Į turinį

Enigmo por la semajnfino: alvenis infano

Miland, 2009 m. sausis 30 d.

Žinutės: 16

Kalba: Esperanto

Miland (Rodyti profilį) 2009 m. sausis 30 d. 19:26:32

Alvenis infano al Jano kaj Janjo. Nun, do, la paro havas dekkvin hejmlabortaskojn por dividi inter si. Anjo entuziasmas helpi, kaj la paro feliĉas pri tio. Anjo diras 'Mi ne volas alian disputon pri la divido de la taskoj inter ni. Jen mia sugesto: ni atendu ĝis la semajnfino, kiam mia edzo, Iĉjo (kiu estas ne riisto sed japano, kies plena nomo estas Iĉiro, parenteze), sugestos solvon.' La paro konsentas.
Kiam la bopatro alvenas, lia sugesto temas ne pri duonoj sed trionoj de la taskaro, kompreneble, tamen sufiĉe akceptebla al ĉiuj. Do, ni esperu, ili daŭras kunvivi feliĉe! Kio estas la solvo de Iĉjo?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Filanator (Rodyti profilį) 2009 m. vasaris 1 d. 00:22:39

Jano faras unu trionon, Janjo faras la duan trionon, kaj la lastan trionon faras la infano.

Rogir (Rodyti profilį) 2009 m. vasaris 1 d. 01:54:01

Iĉjo estas riĉega viro kaj dungos purigiston, kuiriston kaj helpiston por ili.

Miland (Rodyti profilį) 2009 m. vasaris 1 d. 17:44:31

Filanator:Jano faras unu trionon, Janjo faras la duan trionon, kaj la lastan trionon faras la infano.
Jan pripensas la supran, kaj imagas, ke Anjo ricevas la mesaĝon: pli bone doni la hejmtaskojn al la bebe ol vi! Ofendita, ŝi iras for. Bedaŭrinde, ankaŭ Janjo faras tion baldaŭ poste.
Sed Jan intencas eviti la teruran eblecon ke li devos zorgi la bebon sole..

Miland (Rodyti profilį) 2009 m. vasaris 1 d. 17:48:48

Rogir:Iĉjo estas riĉega viro kaj dungos purigiston, kuiriston kaj helpiston por ili.
Bona solvo, se Iĉjo estus riĉa. Bedaŭrinde li ne sukcesis eniri la universitaton de Tokio, ĉar li preferis studi Esperanton (kaj renkonti la koramikinon Janjo) ol studi al la speciala ekzamen-lernejo. Sekve, ge-edziĝo al Janjo necesigis elmigri. Do li ne estas riĉa, kvankam ne povra. La prezo de amo..

Filanator (Rodyti profilį) 2009 m. vasaris 2 d. 06:18:38

1, 2, kaj 3 estas la trionoj de la tasko:

Semajno 1: Jano faras 1 kun la bubo proksime al si, kaj Janjo faras 2 kaj 3.

Semajno 2: Jano faras 2 kaj 3, kaj Janjo faras 1 kun la bubo proksime al si.

Semajno 3: Jano faras 2 kun la bubo proksime al si, kaj Janjo faras 1 kaj 3.

Semajno 4: Jano faras 1 kaj 3, kaj Janjo faras 2 kun la bubo proksime al si.

Semajno 5: Jano faras 3 kun la bubo proksime al si, kaj Janjo faras 1 kaj 2.

Semajno 6: Jano faras 1 kaj 2, kaj Janjo faras 3 kun la bubo proksime al si.

Post tiam, la skemo reekas.

Miland (Rodyti profilį) 2009 m. vasaris 2 d. 10:11:08

Filanator:1, 2, kaj 3 estas la trionoj de la tasko:
Semajno 1: Jano faras 1 kun la bubo proksime al si, kaj Janjo faras 2 kaj 3...
Vi miskomprenas la situacion. La taskaro estas dividenda inter Jano, Janjo kaj Anjo. Iĉjo preskribas la metodon dividi la taskaron, ĵus kiel Anjo preskribis la metodon dividi la fruan taskaron inter Jano kaj Janjo.

Rogir (Rodyti profilį) 2009 m. vasaris 2 d. 19:40:54

Simple: ree unu faras liston de duono, inkluzive de zorgo por la bebo, kaj la alia elektas preferatan duonon.

Miland (Rodyti profilį) 2009 m. vasaris 2 d. 19:50:48

Rogir:Simple: ree unu faras liston de duono, inkluzive de zorgo por la bebo, kaj la alia elektas preferatan duonon.
La taskaro estas dividenda inter ne du sed tri: Jano, Janjo kaj Anjo. Iĉjo preskribas la metodon dividan.

rosto (Rodyti profilį) 2009 m. vasaris 5 d. 09:54:45

Verdire geedzoj Jano kaj Janjo ne estas egalrajtaj koncerne ilian matron Anjon. Anjo ne nepre devas okupiĝi pri ilia homlaboro, sed ŝi nur faras tion laŭvole. Do ŝi rajtas preni al si tiujn taskojn, kiujn ŝi volas, kaj la restaj taskoj Jano kaj Janjo dividu inter si du kiel en unua enigmo.

Atgal į pradžią