojn
- kio estas proteinoj?
- proteinoj estas, ekzemple, viando