Till sidans innehåll

Somera Esperanto-Studado 2009

av Jasminka, 21 januari 2009

Meddelanden: 28

Språk: Esperanto

garrbane (Visa profilen) 12 mars 2009 08:45:30

jan aleksan:Saluton,

ĉu estas ebla iri tien trajne? Mi ne vidis trajnvojoj kiu iras tien per Google Earth.

ridulo.gif,
Per trajno eblas facile iri ĝis Bratislava, kaj tiam - ĉ. 30 km. per buso al Modra (aŭ rekte al Modra -Harmonia). Busajn itinerojn en Slovakio komfortas kontroli ĉe www.cp.sk

Sed Jasminka pravas - ĉiujn "lok-vojaĝ" rilatajn demandojn eblas doni rekte al Petro ridulo.gif

jan aleksan (Visa profilen) 12 mars 2009 17:03:43

Dankon Jasminka kaj Garrbane ^^

szaby_1991 (Visa profilen) 7 juni 2009 20:22:50

Ĉu la ĉefa aŭtobushalejo kaj la ĉefa trajnhaletjo en Bratislavo estas proksime unu al la alia? Mi ne povas paroli slovake (nur esperante kaj angle), kaj mi timas pri tio, ke mi ne trovos la sufiĉan buson al Modra Harmónia, aŭ mi ne scias kie mi devas elbusiĝi en Modra Harmónia!

Ĉu mi povus renkonti iun?

Helpu min!

jan aleksan (Visa profilen) 8 juni 2009 08:25:53

szaby_1991:Ĉu la ĉefa aŭtobushalejo kaj la trajnhaletjo en Slovakio estas proksime unu al la alia? Mi ne povas paroli slovake (nur esperante kaj angle), kaj mi timas pri tio, ke mi ne trovos la sufiĉan buson al Modra Harmónia, aŭ mi ne scias kie mi devas elbusiĝi en Modra Harmónia!

Ĉu mi povus renkonti iun?

Helpu min!
Mi demandis al Peter. Dokumentoj estas preparata. Mi donos al vi informoj pli malfrue. ^^

jan aleksan (Visa profilen) 9 juni 2009 17:16:55

szaby,

unue, vidu informojn tie

se mi bone komprenis, la buson vi devas preni en autobusovà stacina (AS) Mlynské Nivy. Tio ne estas tuj proksima al la stacidomoj. Vidu [url=http://www.imhd.zoznam.sk/ba/index.php?w=f230212d3... ]tie[/url] (centre de la mapo)

verŝajne, la plej facila estas alveni al stacidomo Halvnà Stanica kaj preni trolejbuso 210. Biletoj estas aĉeteblaj ĉe maŝinoj, por minimume 10 minutoj da veturo. Nepre aĉetu bileton ĉar kontrolistoj verŝajne ne estas afablaj kun turistoj...

De tie estas unu aŭtobuso po horo tra Pezinok ĝis Modra aŭ Harmonia. Pliaj informoj tie, tietie

Je la 5a posttagmeze okazos lingva ekzameno, do estus bona alveni antaŭe. se rektaj busoj ĝis Harmonia aŭ alvenas pli malfrue ol la 5a, aŭ alvenas je la 3a. do eble oni devos iri al modrà kaj poste marŝi.

Si éventuellement quelqu'un veut des informations en français, n'hésitez pas à m'envoyer un message.

annA (Visa profilen) 11 juni 2009 14:26:32

Sal!
ĉu iu veturas al SES aŭte de/tra Polujo kaj havas du liberajn lokojn?
se jes - bonvolu kontaktu nin - ni volonte kunveturos kaj dividos benzinkostojn
amike
annA

szaby_1991 (Visa profilen) 11 juni 2009 15:14:10

Dankon pro la helpo! Unuerigarde ĝi ŝajnas iomete komplika. Sed mi certe eltrovos ĝin ridulo.gif

TWM (Visa profilen) 13 augusti 2009 21:19:21

Do, kiel estis la SES 2009?

Mi ĵus ricevis iun rusan kanton, kiu memoras min je la rusa filmo ni vidis dum iu vespero kun esperanta subtitolo. Bonan memoraĵon!

Mi aŭdis la kanton dum festo kun ankaŭ rusajn amikojn kaj mi pensis pri horoj de kie mi konas tiun kanton... okulumo.gif

Tillbaka till toppen