본문으로

Somera Esperanto-Studado 2009

글쓴이: Jasminka, 2009년 1월 21일

글: 28

언어: Esperanto

Jasminka (프로필 보기) 2009년 1월 22일 오전 9:45:18

AlfRoland:Ĉu la aranĝo ankaŭ celas maljunulojn? okulumo.gif
SES ne havas limigojn pri aĝo. okulumo.gif

Jasminka (프로필 보기) 2009년 1월 22일 오전 9:47:19

jan aleksan:Mi havas demandon: Kiam okazos la translokiĝo ĝis Liberec, se la SES finiĝas je la dimanĉo?

Kion vi pensas?

ridulo.gif,
Laŭ miaj scioj la 18a de julio estas sabato, ne dimanĉo. okulumo.gif Do la saman tagon finiĝos SES kaj oni povos tuj veturi al IJK.

verdakrajono (프로필 보기) 2009년 1월 22일 오전 9:58:30

Mutusen:shoko.gif
Ido-fondaĵo financas Esperanto-renkontiĝon? Strange. Kial ili faras tion?
Kompreneble eĉ Ido-fondaĵo scias ke estas pli utile financi Esperanto-renkontiĝon (aŭ ion ajn ĉe Esperantujo) ol malŝpari ĝian monon ĉe fakte mortinta Ido-movadeto. Do tiu fondaĵo ne agas strange sed tute logike kaj saĝe. Aplaŭdinda decido. Aliaj Ido-fondaĵoj kaj Ido-organizaĵoj same agu.

Amike salutas vin,
Fernando 'VerdaKrajono'. (eks-Idisto).

jan aleksan (프로필 보기) 2009년 1월 22일 오후 3:00:33

Jasminka:
jan aleksan:Mi havas demandon: Kiam okazos la translokiĝo ĝis Liberec, se la SES finiĝas je la dimanĉo?

Kion vi pensas?

ridulo.gif,
Laŭ miaj scioj la 18a de julio estas sabato, ne dimanĉo. okulumo.gif Do la saman tagon finiĝos SES kaj oni povos tuj veturi al IJK.
Ah jes, mi miskomprenis pro tiu rimarko en la paĝo "kotizo":
Rimarko: Entute estas 8 noktoj (de sabata vespero ĝis dimanĉa mateno).

jan aleksan (프로필 보기) 2009년 1월 30일 오후 12:55:47

la SES ne estas en eventoj

garrbane (프로필 보기) 2009년 2월 22일 오후 1:20:56

jan aleksan:la SES ne estas en eventoj
Jam estas rido.gif

Mi vere esperas, ke la aranĝon ĉeestos same multe da homoj, kiel pasintjare rideto.gif

Rodrigoo (프로필 보기) 2009년 2월 27일 오후 6:43:49

Mi klopodos ĉeesti... senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

Jasminka (프로필 보기) 2009년 2월 27일 오후 8:11:28

garrbane:
jan aleksan:la SES ne estas en eventoj
Jam estas rido.gif

Mi vere esperas, ke la aranĝon ĉeestos same multe da homoj, kiel pasintjare rideto.gif
Esperu, ke ĉeetos eĉ pli ol pasintjare. okulumo.gif

jan aleksan (프로필 보기) 2009년 3월 11일 오후 8:35:08

Saluton,

ĉu estas ebla iri tien trajne? Mi ne vidis trajnvojoj kiu iras tien per Google Earth.

ridulo.gif,

Jasminka (프로필 보기) 2009년 3월 11일 오후 8:38:43

jan aleksan:Saluton,

ĉu estas ebla iri tien trajne? Mi ne vidis trajnvojoj kiu iras tien per Google Earth.

ridulo.gif,
Prefere demandu tion la organizanton Peter Baláž, ĉar mi pensas, ke li ne legas la forumon. rideto.gif

다시 위로