ไปยังสารบัญ

Somera Esperanto-Studado 2009

จาก Jasminka, 21 มกราคม 2009

ข้อความ 28

ภาษา: Esperanto

Jasminka (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 13:59:18

Ĉu vi jam planis vian someron? Se ankoraŭ ne - tempo fari tion. Ĉi-jare samtempe kun [url=/pri_lernu/renkontighoj/SES]Somera Esperanto Studado[/url] (SES) en Slovakujo okazos jam la dua renkontiĝo de lernu!-uzantoj, kreantoj kaj helpantoj. Kiel kutime matene okazos diversnivelaj Esperanto-kursoj, posttagmeze - uzinoj, konkursoj, prelegoj kaj vespere - distra programo. Eblos eĉ pasi ekzamenojn de Esperanto! Kaj post la aranĝo ĉiuj estas invitataj komune veturi al Internacia Junulara Kongreso, kiu okazos en Ĉeĥujo tuj post SES. Do vi havos eblon lerni Esperanton (plibonigi viajn sciojn de la lingvo) kaj poste praktike uzi la lingvon en unu el la plej popularaj tradiciaj junularaj Esperanto-aranĝoj! rideto.gif

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 16:01:58

Kiam, je kiuj datoj, okazos ĝi?

horsto (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 16:22:12

Rogir:Kiam, je kiuj datoj, okazos ĝi?
Atentu la ligilon!
Jasminka:
..., posttagmeze - uzinoj, konkursoj, prelegoj ...
Kion signifas uzino? Laŭ Reta Vortaro tio estas fabriko por metalproduktado.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 16:26:38

Aha, de la 10a Julio ĝis la 18a Julio. Mi ŝatas kiam la plej gravaj informoj estas en la mesaĝo mem.

AlfRoland (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 17:09:10

Ĉu la aranĝo ankaŭ celas maljunulojn? okulumo.gif

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 18:22:49

Jasminka:
..., posttagmeze - uzinoj, konkursoj, prelegoj ...
Horsto:Kion signifas uzino? Laŭ Reta Vortaro tio estas fabriko por metalproduktado.
Kio?!? Ni devas labori!?!

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 18:27:11

Kaj estas "ido-fondaĵo" kiu financas ĝin! Idistoj!! arghhh...

Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 18:33:21

shoko.gif
Ido-fondaĵo financas Esperanto-renkontiĝon? Strange. Kial ili faras tion?

jan aleksan (แสดงโปรไฟล์) 21 มกราคม 2009, 19:18:15

Pli serioze, estas IJKa antaŭkongreso kiu okaziĝas tre proksime, en Vieno. Vidu tie. estus certe interesa fari ion kune, almenaŭ iri IJKen kune.

Mi havas demandon: Kiam okazos la translokiĝo ĝis Liberec, se la SES finiĝas je la dimanĉo?

Kion vi pensas?

ridulo.gif,

Jasminka (แสดงโปรไฟล์) 22 มกราคม 2009, 09:37:27

jan aleksan:
Jasminka:
..., posttagmeze - uzinoj, konkursoj, prelegoj ...
Horsto:Kion signifas uzino? Laŭ Reta Vortaro tio estas fabriko por metalproduktado.
Kio?!? Ni devas labori!?!
Neniu ion devas. Oni povas veni kaj eĉ ne partopreni iun programeron, se oni ne volas. rideto.gif "Uzino" - laborgrupo pri iu projekto aŭ simile.

กลับไปด้านบน