Missatges: 43
Llengua: Esperanto
amigueo (Mostra el perfil) 12 de maig de 2026 11.15.06
NePorKomencantoj
SI estas simpla temo, banala.
https://www.facebook.com/share/p/1EQLeowRiz/
Sed multaj duboj aperas, kiel tiu cxe la feisbuka grupo Lingva Konsultejo. Neverending story, senfina afero.
SI estas simpla temo, banala.
https://www.facebook.com/share/p/1EQLeowRiz/
Sed multaj duboj aperas, kiel tiu cxe la feisbuka grupo Lingva Konsultejo. Neverending story, senfina afero.
Altebrilas (Mostra el perfil) 12 de maig de 2026 16.53.01
si ne estas subjunkcio, nek prepozicio, sed pronomo.
Vortoj havas nur unu klason. Se ili ne aspektas tiel, estas ĉar aliaj vortoj estas subkomprenataj sed laŭbezone reaperigeblaj.
Vortoj havas nur unu klason. Se ili ne aspektas tiel, estas ĉar aliaj vortoj estas subkomprenataj sed laŭbezone reaperigeblaj.
amigueo (Mostra el perfil) 13 de maig de 2026 7.59.37
Altebrilas:si ne estas subjunkcio, nek prepozicio, sed pronomo.NePorKomencantoj
Vortoj havas nur unu klason. Se ili ne aspektas tiel, estas ĉar aliaj vortoj estas subkomprenataj sed laŭbezone reaperigeblaj.
Ni parolu pri "si". Vi parolas ekde gramatiko. Mi ne zorgis pri vortklasoj, sed pri ebla aldona konciza utilo al "si". La utilojn kiujn Pmeg priskribas mi jam konas. Kaj miaj proponoj ne nevalidigas normalajn utilojn (atentu ke "ne+ne" ne nepras "jes"), nur aldonas eblojn.
Imagu ke "si" estu pronomo. La eblajxo "arbo estas si abio" povas konsideri "si" 'n adjektivo. Tiu adjektivo signifas "kiu estas la subjekto de cxi tiu frazo". "Si" estas adjektivo analogkiel "tiu" estas adjektivo cxe "tiu abio", sed "tiu" povas roli ankaux kiel pronomo cxe "tiu [abio] estas juna".
La afero por vi komencas en gramatiko. Se gramatiko malpermesas gxin, gxi estas nepripensebla. Por mi komencas la afero per lingva revajxo aux spontana eraro. Kaj poste mi provas validigi gxin per variajxoj kaj per gramatiko, nur se gxi sxajnas utila. Kaj se tio okazas, ecx gramatiko meritas rekonsideron.