Messaggi: 9
Lingua: Esperanto
Miland (Mostra il profilo) 22 gennaio 2009 21:14:08
Mi sentas ĉiam, la spirito de la lingvo staras malantaŭ la parolanto, eĉ kiam la lingvo ne estas lia denaska. Tial mi sentas germanecon, kiam mi parolas en la germana, francecon kiam en la franca. Sed en Esperanto, mi sentas nur la personon, kiu ĝin parolas. Vere oni povas perdi iom da tempo sian naciecon parolante tiun lingvon.
Ĉu iu ajn havis similan sperton?
rosto (Mostra il profilo) 23 gennaio 2009 08:17:16
Rogir (Mostra il profilo) 23 gennaio 2009 15:11:09
RiotNrrd (Mostra il profilo) 27 gennaio 2009 01:34:58
Vidu la naciajn mallongigojn en ĵus ĉi tiu fadeno ĝis nun: GB, RU, NL, US. Homoj ne plu estas "tie", sed anstataŭe "ĉi tie". Ekzemple, antaŭ ol lerni Esperanton, mi neniam parolis kun rusoj (mi ne evitis ilin - ili simple neniam estis kie mi estis; eĉ interrete).
Ekde mi lernis Esperanton, mia mondo grandiĝis.
Rogir (Mostra il profilo) 27 gennaio 2009 13:17:26
alfred14 (Mostra il profilo) 28 gennaio 2009 04:40:29
rosto:Ju pli vi uzas Esperanton des pli vi perdas vian naciecon. Vi povas nei tiun efekton, sed tio okazas al vi iom post iom. Se vi deklaras vin kiel esperantisto, estraroj rigardas vin kiel anarĥiisto, kvankam vi ne estas tio. Eble ili ne parolas tiel rekte, eble ili kondutas tolereme pri Esperanto, sed ili senevite pensetas, ke Esperanto ne estas utila por ilia rego. Ja, ia rego bazas sur nacia conscio, sed Esperanto ne subtenas tion.tre bona analizo
bedaŭrinde, kion diri poste?
dobri (Mostra il profilo) 28 gennaio 2009 20:24:09
rosto:Ju pli vi uzas Esperanton des pli vi perdas vian naciecon. Vi povas nei tiun efekton, sed tio okazas al vi iom post iom.Ĝuste tial mi lernis Esperanton por senti sin kiel mondcivitano. Nun mi miras, kiel mi povis ekzisti pli frue sen Esperanto. Nur unu malavantaĝo havas nia lingvo - post lernado de facila Esperanto oni kutime perdas emon studi la aliajn pli malfacilajn lingvojn.
awake (Mostra il profilo) 30 gennaio 2009 04:12:23
dobri:Ĉu vere? Mi ne konsntas. Ŝajnas al mi, ke la lernado de Esperanto helpas onin lerni novajn lingvojn poste. Fakte, Tio estas unu el la plej bonaj kialoj lerni Esperanton kiel duan lingvon -- oni povas pli facile lerni la tria, la kvara, ktp... Nune, Mi lernas la hispanan, kaj mi volas lerni ankaŭ la germanan, la francan, la ĥinan, kaj la rusan (kaj eble aliaj). Laŭ mi, la lernado de esperanto instigas la deziron lerni aliajn lingvojn.
Ĝuste tial mi lernis Esperanton por senti sin kiel mondcivitano. Nun mi miras, kiel mi povis ekzisti pli frue sen Esperanto. Nur unu malavantaĝo havas nia lingvo - post lernado de facila Esperanto oni kutime perdas emon studi la aliajn pli malfacilajn lingvojn.
dobri (Mostra il profilo) 30 gennaio 2009 15:05:41
awake:Tio dependas de ĉies gusto. Vi estas sufiĉe juna, entreprenema, tial vi emas lerni ĉion, kio eble interesus vin. Kompreneble Esperanto plifaciligas lernadon de aliaj fremdlingvoj. Tio estas jam longtempe konata fenomeno. Kontraŭe mi lernis unue la rusan, poste la germanan kaj la anglan, sed nur eklerninte Esperanton mi ekkonsciis, kiom da tempo mi perdis dum lernado de la lingvoj, kiujn mi tamen malofte uzas. La lingvolernado necesas por komercistoj, vojaĝantoj, politikistoj ktp. Simpla homo, kiu perlaboras monon ene de sia lando preskaŭ ne bezonas la fremdajn lingvojn. Por mi vere sufiĉus Esperanto dekomence, do mi ne perdus tiom da tempo per lernado de io, kion mi preskaŭ ne uzas. Certe mi nun troigas, ĉar ioma kono de la angla lingvo hodiaŭ necesas por ĉiuj, sed eble vi komprenos min. Ne parolante ofte germane mi devas cerbumi pri la ĝusta vorto, kiam mi hazarde bezonas ĝin. Kontraŭe la E-vorto venas al mia cerbo tuj. Simple dirite, se mi devus skribi ĉi tion angle, tiam mi sukcesus eble dum unu tuta tago kaj kun vortaro. Esperantlingve mi skribas ĉi tiun alineon dum kelkaj minutoj kaj nur unufoje mi konsultis la vortaron.
Ĉu vere? ... Laŭ mi, la lernado de esperanto instigas la deziron lerni aliajn lingvojn.