Tästä sisältöön

La plej bona kanzonisto de la mondo

Frankp :lta, 19. tammikuuta 2009

Viestejä: 1

Kieli: Esperanto

Frankp (Näytä profiilli) 19. tammikuuta 2009 9.05.06

Jardar Eggesbø Abrahamsen, Norvega Esperantisto 6/2008:La plej bona kanzonisto de la mondo
En 1994 mi hazarde spektis en
germana televido artiston kiu kantis
belan kanton pri paco kaj la fino de la
tiranio. Li havis rondajn okulvitrojn
kaj estis iomete nerazita. Mi memoris
la tekston kaj parte lian nomon,
demandis en Interreto, kaj ricevis la
respondon: Li nomigas Reinhard Mey.
Liaj tekstoj temas tre varie pri multaj
aferoj: familio, paco kaj milito, socia
maljusteco, postajoj (do pugoj), la
kuirejo, ago, amo, politikistoj, frenezo,
gojo, malgajo, izoliteco, amikeco, ladistoj,
murdistoj, bruaj falcomasinoj kaj
senkonsideraj gardenposedantoj …
Menciu kiun ajn temon, kaj li preskau
certe jam kantis pri gi. Ha jes,
kompreneble aviado. Lia plej fama
kanzono nomigas Über den Wolken
(Super la nuboj), kaj lau unu el miaj
studantoj tiu kanto preskau estas nacia
himno de Germanio.
Reinhard Mey naskigis en 1942, kaj
post la komenco de sia kariero en 1972
li verkis proksimume kvincent kantojn.
Li estas unu el la plej famaj kanzonistoj
de Germanio, kaj dum jaroj mi
deziregas iri al liaj koncertoj.
En decembro 2007 mia edzino kaj mi
malkovris ke okazos turneo tra
Germanio, Svislando kaj Austrio
autune de 2008. Preskau cie la biletoj
estis jam elcerpitaj, sed en Salzburg en
Austrio, por la trie lasta koncerto de la
turneo 11 monatojn poste, ankorau
restis kelkaj liberaj lokoj!
La feriaj planoj transformigis, kaj kvar
el miaj 25 stataj feriaj tagoj movigis al
novembro. La vojago estis longa kaj
laciga, ni alvenis en Salzburg en
sabato, iom vidis la urbon kaj Mozartdomojn,
kaj bone dormis.
Dimancon la 16an de novembro okazis
la koncerto en Salzburgarena, malfeliculoj
sen biletoj provis aceti niajn
biletojn, nia taksisoforo proponis ke ni
vendu ilin kontrau po mil euroj, sed ni
ne volis! La salono estis plenstopita
per 2500 homoj, kaj jen staris Reinhard
Mey mem, sola kun sia gitaro sur
la granda, nigra scenejo.
Mi ne skribu pri la nekredeble bonega
koncerto, lia eksterordinara talento kaj
niaj neforgeseblaj spertoj tie. Mi nur
konkludu tiel: Imagu, jen famega
kanzonisto konata de milionoj da
homoj en tre proksimaj landoj, jen belegaj
melodioj kun sagaj, humuraj kaj
seriozaj tekstoj, jen tre varia genra
repertuaro, jen simple la plej bona
kanzonisto de la mondo (nu, lau mia
opinio) – kaj preskau neniu norvego
konas lian ekziston. Kial ne? Car
norvegaj radio kaj televido ne ludigas
lian muzikon. Kial ne? Car norvegaj
radio kaj televido ludigas preskau nur
skandinavlingvan kaj anglalingvan
muzikon. Reinhard Mey kantas
germane.
Jardar Eggesbø Abrahamsen

Takaisin ylös