目次へ

Kion signifas “iu ajn” en negativa frazo?

gabi_eo,2026年9月2日の

メッセージ: 2

言語: Esperanto

gabi_eo (プロフィールを表示) 2026年9月2日 14:06:53

Mi provas kompreni la precizan signifon de la jena frazo:

"Li ne permesas al iu ajn eniri."

Ĉu tio signifas, ke neniu rajtas eniri? Aŭ ĉu ĝi povas signifi, ke li estas elektema kaj ne permesas eniri al ordinarulo?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2026年9月3日 9:44:13

Pripensinda demando.

Pro tia ne tuj komprenebla signifo, mi evitus tiun frazon kaj prefere uzus:
li permesas al neniu ajn eniri
en la unua kazo, kaj :
li ne permesas al ĉiu ajn eniri
en la dua.

Por komprenado, mi uzus kuntekston: ĉu temas ekz. pri fortikaĵo aŭ privata dancejo?

先頭にもどる