Ke daftar isi

homicido, feminicido ktp-cido

dari amigueo, 16 September 2026

Pesan: 6

Bahasa: Esperanto

amigueo (Tunjukkan profil) 16 September 2026 17.38.58

homicido?
viricido?
feminicido?
infanicido?
dombesticido?
subulicido?
surulicido?
egalicido?

kiuj estas la bonaj vortoj por tiuj konceptoj?

Altebrilas (Tunjukkan profil) 16 September 2026 21.50.30

Hommortigo, virmortigo, ktp.

amigueo (Tunjukkan profil) 17 September 2026 11.09.56

Altebrilas:Hommortigo, virmortigo, ktp.
Cxu homicido, femicido, viricido, atricido, libericido ktp aldonas legxan nuancon?

Frano (Tunjukkan profil) 17 September 2026 12.48.04

PIV -icid/. Suf., indikanta substancon, kiu mortigas vivulojn: fung⁓o, herb⁓o, insekt⁓o, mikrob⁓o, parazit⁓o, k.a.
Ĉu vi parolas pri iuj specifaj substancoj por mortigi aparte homojn, virojn, virinojn, infanojn, dombestojn, sub/super/egal/ulojn?

Altebrilas (Tunjukkan profil) 17 September 2026 13.24.19

Videble, falsa amiko rilate al iuj nacilingvoj. Do evitinda.

amigueo (Tunjukkan profil) 20 September 2026 20.24.56

tiu aparta uzo de -icido malfermas pordon por pli ĝenerala uzo.

herbicido vs herbicidio (herbicidado).
suicido vs suicidio.
insekticido vs insekticidio.
homicido vs homicidio.

Kembali ke atas