Сообщений: 8
Язык: Esperanto
Frano (Показать профиль) 13 сентября 2026 г., 7:48:35
"la nombro de la X"
kaj
"ia nombro da Y"
Ĉu vi povas klarigi la specifaĵojn de ilia uzado? Dankon.
Altebrilas (Показать профиль) 13 сентября 2026 г., 12:41:04
La nombro de la tabelvortoj estas 45, kaj Esperanto enhavas ian nombron da aliaj gramatikaj vortetoj.Mi prefere uzus "iun", ĉar tiu nombro estas tia, kian oni nomas "entjero".
Frano (Показать профиль) 14 сентября 2026 г., 4:55:32
Altebrilas:La nombro de la tabelvortoj estas 45, kaj Esperanto enhavas ian nombron da aliaj gramatikaj vortetoj.Dankon!
Bedaŭrinde, mia "neŭra reto" jam malbone lernas el (la? iu?) nombro de (da?) (la? iuj?) ekzemploj.
Ĉu vi povus formuli ĝeneralan regulon?
Altebrilas (Показать профиль) 14 сентября 2026 г., 9:05:38
Laŭ PreVo, uzi ia, kia... anstataŭ iu, kiu... estas evitinde, sed Zamenhof mem toleris tion.
mitchalstarc (Показать профиль) 25 сентября 2026 г., 17:01:03
amigueo (Показать профиль) 5 октября 2026 г., 12:18:08
Altebrilas:Kion diri de jenajxoj?:La nombro de la tabelvortoj estas 45, kaj Esperanto enhavas ian nombron da aliaj gramatikaj vortetoj.Mi prefere uzus "iun", ĉar tiu nombro estas tia, kian oni nomas "entjero".
Tiu nombro estas tia, kiun oni nomas "entjero".
Tiu nombro estas tia, ke oni nomas gxin "entjero".
Altebrilas (Показать профиль) 5 октября 2026 г., 17:46:39
Se tio validus,
"Tie" anstataŭaigante "en tiu loko",
ankaŭ validus:
Ni kunvenis tie, *kiun vi malpurigis hieraŭ
Ĉu tia regulo estas konsilinda?
amigueo (Показать профиль) 6 октября 2026 г., 0:00:42
Validus ankaŭ:
Tiu nombro estas tia, kion oni nomas "entjero".
Ni kunvenis tie, kion vi malpurigis hieraŭ.
Kaj ankaŭ:
Ili malaperis tial, kiun/kion ni tiom timis.
Ĉio okazis tiam, kiu(j)n neniu antaŭvidis.
Mi amas vin tiom, kiu(j)n Einstein ne kapablis enekvaciigi.
Aĉetu ĉiam, kiu(j)n mi notis (mi notis kelkajn datojn por aĉeti).
Vestaĵoj ĉiaj, kiu(j)n vi kapricos.
Neniel, kiu(j) malpermesins (malpermesitneniel, nenimalpermesitel)
Laŭ mi, la regulo estas logika kaj konsilinda.
Almenaŭ meritas eksperimentin, kaj ĝis nun ĝi ne trublas.