Al la enhavo

Grava novaĵo : La unua esperante muzika televido !

de erikano, 2009-januaro-22

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-januaro-22 13:01:40

La unua esperante muzika televido estas nun videbla rete ! sal.gif

Klaku ĉi tie :

ESPERANTO MUZIKO TV

Mi kreis ĝin speciale por la disvastigantoj, kiu volas konigi la lingvon al geamikoj, sed agrable (je agrabla kaj loga maniero)...

Sendu viajn proponojn kaj komentojn pri tiu iniciato, al retadreso esperanto(a)reperageurbain.com, aŭ en ĉi tiu forumo.(speciale : proponi aliajn bonajn kaj junajn musikajn videojn).

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-22 13:29:16

Kvardek ses kantoj kun videoj! Dankege!

erikano (Montri la profilon) 2009-januaro-22 22:37:45

Rogir:Kvardek ses kantoj kun videoj! Dankege!
JES, ni povas (!)
Ni povas ankoraŭ trovi multe aliajn bonajn videojn kaj muzikojn, pli bone kun via helpo (ciuj) !

Ne forgesu disvastigi la ligilon... ankaŭ al ne-esperantistoj!

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-22 22:49:48

Eble por atingi la neesperantistojn kreiĝu videaron kun duone esperantaj kantoj kaj duone alilingvaj kantoj, kaj ĉiuj pli-malpli en la sama ĝenro. Tiel, oni povas diri: 'aspektu, jen listo de muzikon kion mi ŝatas', kaj homoj aŭdos la muzikon sen pripensi 'esperanto estas nur stultaĵo, kaj tia ĝia muziko'.

erikano (Montri la profilon) 2009-januaro-23 10:43:23

Rogir:Eble por atingi la neesperantistojn kreiĝu videaron kun duone esperantaj kantoj kaj duone alilingvaj kantoj, kaj ĉiuj pli-malpli en la sama ĝenro. Tiel, oni povas diri: 'aspektu, jen listo de muzikon kion mi ŝatas', kaj homoj aŭdos la muzikon sen pripensi 'esperanto estas nur stultaĵo, kaj tia ĝia muziko'.
Eble... Por iuj, estus pli bona ideo. Faru ĝin, se vi povas. La retejo "worldtv" estas facilega por krei ion ajn.

Sed MIAJ amikoj, kvazaŭ, neniam pensas ke "Esperanto estas stultaĵo".

Memoru tion : Ili pensas la plej ofte ke : "ESPERANTO NE EKZITAS" (!!) aŭ "NENIU parolas ĝin..."

Pli precize, ili pensas ofte (kaj diras al mi) :
- "ĉu ekzistas parolantoj ?"
- " La esperanto ? Nenie en la mondo, oni povas aŭdi esperanton !" ...
- aŭ pli malbona : "La "problemo" de la esperanto estas ke neniu parolas ĝin !"
- Kaj, kelkfoje, poste priparolo (diskuto): " Kial la esperanto malsukcesis ?" (ĉar ili ne scias ke ekzistas milionoj da retpaĝoj, cent-miloj aŭ pli da parolantoj, milionoj da lernantoj...)
- Kaj tiel plu...

En TIU KAZO, eble estus pli bone ke ni aŭdigas al tiaj personoj, ion, kio pruvas la VIVON kaj la modernecon de la lingvo "Esperanto" !

Amike.

(Post-Skribo / P.S. : Mi aldonas ankoraŭ la ligilon, pro la referencaĵo de Google ! : http://worldtv.com/esperanto_muziko_tvhttp://worldtv.com/esperanto_muziko_tv)

(P.S. 2 : post la antaŭa mesaĝo, mi pensis, ke mi devus pli bone diri "trovi multajn aliajn muzikojn" aŭ "multe DA aliajn..." / Pardonu : mi lernis sole ekde 2 monatoj !!!)

erikano (Montri la profilon) 2009-januaro-25 08:41:55

sal.gif
Rogir:Kvardek ses kantoj kun videoj! Dankege!
NUN : Kvindek tri...!

szilvasi (Montri la profilon) 2009-januaro-26 00:50:38

erikano:La unua esperante muzika televido estas nun videbla rete !
http://worldtv.com/esperanto_muziko_tv
Sincerajn gratulojn al vi Erikano! Eble mi formale jam ne apartenas al la TEJO-generacio, sed eĉ mi trovis kelkajn plaĉajn muzikojn en via kolekto rideto.gif

Du konstruivaj rimarkoj:

- En via tutekrana dimensio la kvalito de videoklipoj plurfoje estas ĝene malbona. Ĉu eblas malgrandigi bildo-dimension de la TV-kanalo?

- Vi povas kompletigi vian kolekton per videoklipoj troveblaj ĉe la retpaĝo http://kanzonamikaro.worsten.org/eo-kanzonoj/video...

Mi aldonos vian TV-kanalon al nia speciala retej-kolekto ĉe http://www.eventoj.hu

Mi mem havas ĝis nun nepublikigitan registraĵon de reviva koncerto de la fama ensemblo Amplifiki en IJK-99 en Hungario. Baldaŭ mi diĝitigos ĝin, kaj ĝi staros ankaŭ je via dispono.

Mi klopodas helpi al vi baldaŭ diskonigi vian TV-kanalon per nia internacia retpoŝta Esperanto-novaĵservo "Ret-Info".)

Kun salutoj

Szilvási László
eventoj.hu

erikano (Montri la profilon) 2009-januaro-26 12:51:06

Multe dankon per ĉio, Szilvasi !

Bedaŭrinde, la kvalito estas dependa je la fonto / origino de la video (youtube, myspace, ipernity, Ktp...). Mi ne povas fari ion... Krom : trovi alian fonton (pli bone kvalitiga) por la sama video (mi faros tio kiam, tiam estus ebla...).

Kun via helpo...:

NUN, estas SESDEK KANTOJ KUN VIDEOJ en la "Televido"... sal.gif

Kaj, nove, "loteca difuzo", por faciligas... la hazardaj trovaĵoj kaj la renovigo de la intereso.

Estas ĉiam ebla, serĉi kaj trovi unu aŭ pluraj dezirajn kantojn, kun la bildo-ligiloj maldekstre.

(Pardonu min pro la eblaj eraroj en la lingvo. Ne forgesu ke mi ĵus eklernis, nur du monatoj...)
Amike : saluton !

erikano (Montri la profilon) 2009-januaro-27 17:05:23

Mi volus fari ankaŭ :

- "BEBO TV" kun videtoj por infanoj, amuzaj kaj lernigaj (?/?).
(Mi konas jam la videojn "Mazi en Gondolando", kaj kelkajn aliajn...)

- "HUMORO TV" kun... (vi scias ĉiuj, kio mi volas diri) rido.gif !

Ĉu vi povus helpi min por trovi la plej bonaj videoj ??

erikano (Montri la profilon) 2009-junio-26 23:22:54

erikano:Mi volus fari ankaŭ :

- "BEBO TV" kun videtoj por infanoj, amuzaj kaj lernigaj (?/?).
(Mi konas jam la videojn "Mazi en Gondolando", kaj kelkajn aliajn...)

- "HUMORO TV" kun... (vi scias ĉiuj, kio mi volas diri) rido.gif !

Ĉu vi povus helpi min por trovi la plej bonaj videoj ??
Mi faris ilin !

- http://worldtv.com/humuro_tv_esperanto

- http://worldtv.com/lernu_esperanton_tv_infanoj

Reen al la supro