Skip to the content

Ido

by Dehlia, January 24, 2009

Messages: 141

Language: Esperanto

hef_ab (User's profile) March 23, 2009, 10:08:31 PM

Do Senegaùlo, kial vi skribas sur forumo de lernu!?

Eldonu vian libron aŭ kreu vian propran ttt-ejon kaj eble radio elsendos en LFN,... kiel:

Lingvo internacia (D-ro Esperanto)
http://ttt.lernu.net
http://polskieradio.pl/eo

...ktp

hef_ab (User's profile) March 24, 2009, 6:23:05 PM

oni ŝercis, hef_ab ne volas doni moralan lecionon sed volas diskuti

qwertz (User's profile) August 18, 2011, 5:35:39 PM

Slu/Sal'

ankaŭ ekzistas Ido-lingve Me amoras tu karaokeo.

Se Maestri dil sono (=Eterne Rima) kreius novan IDO-kantojn, mi ankaŭ kreios novan karaokeon de tio.

ĝp,

darkweasel (User's profile) August 18, 2011, 5:49:05 PM

qwertz:ankaŭ ekzistas Ido-lingve Me amoras tu karaokeo.
Ho ve. Dankon por la ligilo, ial min tiel ridigas Ido (me amoras tu, nur tu). rido.gif senkulpa.gif

qwertz (User's profile) August 19, 2011, 9:36:22 AM

darkweasel:
Ho ve. Dankon por la ligilo, ial min tiel ridigas Ido.
Ĉu ankaŭ estus motivokaŭzo por lerni ian lingvon.

vincas (User's profile) August 19, 2011, 11:36:55 AM

Ido? Kial lerni ĝin? Tio estas nur kripligita Esperanto.

nikko (User's profile) August 19, 2011, 4:23:23 PM

vincas:Ido? Kial lerni ĝin? Tio estas nur kripligita Esperanto.
Por scii pli kaj ne esti senscia antaŭjuĝemulo.

bartlett22183 (User's profile) August 19, 2011, 5:18:10 PM

vincas:Ido? Kial lerni ĝin? Tio estas nur kripligita Esperanto.
Kompreneble, estas homoj, kiuj opinias, ke Ido estas plibonigita Esperanto. rideto.gif

Paŭlo

nikko (User's profile) August 20, 2011, 7:50:36 AM

bartlett22183:
vincas:Ido? Kial lerni ĝin? Tio estas nur kripligita Esperanto.
Kompreneble, estas homoj, kiuj opinias, ke Ido estas plibonigita Esperanto. rideto.gif

Paŭlo
Mi opinias Idon mapli riĉa. Akuzativo kaj ĉapeloj beligas lingvon kaj flekebligas ĝin. Tamen Ido estas parto de esperanta historio. Ĉiu serioza esperantisto devas scii ĝin iomgrade, por ne esti blinda malaprobulo.

vincas (User's profile) August 23, 2011, 6:05:46 PM

Jes, ankaŭ mi pensas, ke akuzativo kaj ĉapeloj beligas lingvon.

Se mi bone memoras, mem aŭtoroj de Ido diris, ke Esperanto estas tre bona lingvo.

Back to the top