Į turinį

Ido

Dehlia, 2009 m. sausis 24 d.

Žinutės: 141

Kalba: Esperanto

vincas (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 23 d. 18:13:17

nikko:
vincas:Ido? Kial lerni ĝin? Tio estas nur kripligita Esperanto.
Por scii pli kaj ne esti senscia antaŭjuĝemulo.
Jes, lerni idon eble indas. Sed ido kaj esperanto estas similaj lingvoj.

Sed, kiu estis aŭtoro de Ido?

Sahaquiel (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 23 d. 18:42:42

Saluton geamikoj, mi ŝatas pli esperanton, mi pensas ke esperanto estas pli facila por lerni ol ido, ĉar esperanto de havas la leteroj "ch", "qu" kaj "sh", kaj esperanto estas pli neŭtrala por ĉiuj. En Ido se vi uzas la gramatican tipologion "Subjekto Verbo Objekto" vi ne bezonas uzi akuzativon, tio estas tre maljusta por parolantoj de lingvoj ke de fakto ne uzas tiu tipologion. Kaj aliaj aferoj kiu mi ne ŝatas.

En konkludo: Esperanto estas pli facila kaj pli neŭtrala

Ĝis!

darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 23 d. 18:55:25

hm ĉu mia mesaĝo neniam alvenis aŭ ĉu iu forigis ĝin?

do denove: ido ja havas akuzativon, ĝi nur ne necesas se oni uzas la vortordon subjekto-verbo-objekto.

Sahaquiel (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 23 d. 19:03:45

darkweasel:hm ĉu mia mesaĝo neniam alvenis aŭ ĉu iu forigis ĝin?

do denove: ido ja havas akuzativon, ĝi nur ne necesas se oni uzas la vortordon subjekto-verbo-objekto.
Jes, kaj pro tio, Ido estas malpli neŭtrala ol esperanto

qwertz (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 23 d. 19:07:45

Sahaquiel:
darkweasel:hm ĉu mia mesaĝo neniam alvenis aŭ ĉu iu forigis ĝin?

do denove: ido ja havas akuzativon, ĝi nur ne necesas se oni uzas la vortordon subjekto-verbo-objekto.
Jes, kaj pro tio, Ido estas malpli neŭtrala ol esperanto
Pardon, ĉu tio vere ĝenas? Mi ŝatas la sono kaj skribo de Ido. Por mi, estiĝas germanulo, Idon estas tre plej ekzotece ol Esperanto lingvo. Ekzotikeco de fremdlingvojn estas tre grave al mi ol ion politikan kaŭzon, kian neŭtralecon.

Sahaquiel (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 23 d. 19:11:02

Mi pensas ke por internacia lingvo oni bezonas neŭtralan lingvon, se ne estas tiel, do por internacia interrilatoj pli bone uzu iun naturlingvon

darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 23 d. 20:02:27

Sahaquiel:
darkweasel:hm ĉu mia mesaĝo neniam alvenis aŭ ĉu iu forigis ĝin?

do denove: ido ja havas akuzativon, ĝi nur ne necesas se oni uzas la vortordon subjekto-verbo-objekto.
Jes, kaj pro tio, Ido estas malpli neŭtrala ol esperanto
Mi ne vere komprenas tiun konkludon.

joselo (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 24 d. 02:39:44

Mi ne kredas ke Esperanto estus pli faclila. Mi lernis la du lingvojn kaj Ido esas pli facila ol Esperanto.

Fakte, Zamenhoff jam volis ŝanĝi la lingvon kaj la lingvo kiun volis ŝanĝi Zamenhoff estas preskaŭ tre simila al Ido.

- - -

Me ne kredas ke Esperanto esus plu facila. Me lernis la du lingui ed Ido esas plu facila kam Esperanto.

Fakte, Zamenhoff ja volis kambiar la linguo e la linguo quan Zamenhoff volis kambiar esas preske simila ad Ido.

Amike. Saluton de Britujo.

Sahaquiel (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 24 d. 05:02:41

joselo tio estas ĉar vi parolas okcidentan lingvon, ankaŭ mi eklernis iam idon, kaj por mi estis facila kvazaŭ esperanto estus.

Sed por neokcidentaj lingvoj parolantoj, estas malfacila ĉar ido havas digrafon (digramon). Tio signifas ke unu sola letero ne havas la rilaton kun unu sola sono. Por mi tio ne devus esti por "internacia lingvo", kaj restas facilecon al ido.

Mi ne estas kontraŭ ido, mi pensas ke estas kurioza afero por lerni, estas parto de la esperanta historio.

Saluton al ĉiuj gesamideanoj, kaj ankaŭ al ĉiuj geidiistoj, esperanto kaj ido estas frataj lingvoj, ĉesu ataki la unu kontraŭ la alia.

PD: Sed por mi (estas mia opinio), se oni diras ke ido estas pli facila, por mi tio estas malvero.

ateneo (Rodyti profilį) 2011 m. rugpjūtis 29 d. 17:50:02

Ĉu ekzistas ttt-paĝo pri ido lingvo, simila al lernu!?. http://ttt.lernu.net/

Atgal į pradžią