Zum Inhalt

La Angla R en Esperanto

von ceigered, 22. Januar 2009

Beiträge: 17

Sprache: Esperanto

werechick (Profil anzeigen) 29. Januar 2009 02:01:50

Se oni povas kompreni kion aliaj homoj diras, kio estas malbona? R aŭ r, estas same se oni povas kompreni same, ĉu ne?

La patrino de mia koramikino denaske parolas ruse, do ŝi ofte parolas angle kiel rusaj homoj. Mi povas aŭdi ke ŝia parolo kaj mia estas malsama, sed mi komprenas tute. Kial devas malsamigi sian parolon, se aliaj homoj komprenas?

Ni estas samideanoj. Se ni komprenas, kial diru unu el ni estas pli bona ol alia?

Esperanto estas do ni povas paroli egale, ne do kelkaj povas esti fierplena kaj aliaj hontigitas.

Rogir (Profil anzeigen) 29. Januar 2009 10:44:36

Se vi elparolos la r tiel ke ĉiuj aŭdas ĉu vi intencas 'kapo' aŭ 'karpo', tiam mi ne plendos. Kaj 'ĉiuj' enhavu ankaŭ francojn, japanojn, zambianojn ktp.

Iĉo (Profil anzeigen) 1. Februar 2009 06:26:15

Rogir:Se vi elparolos la r tiel ke ĉiuj aŭdas ĉu vi intencas 'kapo' aŭ 'karpo', tiam mi ne plendos. Kaj 'ĉiuj' enhavu ankaŭ francojn, japanojn, zambianojn ktp.
La problemo inter "kapo" kaj "karpo" okazas kiam oni NE elparolas la r-sonon, ne kiam oni malĝuste parolas ĝin. Do tio ne estas argumento kontraŭ la angla prononco de R, nur kontraŭ la angluja kaj aŭstralia tendenco nur elparoli R antaŭ ol vokaloj. Mi pensas ke la problemo, kiun Ceigered havas, estas nur la prononco, ne kie oni prononcas ĝin. Ni aŭstralianoj sentas nenian malfacilecon en la postvokala R-elparolon ... ni ĝin faras kiam ni falsas la usonan akcenton. Pli konvinka argumento estus ke oni misinterpretus "karpo" kiel "kaŭpo" aŭ "kalpo", "kajpo", "kaĵpo" aŭ io tia.

Kaj por Ceigered mi havas konsileton. En nia dialekto de la angla, ni fakte ja faras la frapan r-sonon (konsentite neniam la rulantan). Ni nur ne pensas pri ĝi kiel R sono. Ĝi aperas kiam "t" aŭ "d" okazas inter antaŭa akcentita vokalo kaj posta senakcenta vokalo, kiel en la vorto

Por prononci la vorto "por", eble provu elparoli "potter" aŭ "porter" kun tre mallaŭta dua silabo. "Pordo" estas iom kiel inter "potter-doh" aŭ "porter-door". "Karpo" estas "carter-poh" aŭ "cutter-poor" aŭ io tia ... kiam mi diras "carter-poh" kiel angle, mia natura tendenco estas preskaŭ silentigi la "-er" silabon, do la prononco iĝas tre simila ol esperanta prononco. Bonŝancon!

ceigered (Profil anzeigen) 1. Februar 2009 07:01:52

Dankon Iĉo por via klarigo ridulo.gif

Laŭ mi, la plej granda problemo estas 'r' post 't' aŭ 'd' - ĉu parolantoj de frapa/rula R havas malgranda 'paŭzo' inter la 't'/'d' kaj 'r'?

Mi pensis ke mia esperanta 'R' sono ĝenerale estis malbona, sed ŝajnas ke tio ne estas ĝusta - mi povas fari la 'frapan' R sonon kiel en 'potter', 'butter' kaj kiel en la Japana/Hispana, sed post 't'/'d' mi devas havi paŭzon inter ili kaj mia R.

Iĉo (Profil anzeigen) 1. Februar 2009 07:40:30

ceigered:Dankon Iĉo por via klarigo ridulo.gif

Laŭ mi, la plej granda problemo estas 'r' post 't' aŭ 'd' - ĉu parolantoj de frapa/rula R havas malgranda 'paŭzo' inter la 't'/'d' kaj 'r'?

Mi pensis ke mia esperanta 'R' sono ĝenerale estis malbona, sed ŝajnas ke tio ne estas ĝusta - mi povas fari la 'frapan' R sonon kiel en 'potter', 'butter' kaj kiel en la Japana/Hispana, sed post 't'/'d' mi devas havi paŭzon inter ili kaj mia R.
Por mi la malfacilaĵo aperas kiam r aperas post l, kiel ekzemple "malrapida". Iom pli facila estas r post n. Por mi r antaŭ ol t, d, c, ĉ kaj ĝ iom malfacilas, sed mi havas nenian problemon post d aŭ t. Nur "lr" vere kaŭzas problemojn por mi. Mi kredas ke eta paŭzo aŭ ŝvao ne tro problemas, kondiĉe ke la paŭzo ne sonas kiel unu el la kvin esperantaj vokaloj.

Teknike nepre devas esti etan paŭzon post ke la lango ellasas la aeron por la t aŭ d, kaj antaŭ ke la lango realproksimiĝas le preskaŭ saman pozicion por frapi la buŝosupraĵo, do ne tro ĝeniĝu, kaj praktiku praktiku praktikadu.

69UM24OSU12 (Profil anzeigen) 8. Februar 2009 06:00:21

Por mi, kiam mi diris vorton kiel "merkredo" estas ege malfacile fari la trilon por ambaŭ r-oj.

Aviso kiu helpis min: ne pensu pri diri la "r" sonon, pensu nur pri fari la trilon.

Rogir (Profil anzeigen) 9. Februar 2009 11:20:00

Kiel diri merkredo: faru trilon en la supro de via buŝo, kaj meze bloku la aeron kaj poste malbloku.

Zurück nach oben