Al la enhavo

Saluton!

de zhyzn, 2026-junio-18

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

zhyzn (Montri la profilon) 2026-junio-18 09:55:13

Mi komencis lerni Esperanton antaŭ nur du tagoj, ĉar mi amas la lingvojn. Saluton!!!

amigueo (Montri la profilon) 2026-junio-19 00:00:57

Saluton,
Belan aventuron al vi!

Leopold65 (Montri la profilon) 2026-junio-20 08:17:18

Saluton zhyzn!

Bonvolu akcepti miajn plej bonajn dezirojn!

novlernant (Montri la profilon) 2026-oktobro-27 18:04:33

Mi ankaŭ komencis lerni antaŭ kelkaj tagoj! Mi esperas ke mi povos atingi altan nivelon en ĉi tiu lingvo.

amigueo (Montri la profilon) 2026-oktobro-28 08:26:36

novlernant:Mi ankaŭ komencis lerni antaŭ kelkaj tagoj! Mi esperas ke mi povos atingi altan nivelon en ĉi tiu lingvo.
Bonvenon, amiko! Sukceson al vi!

amigueo (Montri la profilon) 2026-oktobro-28 08:31:47

Mi proponas al vi du, ke cxiu tage skribu kelkajn frazojn cxi temfadene por briligi kaj paradigi viajn novajn kapablojn en Esperanto. Hasta la victoria siempre. Gxisvenke plu!

amigueo (Montri la profilon) 2026-oktobro-28 08:42:19

@zhyzn,
Kiel vi fartas? Cxu vi suficxe dormis?

@novlernant,
Kie vi vivas? Cxu en Afriko?

novlernant (Montri la profilon) 2026-oktobro-31 18:02:08

amigueo:
@novlernant,
Kie vi vivas? Cxu en Afriko?
Mi vivas en Meksiko, kaj vi?

bergo (Montri la profilon) 2026-oktobro-31 18:43:27

Saluton,

Ankaŭ mi estas nova ĉi tie, kvankam mia konto estis kreita antaŭ 5 jaroj. (Mi ne uzis ĝin, nek la lingvon.) Mi esperas krei kanalon, fadenon – aŭ kiel ajn oni nomas tion – kie ni povos paroli pri filmoj kaj serioj, kiujn ni spektas...

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-novembro-01 09:48:47

- *Himalia* estas kanada mallonga drama filmo, reĝisorita de Clara Milo kaj Juliette Lossky kaj publikigita en 2024.
- Lando: Kanado, lingvo: Esperanto - la filmo havas ĉiujn parolitajn dialogojn en Esperanto.
- Daŭro: 21 minutoj. Temas pri meditado pri la rolo de la suno, kun knabo Elio kiu sekvas sunradion.

Ĝi premieris la 12-an de oktobro 2024 ĉe Festival du nouveau cinéma en Montrealo.

Ĝi *ne estas ankoraŭ senpage en la reto* - ĝi estas festivala filmo de Metafilms, ankoraŭ en la cirkvito de festivaloj. Male al Angoroj, Incubus, Gerda Malaperis kaj La Patro, ĝi ne estas libere atingebla en Jutubo / http://Archive.org.

Reen al la supro