去目錄頁

Esperanto kaj arkpafo

Lunombrulino, 2009年1月14日

讯息: 17

语言: Esperanto

Lunombrulino (显示个人资料) 2009年1月14日下午9:40:13

Ĉu mi estas la sola esperantista arkpafisto en la mondo? Mi ne povas kredi tion. Tamen, mi serĉis tra la tuta interreto, kaj ne jam trovis alian.

Kara leganto, se vi konas samidianon, kiu ankaŭ ĝuas ĉi tiun sporton, mi petegas, ke vi enkonduki nin reciproke.

~Lun

Rogir (显示个人资料) 2009年1月14日下午11:18:59

Vi verŝajnege ne estas la sola, sed mi konas neniun.

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2009年1月16日上午7:32:18

lango.gif

Eble Leandro el Brazilo.
Mi vidis lian foton kun arkpafilo.

Lunombrulino (显示个人资料) 2010年5月26日下午10:25:56

Mi estis penanta unuigi du de miajn pasiojn: Esperanto kaj arkpafado. Foje mi kredas ke mi estas la sola esperantista arkpafisto en la mondo, kvankam mi trovis kelkajn aliajn kiuj estas komencantaj arkpafistoj. Mi elpensis ideon: Se vi irus al Esperanto.com, vi rimarkos ke venas ĉiam iuj Esperanta evento - pli-malpl ĉiusemajnfine. Tial mi anoncos eventon: La Unua Esperanta Arkpafada Mondkonkurso. Mi direktos ĝin, kaj donos al mi trofeon se mi devus. Poste anoncos al la esperanta mondo la gajnintojn de la konkurso!

Haltigu la presilojn!

Lunombrulino (显示个人资料) 2010年5月26日下午10:39:44

Vilius (显示个人资料) 2010年5月27日上午6:54:36

Antaŭ kelkaj jaroj mi iom pafis tradician kaj poste sportan arkon. Estis tre amuza ŝatokupo/sporto ridulo.gif

Lunombrulino (显示个人资料) 2010年5月27日下午3:12:54

Ho! Vilius, vi rajtas konkuri ĉe la evento!

Por mi, arkpafo estas maniero de vivo. La vojo de la arko.

Vilius (显示个人资料) 2010年5月28日上午6:47:29

Lunombrulino:Ho! Vilius, vi rajtas konkuri ĉe la evento!
Bedaŭrinde mi ne plu havas arkon. Estis nur unu de multaj nedaŭraj ŝatokupoj de mi.

Jakovo (显示个人资料) 2010年5月28日下午9:20:38

Salton Lunombrulino!

Mi antaŭ kelkaj jaroj donacumiĝis (?) memfarita arkpafilo de arkpafisto. Li unue faris ĝin por muzea spektaĵo. Mi kelkfoje uzis ĝin en la somero (ĉe mi en Austrio estas vintere tro malvarma) kaj eĉ faris propran celon. Kvankam mi ne tre bone trafis ĝin (ĉar mi ja ne estas ista) mi ŝatis la meditan celadon kaj ankaŭ mi ŝatas ĝin ĉar mi iomete ŝatas fantaziajn rakontojn kiel ekz-e La Mastro de l' Ringoj. Ankaŭ min gajigis ke oni povas treege for pafi la sagon (mi faris ĝin sur iu kampo).

Samideane kaj samludanete,

Jakob

Lunombrulino (显示个人资料) 2010年5月28日下午10:10:45

Jakovo,

Helpas mi ĉe publika instruado, farata de mia arkpafa klubo. Ĉiumonate, dum la unua kaj tria dimanĉo.

Povas mi atesti, ke post filmoj kiel "Mastro de l'Ringoj" kaj "Robin Hood" kaj "Avatar", pli da homoj (plejparte geknaboj, tamen multe da plenkreskuloj) ĉeestas la instruadon. La elfo Legolas bonege plivigligis la sporton!

回到上端