Al la enhavo

Saluton el Ĉinio

de fj500, 2026-novembro-11

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

fj500 (Montri la profilon) 2026-novembro-11 02:37:46

Longe mi ne ensalutis. Ĉi tiu forumo ne estas tre aktiva, do estus bone, se ni ĉiuj parolus pli ofte. Mi venas de Ĉinio. Pro retregulaj politikoj, multaj platformoj ne estas alireblaj por ni, do ni povas nur babili kaj interŝanĝiĝi per Esperanto ĉe lernu.net. Se vi volas demandi min ion pri Ĉinio aŭ pri aliaj aferoj, mi tre volonte respondos.

TED110 (Montri la profilon) 2026-novembro-11 08:31:38

Saluton fj500!

amigueo (Montri la profilon) 2026-novembro-11 09:19:24

fj500:Longe mi ne ensalutis. Ĉi tiu forumo ne estas tre aktiva, do estus bone, se ni ĉiuj parolus pli ofte. Mi venas de Ĉinio. Pro retregulaj politikoj, multaj platformoj ne estas alireblaj por ni, do ni povas nur babili kaj interŝanĝiĝi per Esperanto ĉe lernu.net. Se vi volas demandi min ion pri Ĉinio aŭ pri aliaj aferoj, mi tre volonte respondos.
Dankon pro via saluto, fj500!
1
Vi malfermas gravan pordon al de Lernu forumo. Se interretaj limigoj separas Cxinion de ekstera mondo, Lernu ial specialas kaj potenciale interesas al multaj ĉinoj kaj sekve al multegaj neĉinoj. Rimarku ke en la forumo oni povas uzi ajnan lingvon.
2
Nun mi malkovras avantaĝon de la teknika, estetika, partoprena kaj amikiga malabundo aŭ manko de la forumo. Ĝi havas malŝikan aspekton (ĝi korespondan al homoj kiuj artikolis 1000-5000 vortojn en cxiu mesaĝo) kaj la partopreno estas eta (eble po 2 mesaĝoj por tago). Multaj mesaĝoj de ĉi jaro ricevis 5 mil legantoj aŭ pli. Tio sxokas. Eble la forumanoj timemas aux prudentas kaj do nur legas? Eble cxiu leganto legas frazon, fermas Lernu, meditas la frazon, malfermas Lernu kaj legas sekvan frazon kaj dauxrigas per sama metodo gxis la fina frazo?
3
Aliflanke, estas normale ke lernanto timemas paroli kaj skribi por nekonatoj.
Kelkaj spertaj parolantoj puvus enkuraĝigi la timemajn frazmeditantojn skribi iometete.
Tio funkcius iel kiel la onkloj de Katalin Kovaks,
aux kiel la teamoj kiuj gardas bonfarton de cxiuj paroĥanoj per oftaj vizitoj aux telefonadoj. Frato, ĉu vi legas regule la biblion? Ĉu vi ĉeestas la periodajn kunsidojn de la ekleziejo? Kiuj estas viaj problemoj, ho kara frato? Ĉu mono, sano, amo, religiaj duboj?...... Ne priridu. Per tiaj teamoj la kristanoj ĉu katolikaj ĉu protestantaj gajnas baloton post baloto por iliaj respektivaj politikaj kandidatoj en Latinoameriko.
4
Mi lernas strebe la ĉinan lingvon. Mi ŝatus koni per rekta interparolo pri la cxinoj, pri konkretaj ĉinoj. Mi konas la ĉinajn restoraciejojn ekster Ĉinio. Lernu havas grandan avantaĝon minaci stabilon de neniu ŝtato. Lernu povas loĝi nian komunikadon kaj nereproĉeblan amikecon.

5
Post maljena introduko (tre lontana al la 5000 vortoj de la antikvaj averaĝaj partoprenantoj de Lernu), mi demandas konkrete al vi kara fj500.
Kio altiras vin en Esperanto?
Kiom da Esperantoparolantoj estas en Ĉinio?
Ĉu vi havas amikojn per Esperanto?
Ĉu vi aktivas kiel proselitisto?
Ĉu vi havas hobiojn per Esperanto?
Kiuj estas viaj projektoj por la mondo per aŭ pri Esperanto?
Ĉu vi gajnas monon per Esperanto?
Ĉu verkis?

Ĉu ĉu ĉu kiel antikvaj trajnoj.
Dankegon, kara fj500.

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-novembro-11 14:13:06

Bonvenon en Lernu!

Ne timu fari erarojn. Se tio okazas kaj se vi konsentas, aliaj forum-anoj povas montri ilin al vi.

Eblas korekti la mesaĝojn.

Ĝis la relego!

Reen al la supro