前往目錄

Tabloludoj en Esperanto

貼文者: linguaholic, 2009年1月22日

訊息: 5

語言: Esperanto

linguaholic (顯示個人資料) 2009年1月22日下午7:33:52

Saluton,
ĉu ekzistas amuzan Esperantan tabloludojn? Mi eble volas startigi Esperantogrupon en mia loko kaj primiris kio ni povus fari.
Ĉu iu konas la ludon "Tabu"-n? Ludantoj devas ekspliki vortoj sed ne estas permesata uzi kelkajn vortojn (nature tiuj vortoj estas pli utila por ekspliki...). Mi pensas ke funkcius bone en Esperanto. Sed mojosus ke mi ne devus inventi la tutan ludon sole. Ĉu iu scias ke ĝi jam ekzistas en Esperanto?
Aŭ aliaj amuzaj ludoj...?

Amike,
Henriette

Rogir (顯示個人資料) 2009年1月22日下午9:07:55

Jam ekzistas esperanto-klubo en Nijmegen, Henriette. Ĉu ne vi rigardu tion unue?

Mi opinias ke preskaŭ ĉiu ludo ankaŭ ludeblas en esperanto.

linguaholic (顯示個人資料) 2009年1月23日上午10:55:07

Jes, mi scias tion kaj mi regardos ĝin sed mi (e-b-l-e) volas organizi ion por studentoj. Kaj mi ne jam organizas, mi nur kolektas ideojn.

Kaj mi ne scivolis se ludoj estas ludeblaj en Esperanto sed se jam ekzistas traduko, antaŭ ĉio de vortkartoj. Sed eble mi devus demandi en germana forumo, ĉar estas germana ludo.

horsto (顯示個人資料) 2009年1月23日下午7:58:52

Mi konas la ludon sed mi ne pensas ke jam ekzistas Esperanta versio.
Oni ankaŭ povus facile Esperantigi "scrabble", mankus nur la ĉapelitaj literoj.

SPadern (顯示個人資料) 2018年4月15日上午8:50:04

Nuntempe ekzistas kaj printitaj kartoj kaj interreta versio tauĝa por telefonoj. Vizitu tabuo.esperanto.com. Mi ne scias kie aĉeteblas kartaron, mi nur vidis ĝin ĉe grandaj junulaj renkontiĝoj.

回到上端