Messages: 14
Language: Esperanto
mansaro (User's profile) January 24, 2009, 1:53:01 PM
Multaj paĝoj avertas, ne je la varmigado de la klimato, sed de la grava malvarmigado kiu venos pro la malalta aktiveco de la suno, kiu komencis kun la nova suna ciklo nomata 24. La sciencistoj kiuj parolas pri ĉi tia ebleco estas tre nombra, eble pli da 17000 sciencistoj.
Mi legadis librojn ( por la hispanoparolantoj mi rekomendas libron nomata Calor Glacial skribita de Juan Carlos Campos ) kaj interesiĝis pri la afero antaŭ du jaroj pli malpli, kaj la plej gravaj suna sciencistoj ( kiuj estas principe de Rusio ) diris ke ĉirkaŭ 2008 aŭ 2009 la tera temperaturo falus, kaj tion kion mi legis estas devenita vero, ĉar la temperaturo estas falita dum du jaroj 0.7 gradoj (dum la dudek jarcento la malfalado estis nur 0.6 gradoj ), kaj la du lastaj vintroj en hispanio estis kaj estas nun tre malvarmaj.
Sed la plej grava afero estas ke, laŭ la suna sciencistoj, la plej malalta suna aktiveco rapidigas de nun ĝis la jaro 2028 aŭ 2030, kiom okazos la sunan minumumon je la suna aktiveco, kaj la temperaturo povus fali devenante la tero en malgranda glaciado, tiel kiel okazis dum la XVII kaj XVIII jarcentoj, kiom la riveroj en Londono glaciiĝis dum la vintro, kiel oni povas vidi en tiaepoka pentraĵoj.
Mi ne scias kion pensis pri tuta la afero, se mi rekomendas la vizitado de la retpaĝo www.mitosyfraudes.org, videbla en hispana, angla kaj franca lingvoj, kaj mi ŝatus ricevi opinioj pri la afero je mia retpoŝto, kiu estas mansaro1977@hotmail.com. Saluton al ĉiuj!!!
rosto (User's profile) January 24, 2009, 5:13:36 PM
Tamen ĉe http://www.mitosyfraudes.org/Warming.html ili honeste diras:
It is impossible to say what is going to happen in the future.Aŭ esperante:
Ne eblas diri, kio emas okazi future
mansaro (User's profile) January 25, 2009, 2:31:19 PM
Dankon pro viaj komentoj, saluton al ĉiuj
rosto (User's profile) January 25, 2009, 6:11:25 PM
Nuna nia Siberia vintro daŭras normale. Dum pasinta semajno estis frosto ĝis -35 laŭ Celsio, kaj dum venontaj du semajnoj oni esperas froston ĝis -40. Nuntempe vetero plivarmiĝis, ni havos eĉ -5 morgaŭ.
De mia siberiana vidpunkto malvarmiĝo ne estas io terura.
Stranga vetero ĉiam okazas fojfoje de tempo al tempo. Jes, ni vere devas serioze pripensadi pri ekologio, sed veteraj anomalioj ankoraŭ ne estas ŝanĝo de klimato.
mccambjd (User's profile) January 26, 2009, 2:32:05 AM
mansaro:la malalta aktiveco de la suno, kiu komencis kun la nova suna ciklo nomata 24. La sciencistoj kiuj parolas pri ĉi tia ebleco estas tre nombra, eble pli da 17000 sciencistoj.Mi surprizos se multaj da sunaj aŭ klimataj sciencistoj pensas ke la suna ciklo havas fortan kunligon kun la monda klimato! Dum la ciklo, la sunluma ŝango estas malgrandega. Se la 11-jara suna ciklo havas fortan kunligon, la meza monda temperaturo pligrandiĝus kaj malgrandiĝus kun la ciklo. En la lasta 50-100 jaroj, la meza temperaturo pligrandiĝis. Vidu [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Tutmonda_varmiĝo]ĉi-tie[/url]. Plej multaj da sciencistoj ne pensas ke la suna ciklo klarigas la tutmondan varmiĝon.
mansaro:Sed la plej grava afero estas ke, laŭ la suna sciencistoj, la plej malalta suna aktiveco rapidigas de nun ĝis la jaro 2028 aŭ 2030, kiom okazos la sunan minumumon je la suna aktiveco, kaj la temperaturo povus fali devenante la tero en malgranda glaciado, tiel kiel okazis dum la XVII kaj XVIII jarcentojMi pensas ke ne eblas antaŭdiri tiom precize la sunan eligon je 2028. La Suno ne estas kompreni sufiĉe.
mansaro (User's profile) February 1, 2009, 3:03:38 PM
rosto (User's profile) February 1, 2009, 4:14:33 PM
Iom da tempo antaŭe Eŭropo serioze laboris por ekologia pureco de aŭtomobiloj. Rezulte kvanto de mikraj polveroj en atmosfero plimalgrandiĝis, aero fariĝis pli difana, pli da suna energio iris ĝis tera surfaco. Rezulte klimato en Eŭropo plivarmiĝis kaj eĉ inundoj okazis. Nun Eŭropo havas malan efekton pro nebrulado de gazo. Tiel mi suspektas.
mansaro (User's profile) February 8, 2009, 11:18:04 AM
Sxak (User's profile) February 21, 2009, 10:06:09 AM
Kaj due: eĉ se la temperaturo altiĝos je pliaj 10 aŭ 20 gradoj, la neĝo ĉi tie eĉ ne komencos degeli, mi eĉ ne diras pri mezo de januaro, do la plivarmiĝo okazu - mi ne timas ĝin!
Rodrigoo (User's profile) February 24, 2009, 4:14:28 PM
Mi verkos artikolon pri la graveco de Amazonio ene de la tutmonda varmiĝa kunteksto. Kiam mi pretos ĝin mi lasos la ligilon ĉi tie.
Sammondane,
Ĥod