Al la enhavo

Kiel vi komencis?

de Ale.Coccetta, 2026-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Ale.Coccetta (Montri la profilon) 2026-aŭgusto-24 09:10:07

Saluton!

Nur pro scivolemo — eble vi jam diskutis tion — sed kiel vi komencis? Kia estas via fono kaj via gepatra lingvo? Kiel vi spertis la lernadon de Esperanto?

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-aŭgusto-24 12:18:19

Eble ni povas komenci tion pri vi mem?

Ale.Coccetta (Montri la profilon) 2026-aŭgusto-24 14:06:18

Mi estas itallingvano kaj mi komencis lerni Esperanton antaŭ nur kelkaj tagoj. Min impresis, ke la lingvo estas regula kaj alirebla.

Mi nun provas familiariĝi kun la vortoj. Mi esperas, ke baldaŭ mi povos skribi kelkajn frazojn tute sen la helpo de tradukiloj.

Mi ankaŭ legas mesaĝojn skribitajn de aliaj esperantistoj kaj provas tiel rapide lerni la lingvon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-aŭgusto-25 07:39:30

Nu. Mi estas franclingvano, mi lernis Esperanton en la pasinta jarmilo, unue pro lingvistika scivolemo, poste pro amikeco kun geesperantistoj kiun mi renkontis, kaj fine pro politiko: mi ne komprenas, kial oni ne uzas disponeblan taŭgan solvon por internacia komunikado, kaj eĉ rifuzas debati pri la problemo.

Kiam mi diras "ne komprenas ", estas retoriko. Mi ja komprenas, sed ŝatus, ke oni konfesu la kialojn.

Mia edzino lernas la italan. Mi ŝiainflue lernetis kelkajn vortojn el tiu bela lingvo.

Reen al la supro