Al la enhavo

Kio estas tiojn ĉijn : « » ?

de Scytheandsickle, 2009-januaro-25

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Imperiestro Mongo (Montri la profilon) 2009-januaro-27 00:39:29

Rimarko: La io-vortoj estas uzataj nur ununombre: Per kio (ne «kioj») iras la homoj? Per la piedoj.
[La tuta Esperanto. Dek-tria leciono. 91-an paragrafon. Henrik Seppik.]

Teorie la ĵus diritaj formoj ["ioj", "tioj", "kioj" k.t.p.] tute bone povas havi multenombron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia senco tion ĉi ne permesas. "Tio" prezentas ja ne ian difinitan objekton, sed ian bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj.
[La respondo de Zamenhof.]

Amike.

IM

jchthys (Montri la profilon) 2009-januaro-27 02:18:54

Ili nomiĝas citiloj.

sergejm (Montri la profilon) 2009-januaro-27 05:35:48

jchthys:Ili nomiĝas citiloj.
« » etas citiloj, sed “” kaj ‘’ ankaŭ estas citiloj.
« » estas angulaj citiloj.
“” estas dustrekaj citiloj
‘’ estas unustrekaj citiloj.

Kiel citis iĉo, io/kio/tio normale ne estas multenomraj. Sed iam ili povas esti multenombraj, se estas rigardataj ne kiel unu aro.
1.Kio estas diferenco inter tioj?
Se ne uzi "tioj", vi devus diri:
2.Kio estas diferanco inter tio kaj tio?
au:
3.Kio estas diferanco inter tiuj aĵoj?

Sed en la dua frazo, vi akcentas, ke estas du "tio"-j, sed ĉiu "tio" povas konsisti el kelkaj aĵoj.
Kaj en la tria frazo, temas pri apartaj aĵoj.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-februaro-01 06:42:37

rosto:
... Ĉu mesaĝon mi eltajpos eksteren, ĉu por tutmonda legantaro mi parolos pri mia laboro, pri francujaj okazaĵoj, pri ioj kaj tioj ?
Bela poezio, kaj jes, mi konsentas ke estas bona uzado de "ioj kaj tioj" sed estas poezio, kaj oni tiom bone povus paroli pri "mi-oj kaj vi-oj" ... afero estas nur ke "io-oj kaj "tio-oj" estas iel maltaŭga por poezio. En la angla, ni povus traduki "ioj kaj tioj" poezie kiel "somethings and thats" ... ne signifas ke tio estas gramatike prava.

Laŭ PMEG, la j-finaĵo estas nenormale aldonita al la io-tabelvortoj, do estas laŭ mi evitinda kiam oni intencas ekzemple "kiuj" ...

Reen al la supro