본문으로

Ekamita

글쓴이: BeiDirSein, 2009년 1월 15일

글: 4

언어: Esperanto

BeiDirSein (프로필 보기) 2009년 1월 15일 오후 9:37:58

Saluton,

Mi trovis la vorton "ekamita" en vortaro kiel esti amanta aŭ komenci ami.
Mi volas demandi, ĉu la vorto ekzistas, kaj kion kunrespondon ĝi havas.

ekzemple: Ĉu ŝi estas ekamita kun, en, de mi?

Dankon =)

(Mi esperas ke vi comprenas min *tusi*)

Rogir (프로필 보기) 2009년 1월 15일 오후 9:49:45

Ĝi ekzistas ĉar eblas konstrui ĝin el esperantaj radikoj kaj afiksoj.

Se oni dirus 'ŝi estas ekamita de mi', tio signifus:

Mi komencis ami ŝin.

Se oni dirus 'la knabo ekamita', tio signifus:

La knabo, kiun iu (aŭ io) komencis ami.

RiotNrrd (프로필 보기) 2009년 1월 17일 오전 5:58:16

BeiDirSein:Mi trovis la vorton "ekamita" en vortaro kiel esti amanta aŭ komenci ami.
Kiel povas tion esti?

"Ekamita" estas pasiva, kaj jam okazis. "Esti amanta" estas aktiva kaj nun okazanta. Klare la difino estas malĝusta.

horsto (프로필 보기) 2009년 1월 18일 오후 9:07:21

Ĉu ne "esti amita" signifas ke oni ne plu estas amata? Do "ekamita" signifas ke ĵus ekas ke iu ne plu estas amata.

다시 위로