Aller au contenu

Falkland Insuloj, ĉu ankoraŭ tikla temo?

de pignavit, 12 juillet 2026

Messages : 3

Langue: Esperanto

pignavit (Voir le profil) 12 juillet 2026 21:37:47

Saluton,
mi spektas fojfoje lastatempe la mondan piedpilkan turniron kaj baldaŭ estos la duonfinalo pri Anglio kontraŭ Argentino. Multaj komentistoj diras ke tiu ĉi maĉo estos tre verŝajne tre tikla kaj sentita, ĉefe pro la pasinta milito en la insuloj Falkland. Mi legis ke la plej multo de la argentinanoj ankoraŭ konsideras la insulojn kiel parton de sia teritorio. Ĉu veras? Ĉu oni ne pensas ke la milito estis simple freneza decido fare de diktatoro, kaj ke oni devas respekti la volon de la loĝantoj tie?

Altebrilas (Voir le profil) 13 juillet 2026 08:43:06

Se iuj deziras tumulti, iu ajn preteksto taŭgas, ne nur pasintaj militoj.

leevingat (Voir le profil) 22 septembre 2026 12:52:27

Mi pensas, ke la temo ankoraŭ povas esti sentema, precipe en sporta kunteksto. Sed estus interese diskuti ĝin sen miksi la historian konflikton kun la konduto de la ŝatantoj dum la matĉo.

Retour au début