Tin nhắn: 15
Nội dung: Esperanto
sinjoro_dubanto (Xem thông tin cá nhân) 00:21:57 Ngày 25 tháng 6 năm 2026
Mi petas vin rakonti pri la kulturaj trajtoj de esperantistoj. Mi pensas ne pri kreado, sed pri la kulturo de interago. Multaj artikoloj rekomendas lerni Esperanton kiel enkondukan trejnilon por naciaj lingvoj aŭ por vojaĝado per "Pasporta Servo". Sed unuavice min interesas pli scii pri la homoj, kun kiuj oni povos paroli ĉi tiun lingvon.
Ĉu vi havas apartajn valorojn aŭ ecojn de pensado, komunajn por la plimulto de esperantistoj? Pri kiuj temoj vi interparolas, ne rilataj al la uzo aŭ disvolvo de la lingvo mem? Ĉu vi praktikas iajn sociigajn tradiciojn ĉe tematikaj aranĝoj kaj en interreto? Ĉu vi disvolvas komunajn projektojn krom popularigo de la lingvo?
Mi esperas je senpartia kaj multflanka respondo. Eble ĝi fariĝos bazo por estontaj artikoloj pri la temo. Aŭ, se tiaj artikoloj jam ekzistas, mi petas vin dividi la ligilojn. Mi estos dankema por informa ekskurso.
Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 09:16:08 Ngày 25 tháng 6 năm 2026
Laŭ mi Esperanto estas internacia lingvo. Ĉiu parolanto de Esperanto povas havi sian propran unikan kulturon kaj kutimojn, influitajn de sia edukado kaj ne de Esperanto.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 12:50:08 Ngày 25 tháng 6 năm 2026
Dialogantoj uzas la (supozite) konatan kulturon por komprenigi al la aŭskultanto tiun, kiun oni volas komuniki.
Ekzemple, fakulo kiu volas paroli pri sia fako al nefakuloj, uzos "generalan" kulturon por komparoj, metaforoj aŭ klarigoj.
La demando estas kio ludas tian rolon en Esperanto.
La komuna kulturo estas - laŭdifine - minimuma: tial kombinaĵoj de vortoj preferindas al multaj vortoj. La lingvo estas konstruita tiel.
Tamen, komuna kulturo ekzistas en globaligita mondo: ĉiuj scias kio estas poŝtelefono, kaj kion ĝi povas fari. Tiun kulturon Esperanto povas uzi.
Estas tria fonto: tipe esperantista kulturo. Esperanta vivo, kongresoj, originala literaturo, famaj esperantistoj, Interna ideo, lingvaj harfendaĵoj, Pasporta Servo, esperantista folkloro. Tiu kulturo aperadis dum la centkvardekjara historio de la lingvo.
Krome, esperantistoj ĝenerale estas pli kulturhavaj ol ĝenerala publiko, kvankam ne je plejelita nivelo. En mia klubo, ekzemple, okaze de ĉiumonata renkontiĝo estas prelego pri kultura temo: historio, botaniko, kantoj, literaturo, ktp.
Esperanta kulturo estas riĉa. "Sufiĉas" serĉi en Interreto.
NB: mi skribis "sufiĉas" inter citiloj, ĉar pri komputilaĵoj, ofte estas lavango de necesaj kondiĉoj... 😉
sinjoro_dubanto (Xem thông tin cá nhân) 23:34:04 Ngày 25 tháng 6 năm 2026
Frano (Xem thông tin cá nhân) 06:54:04 Ngày 26 tháng 6 năm 2026
En la mondo estas multaj filatelistoj, radioamatoroj, ŝakentuziasmuloj kaj aliaj "samideanoj". Ili aktive komunikas en siaj aroj, havas klubojn, retejojn kaj publikigas specialan literaturon. Ili ŝatas sian okupon kaj dediĉas tempon al ĝi. Ofte ilia konduto estas nekomprenebla por aliaj.
Ĉu ĉi tio sufiĉas por paroli pri iuj apartaj kulturoj de filatelistoj, radioamatoroj kaj ŝakentuziasmuloj? Ĉu personaj celoj de iliaj anoj difinas kulturon de anoaro?
