Příspěvky: 13
Jazyk: Esperanto
sigkalis (Ukázat profil) 15. ledna 2009 9:13:45
Miland (Ukázat profil) 15. ledna 2009 12:20:00
sigkalis:Kie mi povas eltrovi, kiom da esperantistoj estas en la mondo?Bona demando! La plej science respekteblan studadon ŝajne faris Profesoro Sidney Culbert, kies estimo estis 1.6 milionoj, sed multaj (ofte ne mem sciencistoj) diras ke tio estas troigo. Bedaŭrinde Culbert ne plene publigikis sian metodon, sed estas retpaĝo kun korespondo pri tio. Jen paĝo kun leteroj en kaj la angla kaj Esperanto.
Miaopinie, estas sufiĉe da fluaj Esperantistoj en la mondo plenigi etan urbon, ni diru 100,000 aŭ kelkaj cent miloj. Unu kialo estas ke ni havas nur sufiĉe samideanoj por fari unu aŭ du filmojn, kiuj daŭras pli ol unu horo.
Tarducci (Ukázat profil) 15. ledna 2009 15:30:18
Miland:sigkalis:Kie mi povas eltrovi, kiom da esperantistoj estas en la mondo?Bona demando! La plej science respekteblan studadon ŝajne faris Profesoro Sidney Culbert, kies estimo estis 1.6 milionoj, sed multaj (ofte ne mem sciencistoj) diras ke tio estas troigo. Bedaŭrinde Culbert ne plene publigikis sian metodon, sed estas retpaĝo kun korespondo pri tio. Jen paĝo kun leteroj en kaj la angla kaj Esperanto.
Hipotezo de respondon estas ankau memori 100.ooo artikoloj en Vikipedio, fakte estas 19-an lingvo plej uzata en tiu grava enciklopedio. Kiom da homoj bezonus por skribi tiom da artikoloj?
Miaopinie, estas sufiĉe da fluaj Esperantistoj en la mondo plenigi etan urbon, ni diru 100,000 aŭ kelkaj cent miloj. Unu kialo estas ke ni havas nur sufiĉe samideanoj por fari unu aŭ du filmojn, kiuj daŭras pli ol unu horo.
Miland (Ukázat profil) 15. ledna 2009 19:02:57
Ĉu vi volis skribi ion rilatan al la demando de Sigkalis? Se uzi citaĵojn estas malfacila, nur skribu novan mesaĝon!
Por enmeti citaĵon de X, metu la citaĵon inter
"[ CIT=X]" antaŭ la citaĵo, kaj "[/CIT ]" post la citaĵo. (Sed ne la spacoj antaŭ "C" aŭ post "T" - mi nur metis ilin por ke vi povus vidi!)
Bondezirojn
Miland
Tarducci (Ukázat profil) 17. ledna 2009 18:53:58
white knight:White: Mi akordighas kun vi. Miland: Dankon. Krome, mi esprimas ke povus imagi kiom da esperantistoj retanoj estas konsideranta ke E-on estas inter la lingvoj plej uzataj en Vikipedio. Do estus trafa proponu E-on kiel la planlingvon plej parolata, en la libro Guinness.Kie mi povas trovi, kiom esperantistoj estas en la mondo?Tute neeblas respondi. Egalbone oni povus demandi: Kiom homoj scias la angla kiel dua lingvo ?
mccambjd (Ukázat profil) 20. ledna 2009 21:56:56
white knight:Tute neeblas respondi. Egalbone oni povus demandi: Kiom homoj scias la angla kiel dua lingvo ?Certe eblas respondi! Culbert faris takson. La grava demando: kia precizeco havas la takson?
kaha (Ukázat profil) 23. ledna 2009 18:42:10
kiom esperantistoj estas en la mondo?fakte, tiu demande ne facilas.
Imagu ke mi demandu "Kiom da tenisludantoj estas en Sudameriko?" aŭ "Kiom da homoj en Azio scipovas pli ol 3 lingvoj".
Tiaj demandoj ne facilas, ĉar multaj parametroj povas ŝanĝi, kaj laŭ mi la ĉefa malfacilaĵo estas difini kio estas "paroli esperanton", ĉu vi kalkulas tiuj kiuj ĵus komencis? nur tiuj kiuj bone regas ĝin, kaj laŭ kiuj kriterioj? Ĉu vi ankaŭ kalkuladas tiuj kiuj planas lerni ĝin?
sigkalis (Ukázat profil) 24. ledna 2009 7:00:44
kaha:Mi ŝanĝas la demandon:kiom esperantistoj estas en la mondo?fakte, tiu demande ne facilas.
Imagu ke mi demandu "Kiom da tenisludantoj estas en Sudameriko?" aŭ "Kiom da homoj en Azio scipovas pli ol 3 lingvoj".
Tiaj demandoj ne facilas, ĉar multaj parametroj povas ŝanĝi, kaj laŭ mi la ĉefa malfacilaĵo estas difini kio estas "paroli esperanton", ĉu vi kalkulas tiuj kiuj ĵus komencis? nur tiuj kiuj bone regas ĝin, kaj laŭ kiuj kriterioj? Ĉu vi ankaŭ kalkuladas tiuj kiuj planas lerni ĝin?
Eble oni faris la aŭskulton: ĉu vi scias pri Esperanto?
mccambjd (Ukázat profil) 24. ledna 2009 7:39:09
kaha:"Kiom da tenisludantoj estas en Sudameriko?"Proksimume 365 milionoj homoj loĝas en Sudameriko kaj 65% de kiuj aĝas inter 15 ĝis 65. La meza malneta nacia produkto (MNP) estas ĉirkaŭ $10 000 po homo.
Mi premisas ke mia sperto de Usono taŭgas. Do, mi kredas ke tenisludo bezonas kaj libertempon kaj sanon kaj iom riĉecon. Mi uzas la MNP-on kiel indiko de tiuj bezonaĵoj. En Usono, eble 5-10% de sana loĝantaro ludas tenison kaj la MNP estas preskaŭ $50 000 po homo.
Estas (365M)(0.65)(0.2)(0.05) = 2.3 milionoj Sudamerikaj tenisludantoj.
nikko (Ukázat profil) 26. ledna 2009 1:41:58