Til innholdet

Kiel vi komencis?

fra Ale.Coccetta,2026 8 24

Meldinger: 6

Språk: Esperanto

Ale.Coccetta (Å vise profilen) 2026 8 24 09:10:07

Saluton!

Nur pro scivolemo — eble vi jam diskutis tion — sed kiel vi komencis? Kia estas via fono kaj via gepatra lingvo? Kiel vi spertis la lernadon de Esperanto?

Altebrilas (Å vise profilen) 2026 8 24 12:18:19

Eble ni povas komenci tion pri vi mem?

Ale.Coccetta (Å vise profilen) 2026 8 24 14:06:18

Mi estas itallingvano kaj mi komencis lerni Esperanton antaŭ nur kelkaj tagoj. Min impresis, ke la lingvo estas regula kaj alirebla.

Mi nun provas familiariĝi kun la vortoj. Mi esperas, ke baldaŭ mi povos skribi kelkajn frazojn tute sen la helpo de tradukiloj.

Mi ankaŭ legas mesaĝojn skribitajn de aliaj esperantistoj kaj provas tiel rapide lerni la lingvon.

Altebrilas (Å vise profilen) 2026 8 25 07:39:30

Nu. Mi estas franclingvano, mi lernis Esperanton en la pasinta jarmilo, unue pro lingvistika scivolemo, poste pro amikeco kun geesperantistoj kiun mi renkontis, kaj fine pro politiko: mi ne komprenas, kial oni ne uzas disponeblan taŭgan solvon por internacia komunikado, kaj eĉ rifuzas debati pri la problemo.

Kiam mi diras "ne komprenas ", estas retoriko. Mi ja komprenas, sed ŝatus, ke oni konfesu la kialojn.

Mia edzino lernas la italan. Mi ŝiainflue lernetis kelkajn vortojn el tiu bela lingvo.

Ale.Coccetta (Å vise profilen) 2026 8 26 10:45:27

Ottimo! ridego.gif

Jes, mi komprenas, ke ekzistas ankaŭ “aliaj faktoroj”, malgraŭ la klara utileco de komuna lingvo. Estus bele povi komuniki klare, kun ĉiuj sur la sama nivelo.

Laŭ tio, kion vi diras, vi konas Esperanton jam de tre longa tempo. Ĉu estis rapide por vi lerni ĝin kiel franclingvano?

Kiajn malfacilaĵojn vi havis komence, se vi memoras? Ĉu vi lernis Esperanton ĉefe per praktiko, aŭ ĉu vi studis ĝin ĉi tie kaj per libroj?

Dankon!

Altebrilas (Å vise profilen) 2026 8 26 19:30:58

Mi eklernis ĝin kvazaŭ lude, ĉar en la komenco, ne estis por mi serioza afero. Mi aĉetis memlernan libron, metodon Assimil. Ĉar tiuepoke mi trapasigis multe da tempo en la buso, kiun mi uzis ĝin legante la libron.

Aliflanke, mi volis scii la tutan gramatikon, kiu aspektis al mi simplege. Mi miris, ke tuta lingvo povus funkcii per tiel malmultaj elementojn. Mi rapide enmemorigis la sistemon.

Poste, mi alvokis la esperantistojn, kiujn mi renkontis en asocia forumo, por kelkaj demandoj. Je la fino, mi diris kelkajn vortojn esperante, kaj ili invitis min al kunveno. Tiel mi metis mian fingron en rad-aron!

Por francoj, Esperanto estas facila. En la tempo de ĝia kreado, la franca estis la plej internacia, kaj multaj francaj vortoj aŭ radikoj estis internacie sciataj. Verŝajne, se ĝi estus kreata hodiaŭ, ĝi enhavus pli da anglaj vortoj.

Tibake til toppen