SEN7759 (Xem thông tin cá nhân) 08:10:24 Ngày 26 tháng 6 năm 2026
Ideoj de Noosfera Harmonio, Noosfera Tao (interna ideo+ ).
Ili konformas kun/al
1. Nova kvalita nivelo de direktado de soci-natura evoluo.
2. Homo kun noosfera pensmaniero.
3. Prioritato de scio.
4. Prioritato de humaneco.
(Aleksandrov A.D.:
"moralo povas esti mallonge difinita kiel la organika kombinaĵo de tri komponantoj: humaneco, respondeco kaj fideleco al Vero." La kvara komponanto estas laŭeco kaj strebo al progreso, beleco, dinamika socia-natura Harmonio).
5. Prioritato al belaj solvoj kaj harmonia evoluo.
(Optimumeco, mezuro, naturmedia-amikeco).
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 14:00:58 Ngày 26 tháng 6 năm 2026
La angla ne povas havi tiujn ecojn samtempe, kaj tio dependas de la nivelo kiun oni celas.
Laŭ individua vidpunkto, la kialoj por lerni la lingvon estas diversaj kaj eksteruloj emas kredi, ke ĉiuj esperantistoj samas al la unua, kiun il renkontis.
La kialoj por lerni Esperanton povas esti:
- idealismaj (pacismo, kredo je interna ideo, reklamado por la lingvo)
- lingvistikaj (malkovri artefaritan lingvon aŭ logiko de lingvoj)
- kreemaj (verki libron, poemojn aŭ kanzonojn per Esperanto kaj tuj havi internacian publikon)
- praktikaj (fari mondskale tion, kion oni jan faras naciskale: profesian, fakan aŭ asocian laboron; vojaĝi tra la mondo)
- homajn (partopreni al renkontoj, kunveni en kluboj, ekhavi novajn amikojn, ĝui kunvivindan etoson...)
Sufiĉe larĝa elekto. Se oni partoprenas al asocio aŭ klubo, tio povas nature veni al oni. Se oni estas izolita oni prefere serĉu kaj kontaktu memsammotivitajn geesperantistojn.
sinjoro_dubanto (Xem thông tin cá nhân) 23:07:28 Ngày 26 tháng 6 năm 2026
Multaj lernas Esperanton simple ĉar ili ŝatas la procezon mem de ellernado de ĉi tiu simpla lingvo. El la praktikaj avantaĝoj, krom la konataj "Pasporta Servo" aŭ trejnado antaŭ lernado de aliaj lingvoj, povas esti la deziro fariĝi parto de malgranda, sed aktiva, internacia komunumo sen bezono lerni la pli malfacilan anglan - aŭ kun la celo trovi kreivan popularecon.
El la kulturaj trajtoj oni povas rimarki emon al pacemo kaj toleremo. Ĉe elekto inter serĉado de vero kaj akceptado de aliaj vidpunktoj, vi verŝajne elektos la observan pozicion - ĉu mi pravas? Ekzemple, al mi ŝajnis, ke en religiaj aferoj la plimulto el vi preferas esplori fremdan kulturon, ol diskuti la racionalecon de kredoj en serĉado de vero - korektu min, se mi eraras.
Ankoraŭ iom da tempo mi observos la temon, okaze se iu volos ion aldoni.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 08:16:51 Ngày 27 tháng 6 năm 2026
https://eo.wikipedia.org/wiki/Homaranismo
Temas pri la filozofia religio, kiun Zamenhof volis krei, ĉar li konstatis, ke religioj dividas homojn samkiel lingvoj.
Se vi ne havas multe da tempo, alklaku "dogmoj de Homaranismo ", kaj legu la 10an.
SlavikDze (Xem thông tin cá nhân) 08:57:36 Ngày 27 tháng 6 năm 2026
Suspekteblas, ke ĉi-pareto estas aŭ konatuloj, aŭ t.n. Altebrilas simple dialogas kun si mem, kreinte alian profilon.