Ke daftar isi

Volas trovi kelkajn frazojn el tradukitaj libroj

dari Terpomo11, 10 Juni 2026

Pesan: 2

Bahasa: Esperanto

Terpomo11 (Tunjukkan profil) 10 Juni 2026 00.04.08

Mi volas trovi kiel tekstas frazoj en du tradukitaj libroj, de kiuj ja ekzistas esperantaj tradukoj, kiujn mi tamen ne sukcesas trovi en interreto; mi do petas la helpon de iu, kiu posedas ilin papere. Unu estas la Libro de la Saĝo, la koncerna frazo tekstas helene "ἐκ νόθων μοσχευμάτων οὐ δώσει ῥίζαν εἰς βάθος" kaj angle "bastard slips shall not take deep root" (versiklo 4:3). La alia estas el Somermeznokta sonĝo/Sonĝo de Somermeza Nokto (mi preferus tiun tradukon, kiu ajn estas pli vaste legata kaj uzata, sed akceptos iun ajn el ili), kaj la frazo angle estas "Lord, what fools these mortals be!" (el akto 3, sceno 2, linio 117).

Altebrilas (Tunjukkan profil) 10 Juni 2026 10.54.29

respondo de AI :

*Senpagaj bibliotekoj en Esperanto :*

- Project Gutenberg - EO : https://www.gutenberg.org/browse/languages/eo
Klasikaĵoj el publika havaĵo en EPUB, PDF, Kindle.

- Vikifontaro en Esperanto : https://eo.wikisource.org
Literaturaĵoj kaj dokumentoj legeblaj rekte + elŝuteblaj.

- Esperanto-Panorama : https://www.esperanto-panorama.net
Literaturo kun aŭda versio por legi kaj aŭskulti.

Per tiuj vi kovras la tutan publikan havaĵon.

Kembali ke atas