讯息: 3
语言: Esperanto
Terpomo11 (显示个人资料) 2026年6月10日上午12:04:08
Mi volas trovi kiel tekstas frazoj en du tradukitaj libroj, de kiuj ja ekzistas esperantaj tradukoj, kiujn mi tamen ne sukcesas trovi en interreto; mi do petas la helpon de iu, kiu posedas ilin papere. Unu estas la Libro de la Saĝo, la koncerna frazo tekstas helene "ἐκ νόθων μοσχευμάτων οὐ δώσει ῥίζαν εἰς βάθος" kaj angle "bastard slips shall not take deep root" (versiklo 4:3). La alia estas el Somermeznokta sonĝo/Sonĝo de Somermeza Nokto (mi preferus tiun tradukon, kiu ajn estas pli vaste legata kaj uzata, sed akceptos iun ajn el ili), kaj la frazo angle estas "Lord, what fools these mortals be!" (el akto 3, sceno 2, linio 117).
Altebrilas (显示个人资料) 2026年6月10日上午10:54:29
respondo de AI :
*Senpagaj bibliotekoj en Esperanto :*
- Project Gutenberg - EO : https://www.gutenberg.org/browse/languages/eo
Klasikaĵoj el publika havaĵo en EPUB, PDF, Kindle.
- Vikifontaro en Esperanto : https://eo.wikisource.org
Literaturaĵoj kaj dokumentoj legeblaj rekte + elŝuteblaj.
- Esperanto-Panorama : https://www.esperanto-panorama.net
Literaturo kun aŭda versio por legi kaj aŭskulti.
Per tiuj vi kovras la tutan publikan havaĵon.

Terpomo11 (显示个人资料) 2026年6月11日下午4:33:44
Mi ja diris, ke la koncernajn tekstojn mi ne povis trovi en interreto. Ne supozu, ke mi ne kontrolis en diversaj lokoj, kaj prefere ne supozu, ke mi ne scias mem demandi al AI se mi volas.