Aller au contenu

OBAMA la pilgriminto?

de aaronibus62, 19 janvier 2009

Messages : 1

Langue: Esperanto

aaronibus62 (Voir le profil) 19 janvier 2009 03:29:31

Barack OBAMA, la Pilgriminto?
(la suba informo venas de loka ĵurnalo)

Malgraŭ la neprobableco de tio, tio veras. La Haŭaja-naskita, duon-kenja prezidantiĝanto estas rekta 13a-generacia posteulo de
unu el la plej fruaj setlintoj de la kolonio de Plymouth: Thomas
BLOSSOM.

Blossom ne alvenis al la Nord-Amerika konoliaro Nov-Anglio en 1620,
sed tion li volis. Ĉi-jare, li enŝipiĝis en la fratino-ŝipon de la
Mayflower, la Speedwell, sed tiu ŝipo devis reiri al Europo post ekliko apud la marbordo de Anglio. Li fine alvenis al la Nova Mondo post nau jaroj el la
nederlanda urbego Leiden sur alia ŝipo, ankau nomita la Mayflower.
Reserĉistoj ĉe la Historia Genealogia Societo de
Nov-Anglio diras, ke ili sciis pri la parenceco pilgrima de Obama
longtempe, antau lia prezidanta konkurso.
Dum la lastjara prezidenta konkurso, Obama ŝercis pri siaj
malproksima parenceco al vic-prezidento
Dick Cheney, kaj menciis sian parencecon al 19a jarcenta pafilisto
Wild Bill Hicock kaj la sklav-havintaj prauloj de sia patrino.
Rezulto de la reserĉo malkovras la parencecon de
Obama al sep prezidentoj: George W. Bush kaj lia
patro George H.W. Bush, James Madison, Harry
Truman, Lyndon Johnson, Gerald Ford kaj Jimmy
Carter.

Retour au début