K vsebini

Esperanto kaj arkpafo

od Lunombrulino, 14. januar 2009

Sporočila: 17

Jezik: Esperanto

Lunombrulino (Prikaži profil) 30. maj 2010 17:00:51

Spektante la plenlunon majan, mi ekkonsciis, ke plenluno okazanta aŭ malfrue en majo aŭ frue en junio, estas en la konstelacio Sagitario. Mi proponas do, ke ni nomu iun plenlunon en ĉi tiu parto de la cielo, "La Plenluno de la Pafarkistoj."

Lunombrulino (Prikaži profil) 12. junij 2010 22:59:15

Mi scias, ke iom da homoj kredas, ke pafarkado enuigas. La partoprenantoj pafas ses sagojn al celo, tiam ili regajnas la sagon, kaj denove pafas ilin.

Mi konsentas, ke tio pafmaniero estas la plej enuiga stilo en la sporto.

Tamen, estas aliaj specoj de arkpafado, kaj mi donas retligon al fotografaro. Mi tre ĝuas partopreni en speco de pafado, en kiu ni celas bestformajn celojn. La evento estas Ranĉo Neblina, okazanta ĉiuseptembre en Petaluma, Kalifornio. Ni pafas nur 2 sagon ĉe ĉiu celo, kaj ni ne scias la distancon. La fotoj havas kaj la esperantajn kaj la anglajn priskribaĵojn.

[url= http://homepage.mac.com/dreah/Rancho%20Neblina%202... ]Klaku ĉi tie.[/url]

Lunombrulino (Prikaži profil) 16. junij 2010 22:18:18

Mi estas pensante, ke la nomo de la grupo devus esti aŭ "Tutmonda Arkpafo Esperante" (ATE) aŭ La "Esperanta Klubo de Arkpafo Tutmonda" (EKAT). Kion vi ĉiuj pensas?

Mi klopodis trovi nomon kies mallongigo estas EKANTo.

fo_q (Prikaži profil) 22. junij 2010 00:57:51

La brazilano Leandro Souza Moreira, gitaristo de la bando Supernova, kies retadreso estas tarkuax@yahoo.com.br, eklernis ark-pafi en Hungario kaj nuntempe havas stud-grupon en lia urbo. Kelkfoje li partoprenas kursojn en São Paulo, ktp.

Mi nuntempe estas komencanto, tamen ne de tiu arko via. La ark-arto praktikata de mi estas "kyudo" kiu devenas de Japanio. Mi trejnas tion kune de "kendo", "iaido" kaj "jodo". Kaj rilate al mia lerteco, ĝi tute ne ekzistas, mi estas tute malbona arkpafisto! lango.gif

Lunombrulino (Prikaži profil) 22. junij 2010 22:23:17

Dankon, fo_q. (Ĉu vi intencis, ke tio nomo estas vortludo laŭ la angla? okulumo.gif )

Mi skribos al sinjoro Moreira.

Mi jam aŭdis multe pri la arto de "Kyudo" kaj tiaj artistoj estas tre imponaj!

Mi ankaŭ studas la glavon, tamen la "okcidentan." (Italian flankglavon kaj germanan long-glavon.) Kaj studis la korean batalarton Tang Soo Do kiam mi plijunis.

Lunombrulino (Prikaži profil) 24. junij 2010 19:24:23

Jen plibona uzado de "YouTube" -- oni povas spekti la eventon "2010 Tutmonda Arkpafada Konkurso."

La Fazo 2 estis en Antalya, Turkujo.

Serĉu "Archery World Cup 2010" ĉe YouTube.

Lunombrulino (Prikaži profil) 25. junij 2010 14:14:21

En la vortoj de Monaĥo Daw Topias, skribite en 1419,

“On old Englis it is said unkissid is unknowun; and many men speken of Robyn Hood, and shotte nevere in his bowe“

Tio signifas: Se vi neniam sentis la kison de la arkŝnureton dum ĝi striigis la brakon, tial vi estas arkisto nur enmense.

Ĉar golfludo estas por mallaboremaj riĉuloj.

Nazaj na začetek