Přejít k obsahu

Ĉu espranto bezonas 'ŋ' ?

od uživatele sibir_dolphin ze dne 12. září 2026

Příspěvky: 17

Jazyk: Esperanto

amigueo (Ukázat profil) 20. září 2026 20:43:40

sibir_dolphin:Fakte, foje mi uzas 'on' aŭ 'en' anstataŭ 'ŋ' kiam mi skribas ĉinajn nomojn. Pli grave estas la vokaloj. 'e' (ㄜ) en la ĉina pinyin oni prononcas [ә], kaj ĝis nun mi ne trovis kiel oni povas uzi esperantajn vokalojn por elparoli simile. La 'e' en Esperanto pli similas al 'ei' (ㄟ) en la ĉina pinyin.

Multaj ĉinoj simple uzas pinjin por skribi loknomojn.Ĉi tio estas vere katastrofo.Neniu scios kiel legi 'j' 'q' 'x'.

Resume, temas pri desegni la sonojn de aliaj lingvoj uzante la disponeblajn literojn de Esperanto.Kiel el j→ĝ, q→ĉ,x→ŝ.

Sed pri la kvin tonoj de la ĉina, tio ne plu necesas.Tio estas malfacila.Krom se homoj legas Esperanton kvazaŭ kantante.

Ĉu iu iam aŭdis pri la translingva voĉagordo de Utau?
Mia unua ideo estis krei varianton de pinjino: pinvino.
Ĝi celas esti pli regula kaj simpla ol pinjino.
Pinvino ne estas Esperanto, sed varianto de pinjino, per samaj literoj plus v. Kelkaj literoj povas ŝangi rolon.
La celo de pinvino estas kapabligi onin skribi la ĉinan fonetike kun eksplicite la kvin tonoj sed sen grafikaj akcentoj, kaj prononceble.
Aldone, ĝi permesas distingi samsonajn sinogramojn.
Ĝi celas esti ponto por ke multaj aliaj lingvoj (sentonaj) adoptu vortojn de la ĉina.
Mi kredas ke la kreinto de pinjino ne pensis pri tiu internaciiga celo (nu, pinjino estas ponto por ke ĉinoj lernu pli facile multaj aliaj lingvoj)
Mi pensas ke ri nur volis falicigi la edukadon de ĉiuj ĉinoj.

Metsis (Ukázat profil) 22. září 2026 7:54:40

Frano:Plivastigado de sonamplekso estas tre grava por transformiĝo de Esperanto el triaranga eŭrocentra lingvo en la veran internacian. Por atingi tion, estas esence provi precize reprodukti kai enkonduki la sistemon de 84 konsonantaj fonemoj de Ubiĥa lingvo.
Grava aldona instigo estas, ke post la morto de la lasta denaska parolanto fine de la pasinta jarcento, ĉi tiu sistemo kreos, ne nur deklare sed reale, egalajn startkondiĉojn por lernantoj el ĉiuj regionoj de la mondo. Ĉi tio estos decida paŝo al la prospero de la lingvo.
Jes, ni reformu Esperanton ĝuste tiel 😄

amigueo (Ukázat profil) 22. září 2026 8:47:02

Metsis:

Kaj kio pri la vokaloj? Kelkaj 60 vere internaciigus Esperanton.

amigueo (Ukázat profil) 22. září 2026 8:51:43

tiu Esperanto kun 84 konsonantoj kaj 60 vokaloj povus esti porto al aliaj lingvoj, almenaŭ fonetike/fonologie.
sed la gramatiko estas tro simpla: tio redukas la cerbon kaj handikapas esperantistojn por aliaj lingvoj.

Tamen, tio (reformita Esperanto, per novaj sonoj kaj gramatikaj meandroj) estus antiesperanto, aŭ lingvo komplementa al Esperanto, tre taŭga por denaskuloj.

amigueo (Ukázat profil) 22. září 2026 9:01:59

amigueo:
sibir_dolphin:Fakte, foje mi uzas 'on' aŭ 'en' anstataŭ 'ŋ' kiam mi skribas ĉinajn nomojn. Pli grave estas la vokaloj. 'e' (ㄜ) en la ĉina pinyin oni prononcas [ә], kaj ĝis nun mi ne trovis kiel oni povas uzi esperantajn vokalojn por elparoli simile. La 'e' en Esperanto pli similas al 'ei' (ㄟ) en la ĉina pinyin.

Multaj ĉinoj simple uzas pinjin por skribi loknomojn.Ĉi tio estas vere katastrofo.Neniu scios kiel legi 'j' 'q' 'x'.

Resume, temas pri desegni la sonojn de aliaj lingvoj uzante la disponeblajn literojn de Esperanto.Kiel el j→ĝ, q→ĉ,x→ŝ.

Sed pri la kvin tonoj de la ĉina, tio ne plu necesas.Tio estas malfacila.Krom se homoj legas Esperanton kvazaŭ kantante.

Ĉu iu iam aŭdis pri la translingva voĉagordo de Utau?
Mia unua ideo estis krei varianton de pinjino: pinvino.
Ĝi celas esti pli regula kaj simpla ol pinjino.
Pinvino ne estas Esperanto, sed varianto de pinjino, per samaj literoj plus v. Kelkaj literoj povas ŝangi rolon.
La celo de pinvino estas kapabligi onin skribi la ĉinan fonetike kun eksplicite la kvin tonoj sed sen grafikaj akcentoj, kaj prononceble.
Aldone, ĝi permesas distingi samsonajn sinogramojn.
Ĝi celas esti ponto por ke multaj aliaj lingvoj (sentonaj) adoptu vortojn de la ĉina.
Mi kredas ke la kreinto de pinjino ne pensis pri tiu internaciiga celo (nu, pinjino estas ponto por ke ĉinoj lernu pli facile multaj aliaj lingvoj)
Mi pensas ke ri nur volis falicigi la edukadon de ĉiuj ĉinoj.
Sistemo GR estis en jaroj 1920 kandidato kaj malvenkis kontraŭ pinjino. GR estis pli simila al pinvino.

Altebrilas (Ukázat profil) 22. září 2026 12:21:52

Alfabeto kun 84 konsonantoj kaj 60 vokaloj havas 144 literojn, kvadrata nombro, kiu ebligus fari belan kvadratan tabelon.

Tamen, 144 literoj estas pli ol la 120 vortoj de tokipono, kaj tio estas pripensinda...

sibir_dolphin (Ukázat profil) 22. září 2026 14:26:11

Internacia fonetika alfabeto?

Zpět na začátek